×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Pri kamentubisto

Pri kamentubisto

Tiun ĉi fabelon de Jiří Wolker produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Kamentubisto portas ne nur ŝtupetaron kaj nigran vizaĝon. Kamentubisto portas ankaŭ feliĉon. Tion scias iuj homoj kaj precipe ĉiuj, kiuj havas butonojn sur surtuto.

Kiam li preteriras, rapide ili mankaptas butonon kaj pensas pri tio, al kio ili sopiras. Kaj efektive ilia deziro plenumiĝas, ĉar la homoj faras tiel jam de longe kaj faros tiel, kiom longe irados kamentubistoj sur stratoj. Se tio ne estus vero, certe ili tion ne farus.

Do vidu: ĉiuj homoj povas esti siamaniere feliĉaj. Ili bezonas por tio nur butonon kaj kamentubiston.

Tion bone sciis Hanĉjo, malgranda orfo. Ĉar li estis kompatindulo, vivanta de tago al lago sur pavimo dedelonge, kaj havis multe da belaj deziroj. Li povis deziregi bulkon, bileton por karuselo, mortintan panjon aŭ pometon, kiajn vendis mastrinoj en pankorboj sur la urboplaco de Sankta Jakobo.

Ĉar li nenion havis, la mezuro de lia feliĉo estis granda. Sed jen unu grava malhelpaĵo: la malgranda Hanĉjo ne havis ĉe sia disŝirita jako kaj ĉe ĉarpiigita pantalono eĉ unu butonon. Jakon kaj pantalonon li ricevis de bonaj homoj, sed vi ja scias, ke ankaŭ la bonaj homoj ne donas sian multvaloraĵon. Tial, kiam li ĝin ricevis de ili donace, ĝi estis jam multe eluzita kaj ĉiuj butonoj estis for. La bonfarantoj, kiuj donis al li la vestaîon, ne pensis, ke tia malgranda knabo bezonas butonojn. Sufiĉe, ke ili kovris lian nudecon. Ankaŭ Hanĉjo komence ne pensis, ke al lia vestaĵo io mankas. Nur kiam li eksciis la sekreron pri kamentubisto, butono kaj feliĉo, malĝoje li pensis:

Mi ne povas esti feliĉa, ĉar mi tute ne havas butonon. Tio tro afliktis lin, ĉar li deziris esti feliĉa. Kaj kiu tion ja ne dezirus! De tiam li pensis pri nenio alia, ol kiamaniere havigi al si ian butonon. Por la ceteraj infanoj nenio malfacila, sed por Hanĉjo klopodo ne malgranda. Por havigi butonon estas ĉiam necesa ia paĉjo, kiu ĝin aĉetas, kaj ia panjo, kiu ĝin alkudras. Kaj tiuj du premisoj al Hanĉjo absolute mankis.

Hanĉjo volis perlabori monon por aĉeti butonon. Li portis akvon al unu sinjorino en la kvinan etaĝon, al alia li alportadis karbon en malgranda veturileto kun vila hundo, li iradis piede al vilaĝo por lakto, unuvorte li laboris, kiel povas knabo en lia aĝo.

Sed monon por aĉeti butonon li tamen ne perlaboris. La homoj pensis: kial doni al tiel malgranda knabo monon, li ĝin ne komprenas kaj plej verŝajne elspezus por frandaĵoj. Ili donos al li prefere ion por manĝi — tio pli taŭgos por li.

Kaj ili donis al li. Jen panon, jen fromaĝon, jen teleron da supo aû ian restaĵon de tagmanĝo. Kaj Hanĉjo, kiam li estis satmanĝinta, falis en tian feliĉegecon, ke li forgesis ankaû la butonon kaj kredis, ke sian feliĉon li atingos ankaŭ sen ĝi.

Sed kiam vespere li plene digestis la manĝaĵon kaj en la poŝo li havis nenion krom malsato, tiam forpasis lia tuta memkonfido, tuta forto. La sopirata butono komencis danci antaû liaj okuloj kun ĉiuj miraklaj ecoj. Precipe kiam li preteriris la butikon de butonfaristo, kie en elmontra ŝranko estis multaj amasoj da diversaj butonoj. Jen estis unuj por soldatuniformoj, aliaj por civilvestaîoj. Unuj tute orumitaj kun belaj engravuritaj literoj, aliaj por maristoj kun bluetanta brilo de maro. Sur iuj estis kvar videblaj truoj, sur aliaj la truoj estis kaŝitaj sub brilanta metala supraĵo. Super ĉiuj brilis vico de grandaj perlamotaj butonoj, kiuj altiris la okulojn de Hanĉjo kiel magneto.

