×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Pri Netflix

Pri Netflix

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Mi decidis skribi pri tiu temo, kiam mi legis intervjuon kun unu el la fondintoj de Netflix. Poste mi serĉis en Vikipedio, pensante, ke eble estas artikolo pri ĝi. Kiel en aliaj okazoj, mi ege surpriziĝis, kiam mi vidis, ke ekzistas artikoloj en multegaj versioj de Vikipedio (t.e. en multaj lingvoj), sed ne en Esperanto. Tamen, kiam mi legis en unu el la versioj la vorton “streaming” kaj sekvis la retligilon, mi malkovris malgrandan Esperantan artikolon pri tiu termino, kaj en la artikolo estas menciata ankaŭ Netflix. Vidu:

Elsendfluo (angle: streaming) estas tekniko laŭmende provizi aŭdvidaĵojn en Interreto. [...]

Dum la elŝutado de dosiero, parto de la datumoj estas bufrita, tiel ke eblas tuj spekti videon aŭ aŭskulti muzikon. Ne plu necesas atendi ĝis kiam la tuta dosiero elŝutiĝis. Nuntempe (2014) la tekniko estas ofte uzata por perinterreta televido. Netflix estas ekzemplo de servo kiu laŭmende provizas filmojn kaj televidajn programojn sendatajn elsendflue per Interreto.

Antaŭ ol daŭrigi, mi ekspliku kio estas “bufri”. La vorto ne ekzistas en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) nek en ReVo – Reta Vortaro –, sed en la Komputada Leksikono (https://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/DEFAULT.html) troviĝas la substantivo “bufro”, tradukaĵo de la angla termino “buffer”, kiu signifas:

Memorareo por provizora konservado de datumoj. La uzado de bufro ebligas diversmaniere plirapidigi la laboron; ekz-e «pogranda» legado de tutaj datumblokoj kutime estas pli rapida ol la «podetala» legado de apartaj datumaroj; alternante plurajn bufrojn, dum la plenigo de unu bufro oni povas uzi (kaj malokupi) alian, plenigitan pli frue.

Do “bufri” signifas – en la kampo de informadiko – “provizore konservi datumojn”.

Revenante al Netflix... Kiel ni vidis supre, “Netflix estas [...] servo kiu laŭmende provizas filmojn kaj televidajn programojn sendatajn elsendflue per Interreto”.

Tiu servo ekzistas ekde 2007. Sed la firmao Netflix estis fondita en 1997 kiel servo de liverado de DVD-oj (aŭ “lumdiskegoj” – vidu “DVD” en la Esperanta Vikipedio). La usonano Reed Hastings, unu el la du kunfondintoj, eksplikas en la intervjuo, ke, kiam ekestis DVD-oj, li tuj havis la ideon disponigi ilin – kiuj precipe enhavas filmojn – poŝte (danke al kio la uzantoj ne plu bezonus iri al pruntejoj). Tamen li ne eksplikas, kiuj produktis la DVD-ojn (aŭ la fakto, ke lia firmao devis aĉeti ilin). Tiu informo ankaŭ mankas en Vikipedio. Sed la anglalingva versio informas, ke en 2005 Netflix disponigis 35.000 filmojn kaj elsendis unu milionon da DVD-oj ĉiutage.

En tiu jaro ekestis YouTube (Jutubo), kaj Reed Hastings opiniis, ke estus pli bone, disponigi filmojn interrete ol sur DVD-oj. La firmao komencis la (pagendan) elsendfluon (streaming) en 2007 en Usono, en 2010 en Kanado, en 2011 en Latinameriko kaj en 2012 en kelkaj eŭropaj landoj (en Francujo kaj Germanujo ekzemple nur en 2014).

Kiel mi menciis, la uzantoj devas pagi por la servo, do ili estas abonantoj. Pasintan januaron Netflix havis 118 milionojn da abonantoj. La servo disponeblas en preskaŭ ĉiuj landoj.

Ĝi disponigis (kaj disponigas) jam ekzistantajn filmojn, sed en 2013 ĝi mem komencis produkti filmojn kaj seriojn. La unua – kaj tre sukcesa – serio estis “House of Cards” (Domo de Kartoj). En 2016 ĝi lanĉis nekredeble grandan nombron da originalaj (t.e. de ĝi mem produktitaj) filmoj kaj serioj: pli ol 210.

En sia intervjuo Reed Hastings respondis jene al la demando, ĉu tiutipa servo signifas la finon de la tradicia televido:

“Post 20 jaroj la interreta televido (ne nur servoj kiel Netflix) tute anstataŭigos la tradician televidon, samkiel la poŝtelefono nun pli kaj pli anstataŭigas la tradician, fiksan telefonon.”

