×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2018, Pri la partikulo ja (2)

Pri la partikulo ja (2)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Hodiaŭ mi daŭrigas mian tekston de la pasinta semajno pri la esperanta partikulo ja.

Mi diris, ke ĝi jam troviĝas en la Vortaro de la Fundamento de Esperanto.

Tie Zamenhof donis – kiel por ĉiuj vortoj en tiu vortareto – la tradukon en ses lingvoj: la hispana, franca, angla, germana, rusa kaj pola. Li bone tradukis ja per la germanaj partikuloj “ja” kaj “doch” (kiu ankaŭ estas “Modalpartikel”), sed – kiel en la tuta Fundamenta vortareto – ne donis eksplikojn aŭ difinojn. En la angla li liveris la tradukon “indeed”, kiu miaopinie ne estas bona, ĉar ĝi povas esti ĝusta nur en kelkaj frazoj. En la franca li donis kvar tradukojn (“en effet, de fait, donc, n'est-ce pas”), inter kiuj la tradukistoj devas elekti tiun kiu plej bone taŭgas en la koncernaj frazoj.

Do Zamenhof ne donis difinon aŭ eksplikon pri ja, kaj PIV donas nur unu signifon: ja servas por emfazi, akcenti.

Ankaŭ la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG, de Bertilo Wennergren) perceptas en ja nur tiun signifon:

Ja estas emfaza vorto, kiu insistas pri la vereco de la diraĵo. La aŭtoro aldonas, ke, kvankam ja emfazas, ke la frazo estas pozitiva, ĝi povas ankaŭ akcenti la neadon. Ĉiel ajn, temas pri emfazo.

Kion diris la aŭtoroj de la Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG), K. Kalocsaj kaj G. Waringhien?

- Sur p. 127 ankaŭ ili asertas, ke oni uzas ja por akcenti la realecon de ideo, kaj sur p. 365 oni konstatas, ke tio validas ankaŭ en la okazo de la imperativo (ekzemplo: “Li venu ja”! ).

- En paragrafo pri adversaj propozicioj ili diras (p. 297), ke “Ĉe akra kontrasto oni uzas sed ja aŭ sed tamen”, kaj ili mencias la uzon de ja en aparta okazo (ekzemplo: “li ja ne diris, sed mi divenis”).

- En paragrafo pri klarigaj propozicioj ili asertas, ke unu el la uzataj “konjunkcioj” estas ja, kaj ili donas la du jenajn ekzemplojn: “ne timu, mi ja ne volas vin ofendi; faru la aferon mem, vi ja havas sufiĉe da tempo” (p. 298). La sekvan paĝon ili diras: “Kiel oni vidas, oni uzas [...] ja por aludi pri motivo.” Kial ili uzas la vorton “motivo”? Mi supozas, ke la aŭtoroj volas diri, ke en la unua ekzemplo la motivo por la nenecesa timo estas, ke la parolanto ne volas ofendi, kaj en la dua frazo la motivo por fari la aferon estas, ke la interparolanto havas sufiĉe da tempo.

- Sur p. 364, parolante pri la vortordo, ili mencias ja denove, uzante la epiteton “klariga”. Sendube ili referencas al la paĝoj 298 kaj 299.

Oni perceptas, ke PAG estas pli detala, donas pliajn informojn: laŭ ĝi ja estas uzata ne nur por emfazi, sed ankaŭ por klarigi. Kaj rilate al emfazo, ĝi diferencigas inter emfazi realecon de iu aserto kaj emfazi ordon.

Venontan mardon mi daŭrigos miajn informojn kaj opiniojn pri ja.


Pri la partikulo ja (2) About the particle ja (2) Sobre a partícula ja (2)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo This audio article was written and produced by Herbert A. Welker from Brazil

Hodiaŭ mi daŭrigas mian tekston de la pasinta semajno pri la esperanta partikulo ja.

Mi diris, ke ĝi jam troviĝas en la Vortaro de la Fundamento de Esperanto.

