×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Pri landonomoj

Pri landonomoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Kiel mi jam diris ĉi-tie, mi lernis memstare la bazajn regulojn kaj vortojn de Esperanto antaŭ sufiĉe multaj jaroj, sed mi vere ekinteresiĝis pri la internacia lingvo nur antaŭ kvar jaroj. Tiam mi perceptis, ke oni uzas por multaj landoj la finaĵojn “ujo” aŭ “io”. Ne nur ŝajnis al mi, ke “io” estas pli uzata ol “ujo”, sed ankaŭ mi ŝatis pli la sonon de “io”. Iam mi eksciis, ke “ujo” estus pli ĝusta, sed mi daŭre uzis la finaĵon “io” ĉar ĝi estas uzata ŝajne de la plejmulto, eĉ en la oficiala organo de la Universala Esperanto-Asocio, la revuo Esperanto.

Tamen antaŭ kelkaj monatoj mi legis en la revuo Brazila Esperantisto (la oficiala organo de la Brazila Esperanto-Ligo) en la sekcio “Lingva Angulo” artikolon pri landonomoj, en kiu la aŭtoro defendas la uzon de “ujo”. Fakte la artikolo havas kiel fonton tekston de Renato Corsetti en la retejo “Bona Lingvo” (bonalingvo.net). Tie mi vidis ankaŭ artikolon de Anna Löwenstein titolitan “La nova modo: ujo“, kiu komenciĝas jene:

Kial mi insiste pludiras Germanujo kaj Italujo, kiam ĉiuj aliaj preferas Germanio kaj Italio? Nu, pro pluraj kialoj. Parte ĉar -io ŝajnas al mi stranga finaĵo, ne kongrua kun la simpleco kaj reguleco de Esperanto. Pli pri tio poste. Sed plejparte ĉar mi ne eltenas la konfuzon, kiun la finaĵo -io alportis al la landonoma sistemo en Esperanto. Kia konfuzo? Hmm, kiel klarigi la landonoman sistemon en unu alineo? Mi jam dediĉis al tiu temo tutan libreton. Sed mi faros mian eblon klarigi rapide. La landonomoj en Esperanto estas dividitaj en du grupoj. Unu grupo sekvas la modelon Usono, usonano, la alia sekvas la modelon Britujo, brito. Multaj esperantistoj, kompreneble, preferas uzi -io anstataŭ -ujo, kaj do diras Britio. La problemo estas, ke ankaŭ en la unua grupo (Usono, usonano), multaj landonomoj finiĝas per -io, ekzemple Alĝerio, Aŭstralio, Namibio, Kolombio. Do, kiam oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per -io, kiel scii, ĉu ĝi sekvas la modelon Usono, usonano, ĉu la modelon Britio, brito? Tio gravas, kiam necesas formi la nomon de la landano, ĉar en la unua kazo necesas aldoni -ano al la radiko, dum en la dua necesas forigi la -i-.

Mi vidis ankaŭ – en la Libera Folio – recenzon fare de José Antonio Vergara pri la libro Rusoj loĝas en Rusujo (http://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2008/rusojloghasenrusujo/). En tiu teksto mi trovis respondojn al demandoj kiujn mi jam volis fari:

[...]

estis en decembro 1918 kiam Hector Hodler anoncis en la revuo de UEA la ekuzon de –io. [...] anstataŭ la Fundamenta –ujo, pro diversaj misgvidaj ideoj la pseŭdosufikso –io iĝis pli kaj pli vaste kaj domaĝe uzata jam de jardekoj. Kiel facile diveneblas kaj pluraj el la verkintoj asertas, temis pri malreguliga paŝo por paŭsi la eŭropajn lingvojn kaj fari Esperanton “pli internacia”, ĉar al iuj oreloj ekz. Francio sonis pli bele aŭ tuj rekoneble ol Francujo.

Mi citas ankoraŭ kelkajn gravajn partojn el la recenzo:

Pluraj tekstoj el la libro trafe kaj detaloriĉe prezentas tiun travideblan, dukategorian sistemon laŭ la respektiva baza vorto, kiu kun homo/Homujo unuflanke (ekz. anglo/Anglujo) kaj Lando/landano aliflanke (ekz. Usono/usonano) povas esti rigardata kiel unu el la geniaj eltrovaĵoj de Zamenhof, atribuebla al liaj brila lingvosento kaj supera inteligenteco. [...] la problemo estas ke dum ĉe la Zamenhofa sistemo neniu dubo nek miskompreno eblas ĉar ĝi estas travideble klara kaj preciza pri kiu estas la baza vorto por pluformado (jen la homo, jen la lando), la apliko de –io ofte okazigas hezitojn i.a. ĉar oni ne plu scias ĉu la litero –i' estas parto de la landnoma radiko aŭ parto de la finaĵo: tial ke en Germanio loĝas germanoj dum en Tanzanio tanzanianoj, ĉu en Indonezio loĝas do *indonezoj aŭ indonezianoj?, kaj en Rumanio ĉu rumanoj aŭ *rumanianoj? [...] Leginte ĉiujn tiujn eksplikojn mi decidis uzi ekde nun la finaĵon “ujo“ – kvankam mi daŭre preferas la sonon de “io”; kiel diris José Antonio Vergara: “al iuj oreloj ekz. Francio sonis pli bele aŭ tuj rekoneble ol Francujo”.