×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Pri kio silentas la mondo

Pri kio silentas la mondo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Parolo estas arĝento, oron similas silento - tekstas la konata proverbo.

Temas pri tio, ke la parolo estas valora scipovo, sed multe pli valoras silenti en ĝusta momento. Ne ĉiu kapablas lerte paroli, kelkaj parolas tro multe. Facilas paroli kion ajn senpripense, ripeti la opiniojn de aliaj sen kontroli, ĉu ili baziĝas sur faktoj. Niaj vortoj havas nekutiman forton, kaj pozitivan kaj negativan. La arto paroli tion, kio estas ĝusta kaj ĝustamomente, estas la pruvo de la saĝeco de parolanto.

Ni tamen vivas en interesa tempo, kiam oni cele prisilentas multajn gravajn aferojn, prilaŭtigante anstataŭ tio aliajn, tiujn ne tro gravajn, sed tre emociigajn por la socio. Mi povas kuraĝe aserti, ke se amaskomunikiloj, kiel televidoj kaj radioj, ne mencias ion, tio simple ne ekzistas en la publika konscio. Hodiaŭ ekzistas tia amaso da eventoj, ke tre facile estas tute ne rimarki multajn el ili.

Kio do estas nuntempe prisilentata? Ne timu, mi ne tuŝos politikon, ĉar en ĝi ja regas la principo de malkaŝeco, ĉu ne? :-)

Kiam oni ne scias, pri kio temas, certe temas pri mono – tekstas konata onidiro.

Certe multaj el vi aŭdis, ke antaŭ multaj jaroj oni elpensis aŭtomobilojn, kiuj ne bezonas la hodiaŭan benzinon, sed kelkaj ja fame konataj aŭtomobilfirmaoj, elproduktinte negrandan nombron de provekzempleroj, baldaŭ ilin retiris el la merkato. Ni do ne timu, ke mankos aŭtomobiloj, kiam ekmankos petrolo, ĉar prototipoj jam ekzistas.

Antaŭ jaroj ekzistis ardaj ampoloj, kiuj povis lumi multe pli longe, ol la hodiaŭaj, kies uzadon oni difinas je 1000 horoj. Temis pri la silenta „interkonsento” de la produktantoj de ampoloj, kiuj ne volis atendi tiom longe, ĝis iliaj lumigiloj forbruliĝos. Post la ardaj ampoloj ni ĝuis la t.n. energiŝparajn, kaj hodiaŭ plej ofte oni aĉetas la LED-tipajn ampolojn.

Vera „oceano de silento” estas certe la merkato de medikamentoj, kiun regas grandegaj farmacikonzernoj. Ili antaŭ jaroj komencis produkti artefaritajn substancojn, kiuj rapide anstataŭigis la naturajn. Verdire naturkuraciloj estas akireblaj, sed ili vendiĝas en nesignifa kvanto, droninte en silento kaj moka neglekto nemalofte. Dume farmacikonzernoj facile profitas vendante siajn patentigitajn produktojn en la lumo de ĉieestaj reklamoj, kaj disponante pri nelimigitaj preskaŭ monrimedoj, facile scipovas konvinki ajnan registaron, pri la „utileco” enmerkatigi kaj apliki multekostajn kuracilojn grandkvante kadre de la publika sansistemo. Pri tiuspecaj kontraktoj oni apenaŭ mencias.

Pri kio silentas la scienco? Malfacilas eĉ diveni. Lastatempe, ie tie oni parolas pri kaj prezentas diversajn simplajn kaj efikegajn aranĝaĵojn de t.n. libera energio, kiujn prilaboris Mehran Tavakoli Keshe. Li estas irana sciencisto, kiu okupiĝis pri kosmaj teknologioj, kiu rimarkis, ke liaj inventaĵoj povas servi al la tuta homaro. La teknologioj koncernas ankaŭ la solvojn pri la sano kaj nutraĵo. Li eĉ kunvokis konferencon por eŭropaj kaj mondaj registaroj, por interesi ilin pri siaj teknologioj. Sed pro tio, ke mankis la interesiĝo flanke de niaj decidantoj, li publikigis siajn inventaĵojn en la reto por la publikaj konatiĝo kaj uzo. Laŭ neoficialaj donitaĵoj, kio neniel malhelpas al mi skribi kaj pensi pri tio, jam nun liajn teknologiojn uzas sukcese Ĉinio, Irano kaj Rusio. Verŝajne kaŝe faras tion ankaŭ Usono. Keshe mem multe parolas pri la neceso de la paca kunekzisto, pri la neceso servi anstataŭ regi super la aliaj. Ekzistas eĉ speciala Fondaĵo de Keshe, kie li klarigas siajn ideojn. Ĉu tio signifus la finon de patentoj en la tradicia signifo de la vorto? Ĉu tio signifus la pacon, kiun antaŭanoncas Keshe? Eble jam baldaŭ...