×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Pri Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

Pri Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En pluraj landoj ekzistas dulingvaj libroj pri la Esperanta gramatiko, t.e. libroj en kiuj la aŭtoro(j) eksplikas en la landa lingvo la Esperantan gramatikon. Tiaj libroj estas gravaj por la lernantoj, kiuj ankoraŭ ne bone komprenas Esperanton, kaj aparte por tiuj, kiuj lernas la lingvon memstare. Nuntempe ekzistas ankaŭ retpaĝoj, en kiuj la E-gramatiko estas pli-malpli resume eksplikita en la denaska lingvo de la lernantoj.

Tiuj, kiuj jam relative bone komprenas Esperanton, povas lerni pli kaj informiĝi pri pli komplikaj aferoj en du grandaj unulingvaj gramatiklibroj, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG) kaj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG).

La aŭtoroj de la unua estas la famaj esperantistoj Kálmán Kalocsay (el Hungarujo) kaj Gaston Waringhien (el Francujo). Ĝia unua eldono aperis en 1935 (kun 371 paĝoj), la kvina en 1985 (599 paĝoj). Tiu bonega, tre detala gramatiklibro ekzistas nur papere.

La aŭtoro de la dua (kiu havas 696 paĝojn) estas la konata sveda esperantisto Bertilo Wennergren. En la Enkonduko li klarigas, ke li “ekverkis PMEG-on komence de la 1990-aj jaroj” kaj ĝin “publikigis Interrete en hiperteksta (HTML-a) formo meze de la 1990-aj jaroj”. La papera versio aperis en 2005.

En la Enkonduko ankaŭ legeblas i.a. : Tiu ĉi verko [...] celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Ĝi estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj. La mallongigon PMEG multaj elparolas kiel “pomego”. PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas novstilajn gramatikajn esprimojn (§44), kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio forestas. Anstataŭe PMEG parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en PMEG.

Kiam mi esperantistiĝis en 2014, mi komence konsultis kelkfoje PAG-on. Poste mi aĉetis PMEG-on, kaj nur antaŭ du jaroj mi malkovris, ke ĝi ekzistas en la interreto. Ekde tiam, mi evidente konsultas ĝin tie, kaj nur kiam io ne estas sufiĉe klara aŭ kiam mankas detaloj, mi konsultas PAG-on.

Nun oni diskonigis, ke Bertilo Wennergren lanĉis novan version kaj ke la reta bulteno “Libera Folio“ aperigis la 9-an de majo intervjuon kun li. Ŝajne li estas amuza homo, ĉar li respondis la demandon “Kion vi volis atingi per via verko?” per “Mi kompreneble volas atingi mondan famecon kaj eternan gloron.”

Ĉar mi trovas tre interesaj kelkajn asertojn de la aŭtoro de tiu grava verko, mi citas partojn de la intervjuo.

D (Demando): Ĉu vi tamen havis iun plian penson, pri la eventuala utilo de via verko?

R (Respondo): Nu, mi scias delonge, ke PAG – kiom ajn utila kaj admirinda – estas apenaŭ uzebla por ordinaraj mortemuloj. La mondo do urĝe bezonis verkon, kiu povos anstataŭi PAG-on.

D: Pasis jam du jaroj, de kiam vi publikigis version 15.0.1. Nun aperis versio 15.0.2. Ĉu tio signifas, ke preskaŭ nenio ŝanĝiĝis?

R: Ŝanĝiĝis multo [en la nova versio], sed temas plejparte pri amasoj da etaj plibonigoj en multegaj lokoj tra la tuta libro.

D: Krom kelkaj teknikaj ŝanĝoj, kio efektive ŝanĝiĝis? Ĉu vi efektive ŝanĝis vian vidpunkton pri iuj gramatikeroj, aŭ ĉu vi nur plibonigis viajn priskribojn [...]?

R: Mi ŝanĝetis mian opinion pri la difina valoro de posedaj pronomoj. Antaŭe en PMEG mi pli-malpli asertis, ke esprimo kiel "mia libro" nepre egalas al "la libro de mi" [...]. Sed Sergio Pokrovskij konvinkis min, ke la afero estas multe pli nuancita. Mi reverkis la koncernajn klarigojn laŭe. – Plej laste mi konstatis, ke la klarigoj pri "si" en kompleksaj frazoj ne vere tute pravas ĉiudetale, kaj mi poluris tiun parton por esti pli trafa. Fakte mi ĉiam sciis, ke tiuj klarigoj estas mankohavaj. Bedaŭrinde "si" estas tre kompleksa afero, pri kiu definitivaj reguloj por ĉiaj okazoj apenaŭ ekzistas. [...] Ne malofte okazas, ke mi relegas parton de PMEG, kiun mi mem apenaŭ tuŝis, eĉ ne legis, de pli ol 20 jaroj. Legante mi povas konstati, ke mi intertempe ŝanĝis mian opinion pri ia detalo, aŭ almenaŭ ekhavis iom pli nuancitan vidpunkton. Okazas, ke mi devas demandi al mi mem, kial do damne mi skribis tian kretenaĵon! Eĉ iafoje mi trovas alineojn, kiujn mi mem apenaŭ plu povas kompreni. Ili estas enigmoj al mi mem. La elturniĝo povas esti plena forigo de alineo aŭ sekcieto, kiu nun impresas min kiel nure konfuzan aŭ superfluan.

D: En 1991 apenaŭ ekzistis la reto, do ĉefe nur presitaj tekstoj havis grandan publikon en Esperantujo. Kiel kaj kial laŭ vi ŝanĝiĝis la ĝenerala lingva nivelo de publike legeblaj tekstoj en Esperanto de tiam? Kie oni tiam laŭ vi trovis la lingve plej fidinde bonkvalitajn tekstojn, kaj kie nun?

R: Pro la apero de la reto multege pli da homoj entute ion ajn skribas, en ĉiu lingvo, ne nur en Esperanto. Kaj multege pli da homoj skribas ion publike legeblan. Kredeble la nuna epoko estas la plej skribema iam ajn en la historio de la homaro. Dum publikajn tekstojn antaŭe verkis preskaŭ nur elito kun profunda eduko kaj granda lerteco lingva, kvalito de la tekstoj. Ili ne estas same poluritaj, nek same normkonformaj kiel antaŭe.

– Eble ne temas ĉiam pri erarado, sed pri evoluo de la skriba lingvo. Do, ne nur en tekstoj Esperantaj, sed ankaŭ en tekstoj Anglaj, Svedaj, Germanaj, Ĉinaj, Arabaj… oni nun povas vidi esprimojn, kiuj estas nenormaj, nebonstilaj, mallertaj aŭ eĉ rekte eraraj (laŭ la ĝisnunaj normoj por skriba lingvo).

En tiu intervjuo evidentiĝas, ke Esperanto ne estas tiom facila, tiel ke eĉ kompetentega esperantisto kaj aŭtoro de grava, internacie konata kaj konsultata gramatiklibro ŝanĝas kelkajn siajn opiniojn pri gramatikaj aferoj.