×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Pri "La Hodiaŭa Ĵurnalo" kaj ĝia kreinto

Pri "La Hodiaŭa Ĵurnalo" kaj ĝia kreinto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo Ni ne povas plendi. Ekzistas TIOM da Esperantaj legaĵoj.

Antaŭe jam ekzistis – laŭdire – ĉirkaŭ 35.000 libroj kaj multegaj presitaj revuoj kaj gazetoj. Sed nun estas multe pli facile legi Esperantajn tekstojn, danke al la interreto kaj danke al tiuj kiuj skribas aŭ tradukas kaj al tiuj kiuj alŝutas ilin al la reto.

Mi menciu nur kelkajn elŝuteblajn revuojn: Esperanto (de UEA), Monato, La Ondo de Esperanto, Le Monde Diplomatique en Esperanto ktp. ktp.

En la paĝo “Katalogo de Esperanta retenhavo / Periodaĵoj kaj radio” (https://eo.wikibooks.org/wiki/Katalogo_de_Esperanta_retenhavo/Perioda%C4%B5oj_kaj_radio) oni vidas, ke ekzistas grandega nombro da retejoj pri periodaĵoj (kaj ankaŭ radioj).

Hodiaŭ mi volas paroli iomete pri La Hodiaŭa Ĵurnalo kaj ĝia kreinto.

Sur la unua paĝo de tiu retejo troviĝas retligilo al “Pri” (do paĝo pri la ĵurnalo), kie legeblas: La ĵurnalo estas kolekto de ĉiutagaj novaĵoj kolektitaj el aliaj amaskomunikiloj en Esperanto. La originaloj ĉiam estas menciitaj ĉe la fino de ĉiuj artikoloj kaj ni respektas la originalajn diskonigajn kondiĉojn.

Kiam oni malfermas la ĵurnalon – alklakante unu el la titoloj – aperas la tuta ĵurnalo, t.e. paĝaro kvazaŭ presita ĵurnalo. Tie, sur la unua paĝo, estas la dato kaj la numero de la periodaĵo. Oni vidas, ke ĝis nun aperis pli ol 430 numeroj.

Sur maldekstra kolumno de la dua paĝo estas la informo, ke la ĵurnalo estas “ĉiutaga publikaĵo kun novaĵoj, aktualaĵoj kaj diversaĵoj – pri la mondo, scienco, socia vivo kaj Esperantujo” kaj ke ĝia misio estas “prezenti ĉiutagajn interesajn publikaĵojn por oportuna legado”.

La kreinto estas la 35-jaraĝa brazilano Rafael Lima. Li loĝas – kun edzino kaj du filinoj – en malgranda urbo en la subŝtato Goiaso (Goiás) kaj laboras en lerneja administrejo. Li eklernis Esperanton en 2012 per la brazila retprogramo “Mia Amiko”. En 2016 li kreis la menciitan ĵurnalon. Ekde decembro de tiu jaro la rusa esperantisto (kaj vic-redaktoro de Unesko-Kuriero) Andrej Pechonkin revizias la publikigotajn tekstojn.

Ekde la sama jaro Rafael respondecas ankaŭ pri la blogo “UN Esperante” (unesperante.wordpress.com), en kiu “oni volas diskonigi informojn kaj noticojn de la Unuiĝintaj Nacioj. La blogo ne estas oficiala organo de UN”. Kiel en la okazo de La Hodiaŭa Ĵurnalo, ankaŭ ĝiaj tekstoj estas kolektitaj el aliaj publikaĵoj.

Pasintan julion Rafael Lima ankaŭ komencis kontribui al la Esperanta versio de “Global Voices” (eo.globalvoices.org). Kio estas “Global Voices”? Vidu: Ni estas senlandlima komunumo de multaj volontuloj kun pli ol 1400 verkantoj, tradukantoj, analizistoj kaj spertuloj pri retaj komunikiloj. Tutmondaj Voĉoj [Global Voices] daŭre gvidas la konversacion pri raportado en civitanaj komunikiloj ekde 2005. Ni kolektas, kontrolas kaj tradukas furorajn novaĵojn kaj rakontojn, kiujn vi eble maltrafis en Interreto, el blogoj, sendependaj gazetoj kaj sociaj komunikiloj en 167 landoj. Multaj el la plej interesaj kaj gravaj rakontoj de la mondo ne troviĝas nur en unu loko. Kelkfoje ili estas disĵetitaj en pecojn tra Interreto, en blogaĵojn kaj tviteraĵojn, kaj en multajn lingvojn. Ĉi tiuj estas la rakontoj, kiujn ni fidele raportas en Tutmondaj Voĉoj — kaj tradukas en pli ol 40 lingvojn.

Kiel tiu relative juna brazilano – edzo kaj patro kaj laboranta (t.e. ne pensiulo) – sukcesas fari ĉion tion? Ŝajne ĉiu tiu laboro ankoraŭ ne kontentigas lin, tiel ke li krome tradukas tekstojn por la Esperanta Unesko-Kuriero. Mirinde. Admirinde.

Esperantujo dankas.