×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Protekta tavolaĵo por fruktoj kaj legomoj

Protekta tavolaĵo por fruktoj kaj legomoj

Novteknologia entrepreno inventis manĝeblan tavolaĵon por konservi la freŝecon de fruktoj kaj legomoj dum pli longa tempo. Tiu tavolaĵo verŝajne jam dum aprilo ricevos la aprobon de EU.

James Rogers ne okupiĝis pri fruktoj kaj legomoj. La materialsciencisto laboris pri ŝtalo kaj plastaĵoj por sunkolektaj ĉeloj. Sed dum la longa vojo al sia laborejo ĉe la universitato de Kalifornio li peterveturis abundajn fruktarbojn kaj senfinajn verdajn legomkampojn. Iutage li aŭskultis dum la veturado podkaston pri la malsato en la mondo. "Kiel povas esti ke ni kultivas tiom kaj malgraŭ tio ne ĉiuj povas satmanĝi? ", li demandis sin. "Al mi estis klare, ke la produktado ne povas esti la ĉefa problemo, devas esti la distribuado."

La sciencisto pripensis la aferon: Fruktoj kaj legomoj ne kreskas ĉie kaj dum ĉiu sezono. Kaj ili ne estas senfine konserveblaj. La transportaj vojoj estas longaj. La saman problemon li konis de ŝtalo, kiu rustas se oni ne protektas ĝin kontraŭ tio. "Ĉu eble ankaŭ ĉe fruktoj kaj legomoj protekta tavolo povus helpi? ", li pensis. Post alveno en la laboratorio li komencis labori pri tio. Intertempe el la ideo fariĝis nova entrepreno. Ĝi nomiĝas Apeel, havas 82 kunlaborantojn kaj kolektis 42 milionojn da riska kapitalo.

Per la tavolaĵo kun la nomo Edipeel fruktoj kaj legomoj konservas freŝecon dum duoble da tempo post la rikolto, tiu tempo eĉ baldaŭ tri- kaj kvarobliĝos. "Ni uzas nutraĵojn por igi nutraĵojn konserveblaj", diras Rogers. "Ĉiukaze tio estas nia merkatika slogano por ekspliki aferojn kiuj estas iom komplikaj."

Edipeel estas manĝebla, nevidebla kaj sengusta. Ĝi same ne estas palpebla malkiel vakso. Edipeel kreas barieron kiu reguligas kiom da akvo kaj karbondioksido povas eliĝi el la frukto kaj kiom da oksigeno eniras de ekstere - tiuj faktoroj estas la ĉefaj kulpantoj kiam fruktoj kaj legomoj ekputras. "Interne de avokado aŭ de citrono ekestas nova, pli bona mikroklimato", diras Rogers. "La mikroklimato kunvojaĝas kun la frukto, de la rikolto ĝis la fridujo". Matura frago restas freŝa per Edipeel unu semajnon pli longe.

La firmao Apeel uzas por la tavolizo precipe forĵetaĵojn de plantoj, ekzemple ŝelojn de tomatoj, tigojn kaj kernojn de fruktoj. En Santa Barbara ĉe la sidejo de la entrepreno estas aparte facile havigi al si restaĵojn de la produktado de vino. La esploristoj de la entrepreno rearanĝas la ekstraktojn en ĥemia procezo, ĉe tio ekestas pulvoro kiun agrikulturistoj miksas kun akvo post la rikolto kaj surŝprucas ĝin sur la fruktojn kaj legomojn. Ĉiu ŝprucaĵo estas tajlorita por certa speco de nutraĵoj, la miksaĵo por citronoj estas alia ol por fragoj kaj avokadoj.

La protekta tavolizo de la fruktoj kaj legomoj igas la fridujan ĉenon en la transportado de la varoj superflua. Tio kompreneble draste ŝanĝas la ekonomian situacion ĉe la transportistoj. Sed je longa vido la nova sistemo venkos. Edipeel jam ricevis aprobon de la aŭtoritatoj en Usono, Meksiko, Ĉilio, Peruo, Japanio kaj Ĉinio. Unu el la unuaj projektoj realiĝis en Afriko kie la agrikulturistoj ne havas aliron al la fridujaj ĉenoj. Per la protekta tavolaĵo Edipeel manioko kaj mango-fruktoj tiam estis vendeblaj ankaŭ en pli foraj merkatoj kaj tiel la agrikulturistoj povis produkti profitige pli grandajn kvantojn da tiuj fruktoj.