Tie Zamenhof donis – kiel por ĉiuj vortoj en tiu vortareto – la tradukon en ses lingvoj: la hispana, franca, angla, germana, rusa kaj pola. Li bone tradukis ja per la germanaj partikuloj “ja” kaj “doch” (kiu ankaŭ estas “Modalpartikel”), sed – kiel en la tuta Fundamenta vortareto – ne donis eksplikojn aŭ difinojn. En la angla li liveris la tradukon “indeed”, kiu miaopinie ne estas bona, ĉar ĝi povas esti ĝusta nur en kelkaj frazoj. En la franca li donis kvar tradukojn (“en effet, de fait, donc, n'est-ce pas”), inter kiuj la tradukistoj devas elekti tiun kiu plej bone taŭgas en la koncernaj frazoj.

Do Zamenhof ne donis difinon aŭ eksplikon pri ja, kaj PIV donas nur unu signifon: ja servas por emfazi, akcenti.

Ankaŭ la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG, de Bertilo Wennergren) perceptas en ja nur tiun signifon:

Ja estas emfaza vorto, kiu insistas pri la vereco de la diraĵo. La aŭtoro aldonas, ke, kvankam ja emfazas, ke la frazo estas pozitiva, ĝi povas ankaŭ akcenti la neadon. Ĉiel ajn, temas pri emfazo.

Kion diris la aŭtoroj de la Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG), K. Kalocsaj kaj G. Waringhien? What did the authors of the Full Analysis Grammar of Esperanto (PAG), K. Kalocsaj and G. Waringhien, say?

- Sur p. 127 ankaŭ ili asertas, ke oni uzas ja por akcenti la realecon de ideo, kaj sur p. 127 they also affirm that it is indeed used to emphasize the reality of an idea, and on p. 365 oni konstatas, ke tio validas ankaŭ en la okazo de la imperativo (ekzemplo: “Li venu ja”! 365 it is stated that this is also valid in the case of the imperative (example: "Let him come indeed"! ).

- En paragrafo pri adversaj propozicioj ili diras (p. 297), ke “Ĉe akra kontrasto oni uzas sed ja aŭ sed tamen”, kaj ili mencias la uzon de ja en aparta okazo (ekzemplo: “li ja ne diris, sed mi divenis”). 297), that "In sharp contrast, you use sed ja or sed nevertheless", and they mention the use of ja in a particular case (example: "he didn't say, but I guessed").

- En paragrafo pri klarigaj propozicioj ili asertas, ke unu el la uzataj “konjunkcioj” estas ja, kaj ili donas la du jenajn ekzemplojn: “ne timu, mi ja ne volas vin ofendi; faru la aferon mem, vi ja havas sufiĉe da tempo” (p. - In a paragraph about explanatory clauses, they affirm that one of the used "conjunctions" is indeed, and they give the following two examples: "don't be afraid, I really don't want to offend you; do the thing yourself, you have enough time" (p. 298). La sekvan paĝon ili diras: “Kiel oni vidas, oni uzas [...] ja por aludi pri motivo.” Kial ili uzas la vorton “motivo”? On the next page they say: "As you can see, it is used [...] indeed to allude to a motive." Why do they use the word "motive"? Mi supozas, ke la aŭtoroj volas diri, ke en la unua ekzemplo la motivo por la nenecesa timo estas, ke la parolanto ne volas ofendi, kaj en la dua frazo la motivo por fari la aferon estas, ke la interparolanto havas sufiĉe da tempo.

- Sur p. 364, parolante pri la vortordo, ili mencias ja denove, uzante la epiteton “klariga”. 364, talking about the word order, they mention it again, using the epithet "explanatory". Sendube ili referencas al la paĝoj 298 kaj 299.

Oni perceptas, ke PAG estas pli detala, donas pliajn informojn: laŭ ĝi ja estas uzata ne nur por emfazi, sed ankaŭ por klarigi. It is perceived that PAG is more detailed, gives more information: according to it, it is indeed used not only to emphasize, but also to explain. Kaj rilate al emfazo, ĝi diferencigas inter emfazi realecon de iu aserto kaj emfazi ordon. And in relation to emphasis, it differentiates between emphasizing reality of a statement and emphasizing order.

Venontan mardon mi daŭrigos miajn informojn kaj opiniojn pri ja.