Ĉi tiuj certe alportas la plej grandan feliĉon, pensis Hanĉjo, sed versimile neniam mi atingos ilin. Tiuj certe estas ege multekostaj. Tamen li rigardis ilin pli kaj pli avide, ĝis kiam sinjorino en la butiko rimarkis lin kaj, nekomprenante la fajron en liaj okuloj, lin forpelis. ”Foriru, malpura bubo! Nenion bonan montras viaj okuloj.”

Ŝi pensis, ke li volas ion de ŝi ŝteli kaj Hanĉjo hontigite foriris.

Kaj nokte, kiam li dormis en ejo super la kelo sur ĉifonaĉoj kun dek ankoraŭ pli malfeliĉaj homoj, la perlamota butono kaj la nefavora vizaĝo de la vendistino flugpendis en liaj sonĝoj. Kiam li tiom longe kaj longe sopiris vane, okazis al li foje, ke li ekvidis sur la strato knabineton, kiu sur la mantelo havis ĝuste tian belan perlamotan butonon, kian li vidis en la butiko. Sed ne nur tion atentis Hanĉjo, li rimarkis ankaŭ, ke la bela butono nur pendas sur fadeno, kaj ke ĝi baldaŭ deŝiriĝos. Lia koro ektremis ekpensante, ke la knabineto ĝin povus perdi kaj li trovi.

Jen estus la fino de liaj suferoj. Jam morgaŭ li povus ja havi kion li nur dezirus.

Tial nerimarkite li turniĝis sekvante ŝin. Kion li tiom deziris, tio ankaŭ okazis. Ĝuste kiam la knabineto eniris la pordon de malalta domo, la butono deŝiriĝis kaj restis kuŝanta sur la pavimo, kaj ŝi ne rimarkis tion. Ŝi estis ja tre neatentema knabino, se ni konsideras, ke tio estis la sola butono, kiun ŝi havis, kaj ke pro ĝia perdo ŝi estis senigita de ĉiu feliĉo, kiu al ĝi estis alligita. Hanĉjo ĝojkriis. Singardeme li levis la butonon kaj tenis ĝin en la mano. Ĝi ekradiis en la sunbrilo kiel gemo. Rapide li kaŝis ĝin en poŝon kaj ĉirkaŭrigardis. La knabineto eniris nenion rimarkinte.

Hanĉjo malaperis ĉe la plej proksima stratangulo. Atenteme li transportis ĝin hejmen. Li demetis la jakon kaj elpruntis kudrilon. Fadenon li eltiris el la ĉifonoj, sur kiuj li dormadis kaj tuj li komencis la alkudradon por esti preta antaŭ krepuskiĝo.

Sed tiam li ion ekmemoris. Li memoris la knabineton, kiu ie ploras, ĉar ŝi perdis belan butonon. Eble ŝi eĉ ne scias, kiom da ĝojo ŝi estus povinta per ĝi gajni. Se ŝi scius, kion povas influi butono kaj kamentubisto, certe ŝi estus pli atentema.

Iam ŝi certe ekscios tion, sed la butonon ŝi ne plu posedos. Eble, ke ŝi neniam atingos alian, ĉar estas malfacile akiri butonon. Ŝi perdis ĝin kaj li ĝin ŝtelis. Ŝtelis? Ne, nur trovis. Ĉu li redonu ĝin? Ne, tion Hanĉjo ne povis, ĉar multajn longajn tagojn li sopiris ĝin havi.

”Kiam ĝi alportos al mi feliĉon, mi ĝin redonos al ŝi kaj eble mi ion ankoraŭ aldonos”, li pensis.

”Sed ĉu mi retrovos ŝin poste?” Liaj manoj tremis, sed li daŭre alkudradis. La sekvantan tagon li eliris kun la butono kiel kun stelo. Sed ŝajnis al li, ke la homoj tro observus lin, se ili tiel rekte ekvidus ĝin sur lia ĉifonita jako. Tial li kaŝetis ĝin per mano. Li timis ankaû renkonti la hieraŭan knabineton.

Li vagadis, iradis kaj serĉis kamentubiston. Li pripensis ankaŭ, kion li deziru. Li decidiĝiis por ora kastelo sur vitra monto kaj por oranĝo.Ĉirkaŭ tagmezo li ekrimarkis kamentubiston. Li estis nigra kiel negro, nur la okuloj estis bluaj kiel violoj. Rapide li turnis la paŝon al la trotuaro, sur kiu iris la kamentubisto kaj pli firme li ekpremis la butonon. Lia koro en la brusto bategis kiel sonorilo. La kamentubisto alproksimiĝis. Li marŝis trankvile kaj ridetis.