Pri Netflix

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Mi decidis skribi pri tiu temo, kiam mi legis intervjuon kun unu el la fondintoj de Netflix. Poste mi serĉis en Vikipedio, pensante, ke eble estas artikolo pri ĝi. Kiel en aliaj okazoj, mi ege surpriziĝis, kiam mi vidis, ke ekzistas artikoloj en multegaj versioj de Vikipedio (t.e. en multaj lingvoj), sed ne en Esperanto. Tamen, kiam mi legis en unu el la versioj la vorton “streaming” kaj sekvis la retligilon, mi malkovris malgrandan Esperantan artikolon pri tiu termino, kaj en la artikolo estas menciata ankaŭ Netflix. Vidu:

Elsendfluo (angle: streaming) estas tekniko laŭmende provizi aŭdvidaĵojn en Interreto. [...]

Dum la elŝutado de dosiero, parto de la datumoj estas bufrita, tiel ke eblas tuj spekti videon aŭ aŭskulti muzikon. Ne plu necesas atendi ĝis kiam la tuta dosiero elŝutiĝis. Nuntempe (2014) la tekniko estas ofte uzata por perinterreta televido. Netflix estas ekzemplo de servo kiu laŭmende provizas filmojn kaj televidajn programojn sendatajn elsendflue per Interreto.

Antaŭ ol daŭrigi, mi ekspliku kio estas “bufri”. La vorto ne ekzistas en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) nek en ReVo – Reta Vortaro –, sed en la Komputada Leksikono (https://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/DEFAULT.html) troviĝas la substantivo “bufro”, tradukaĵo de la angla termino “buffer”, kiu signifas:

Memorareo por provizora konservado de datumoj. La uzado de bufro ebligas diversmaniere plirapidigi la laboron; ekz-e «pogranda» legado de tutaj datumblokoj kutime estas pli rapida ol la «podetala» legado de apartaj datumaroj; alternante plurajn bufrojn, dum la plenigo de unu bufro oni povas uzi (kaj malokupi) alian, plenigitan pli frue. The use of bumper can speed up work in various ways; eg "bulk" reading of entire data blocks is usually faster than the "retail" reading of separate datasets; alternating several buffers, while filling one buffer can use (and disrupt) another, filled earlier.

Do “bufri” signifas – en la kampo de informadiko – “provizore konservi datumojn”.

Revenante al Netflix... Kiel ni vidis supre, “Netflix estas [...] servo kiu laŭmende provizas filmojn kaj televidajn programojn sendatajn elsendflue per Interreto”. Going back to Netflix ... As we have seen above, "Netflix is a service that is supposedly providing movies and TV shows that are streamed online."

Tiu servo ekzistas ekde 2007. Sed la firmao Netflix estis fondita en 1997 kiel servo de liverado de DVD-oj (aŭ “lumdiskegoj” – vidu “DVD” en la Esperanta Vikipedio). La usonano Reed Hastings, unu el la du kunfondintoj, eksplikas en la intervjuo, ke, kiam ekestis DVD-oj, li tuj havis la ideon disponigi ilin – kiuj precipe enhavas filmojn – poŝte (danke al kio la uzantoj ne plu bezonus iri al pruntejoj). American Reed Hastings, one of the two co-founders, explains in the interview that, when DVDs came up, he immediately had the idea of making them available - which mostly contain movies - by mail (thanks to what users would no longer need to go to loans). ). Tamen li ne eksplikas, kiuj produktis la DVD-ojn (aŭ la fakto, ke lia firmao devis aĉeti ilin). Tiu informo ankaŭ mankas en Vikipedio. Sed la anglalingva versio informas, ke en 2005 Netflix disponigis 35.000 filmojn kaj elsendis unu milionon da DVD-oj ĉiutage.

En tiu jaro ekestis YouTube (Jutubo), kaj Reed Hastings opiniis, ke estus pli bone, disponigi filmojn interrete ol sur DVD-oj. La firmao komencis la (pagendan) elsendfluon (streaming) en 2007 en Usono, en 2010 en Kanado, en 2011 en Latinameriko kaj en 2012 en kelkaj eŭropaj landoj (en Francujo kaj Germanujo ekzemple nur en 2014). The company started streaming (payable) streaming in 2007 in the United States, in 2010 in Canada, in 2011 in Latin America and in 2012 in a number of European countries (in France and Germany for example only in 2014).