×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Pri la veraj kostoj de la turismo

Pri la veraj kostoj de la turismo

Laŭ nova studaĵo la turismo kaŭzas ok procentojn de la tutteraj enaerigoj de varmdomaj gasoj - de la flugvojaĝo ĝis la suveniro. Kaj tio estas pli granda dimensio ol oni supozis ĝis nun. Sciencistoj de la universitato de Sidnejo en Aŭstralio enkalkulis en sia analizo pli ol nur la efikojn de transportiloj kaj hoteloj.

Laŭ la indikoj de la esploristoj pli fruaj esploroj rezultigis pli malgrandajn mezurvalorojn. Tiel ekzemple studaĵo el la jaro 2010 elkalkulis enaerigon de varmdomaj gasoj kun efiko al la klimato de 1,12 miliardoj da tunoj da karbondioksido pro la tuttera turismo. Tio tiam sumiĝis al proksimume tri procentoj de la tutteraj enaerigoj. "Tiuj analizoj tamen ne kovras la liverĉenojn kiuj estas bazaj por la turismo kaj tial ili ne reprezentas verajn piedpremajn signojn de karbondioksido." Tial por la aŭstraliaj sciencistoj estas konsiderindaj ankaŭ la damaĝaj efikoj de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj al la klimato kaj ankaŭ la ofertoj de la podetala komerco kiel konsekvencoj de la internacia turismo.

La esploristoj sin apogas sur ampleksaj datumoj pri la turismo en 189 landoj, interalie de la Monda Organizo por Turismo. Tiujn datumojn ili transmitis al sia propra datumbanko por povi detaligi la karbondioksidan piedpreman signon laŭ la deveno de turistoj. En tutmonda ranglisto la unuan rangon okupas turistoj el Usono, tiam en la dua rango turistoj el Ĉinio, kaj en la tria rango el Germanio. Sekvis en la listo la turistoj el Hindio, Meksiko, Brazilo, Kanado kaj Japanio.

Post plua parta analizo plialtiĝis la enaerigo de varmdoma gaso pro la turismo de la jaro 2009 ĝis la jaro 2013 de 3,9 miliardoj da karbondioksidaj ekvivalentoj al 4,5 miliardoj da ili. Tio laŭ la sciencistoj korespondas al plialtiĝo de 3,3 procentoj jare. Kaj pro la kreskanta bonstato la enaerigo de varmdomaj gasoj plialtiĝas pro turismaj vojaĝoj eĉ superproporcie: Ĉe malneta enlanda produkto de pli ol 40.000 usonaj dolaroj por kapo plialtiĝo de la bonstato de 10 procentoj kondukas al plialtiĝo de la karbondioksida premsigno pro vojaĝoj je 13 procentoj.

Se la nuna tendenco daŭros, post sep jaroj la enaerigo de varmdomaj gasoj pro turismo sumiĝos ĉiujare al 6,5 miliardoj da tunoj da karbondioksidaj ekvivalentoj. Ĉar por la pasintaj jaroj validas: "La demando de la konsumantoj pri vojaĝoj estas kreskinta multe pli rapide ol la konsumo de la aliaj produktoj kaj servoj."

La esploristoj tial postulas ke la vojaĝemuloj malpli uzu la aviadilon kaj ke okazu kompensaj pagoj pro la enaerigo de karbondioksido.

Evidentiĝas ke la turismo pli kaj pli atingas limojn de kapacito, ĉu en multe vizitataj urboj kiel Venecio kaj Dubrovnik, ĉu rilate al la mastrumado de la provizado de la turistoj per manĝaĵoj kaj trinkaĵoj aŭ rilate al problemoj kaŭzataj pro la trafiko.