×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Rabatkarto por turistoj en tuta Ĉeĥio

Rabatkarto por turistoj en tuta Ĉeĥio

Precipe ekstere de Prago la nombroj de vizitantoj plialtiĝas. Nun haveblas ankaŭ porturista rabatkarto por la tuta lando.

Kiu jam vizitis Pragon, tiu eble jam konas la porturistan rabatkarton de Prago. Ĝi permesas viziti 50 vidindaĵojn senkoste kaj ofertas por pluaj 30 vidindaĵoj reduktitan eniron.

"La senpaga eniro validas ekzemple por la zoologia ĝardeno aŭ la Juda Muzeo. Por tio eblas libere uzi la publikan persontransporton, tio inkluzivas ankaŭ la aŭtobuson de la ĉefa stacidomo al la flughaveno. Rabatoj riceveblas ankaŭ en certaj restoracioj, por koncertoj aŭ por boatveturoj sur la Moldavo", eksplikas unu el la vendistoj por la Praga Karto.

Intertempe jam ĉirkaŭ 30 urboj kaj regionoj en Ĉeĥio ofertas kompareblajn kartojn. Kaj tiuj kartoj ankaŭ ĉe la vizitantoj pli kaj pli populariĝas. Ni prenu la ekzemplon de Harrachov: Tie la loka turista karto estas senpaga kaj dum la pasinta jaro estis eldonita ĉirkaŭ 50.000-foje.

La nova plano nun tamen estas oferto por la tuta lando. Kiel tio funkciu, tio klarigas Aleš Pangrác de la entrepreno ĈeĥaTurismo:

"En la nacia karto integriĝos la regionaj kaj lokaj kartoj. Oni povas elekti ĉu oni deziras havis la tradician version el plastaĵo aŭ aplikaĵon por kompufono. En la dua kazo estas generataj QR-kodoj kiun oni prezentas surloke por prezenti la ofertatajn rabatojn - ekzemple ĉe la eniro al vidindaĵoj aŭ por trajnveturo."

La aplikaĵo havas la avantaĝon ke ĝi enhavas ankoraŭ detalajn informojn pri la vidindaĵoj aŭ ekzemple pri rondveturoj per biciklo aŭ pri la regiona kuirarto.

Per la karto oni volas akceli la turismon laŭeble en tuta Ĉeĥio.

"Paradokse ni planas por la plej konataj vidindaĵoj la plej malaltajn rabatojn. Tiel ni volas logi la vizitantojn al ne tiom konataj regionoj kaj tiel senŝarĝigi la ĉefajn turismajn celojn kiel Prago, Ĉeský Krumlov aŭ Kutná Hora. Tiel ni eble logos homojn al Nebilovy. Ju pli for de Prago, des pli altaj estos la rabatoj", akcentas Aleš Pangrác.

La loko Nebilovy situas cetere dek kilometrojn sude de Plzeň kaj havas belan barokan kastelon.

Kiam la tutĉeĥa porturista rabatkarto aperis meze de septembro de la pasinta jaro, ĝi unue estis senpaga por la uzantoj. Ĉar dum aŭtuno ĝi funkciis ankoraŭ laŭ testa modo. Nur ekde la jaro 2018 ĝi estas vendata. Informojn pri la prezo vi trovos en la retpaĝaro de Prague Card (www.praguecard.com)