Hanĉjo estis pala kaj per glaciaj manoj li premtenis la butonon pli kaj pli. ”Kiam li alproksimiĝos je kvin paŝoj, mi flustros mian peton”, li pensis. La kamentubisto estis apud li. Sub nigra barbo silenta, blanka rideto. ”Nun” diris Hanĉjo, duonvoĉe ĝemeksopirante: ”Ka - ste- lon kaj o - ran - ” Krak!

La butono alkudrita per uzita fadeno kaj tro tirata de la mano de Hanĉjo deŝiriĝis kaj restis inter liaj fingroj eĉ kun fadena pedunklo kiel velkinta floro. La esperoj de Hanĉjo subite disfandiĝis. Larmoj aperis en liaj okuloj kaj ploro en lia gorĝo.

Li estis neesprimeble malfeliĉa, ĉar li opiniis tion puno pro la ŝtelo de la nepropra butono por sia feliĉo. Li tiom ĝemploris, ke la kamentubisto rerigardis kaj alpaŝis al li.

”Kio okazis al vi, knabeto?” li demandis. Lia voĉo estis tiel pura kiel la kamentubisto estis fulgonigra. Sed Hanĉjo ĝemploregis tenante la butonon en la malpurigita mano.

”Ĉu iu traktis vin maljuste, aŭ vi perdis ion?” La mano de la kamentubisto karestuŝis la kapon de Hanĉjo, kiel varma ondo.” Mi prenis trovitan butonon,” li subite ekparolis. ”Mi deziris kastelon kaj oranĝon. Tial mi hieraŭ prenis la butonon.”

Kaj li rekomencis plori.

”Kaj kies vi estas?”

Hanĉjo ne sciis, kies li estas. Li apartenis al neniu, sed oni fartas tiel bone, se oni povas al iu aparteni. La kamentubisto prenis la manon de la ploranta Hanĉjo kaj lin ekgvidis. Lia mano estis nigra kaj fulgoplena, sed Hanĉjo sub ĝia influo ŝanĝiĝis je humila ŝafido.

La kamentubisto kondukis Hanĉjon en malgrandan domon, ĝuste en tiun, kie malaperis la hieraŭa knabineto.

”Panjo kaj Lida, mi venigis al vi knabon, kiu ploras, ĉar li deziris kastelon kaj oranĝon!”

”Mi ne ploras pro tio”, diris Hanĉjo, ”sed ĉar mi proprigis al mi butonon.”

”Nek kastelon nek oranĝon ni povas al vi doni,” diris la edzino de la kamentubisto, ”sed mi donos al vi tagmanĝon.”

Kaj ili donis. Ili lokis lin ĉe tablo kaj ili igis lin manĝi plenan teleron da supo. Unuflanke sidis la sinjoro kamentubisto — jam lavita kaj pura — sur alia flanko la mastrino kaj kontraŭ li Lida, kiu hieraŭ perdis la butonon. Ili donis al li bonajn kaj afablajn demandojn. Kaj Hanĉjo respondis. Dum sia tuta vivo li ne parolis tiel multe kiel ĉiokaze. Ĉion li rakontis, kiel soleca li estas, kiel li deziris esti feliĉa, kiel li serĉis butonon kaj kiel ĉio finiĝis. La sinjoro kamentubisto kaj lia edzino ridetis. Lida rigardis lin per seriozaj kaj admirantaj okuloj kaj la supo vaporfumis kaj odoris kiel incenso en preĝejo. ”Vi plaĉas al mi, knabo,” diris fine la kamentubisto, ”kaj se vi volas, vi povas resti ĉe ni kaj mi elinstruos vin kamentubisto. Cetere ankaŭ al Lida estas malgaje esti sola.”

La mastrino kapjesis kaj la okuloj de Lida ekbrilis. Hanĉjo ĝoje kapkonsentis kaj per granda peco da viando li kovras la grandan ĝojon, por ke ĝi ne forkuru. Ĉar ĉi tie la manĝaĵo eniris ne en la stomakon, sed rekte en la koron. Hanĉjo lernis esti kamentubisto. Esti kamentubisto signifas feliĉigi homojn. Sed kamentubisto ne povas partopreni feliĉon pere de butono. Ĉar li feliĉon kunportas, li ĝin ne povas ĝui.

Sed Hanĉjo ne rimarkis, ke li estas esceptita el tiu favoro kaj li estis feliĉa eĉ sciante, ke li mem kiel kamentubisto ne povas manpreni butonon antaŭ alia kamentubisto kaj deziri la plenumon de tio, kion li sopiras. Li grimpis sur altaj tegmentoj proksime al la ĉielo kaj tra kamentuboj li malsupreniris en fulgoplenajn fajrujojn. La homoj ŝatis lin, ĉar li sciis purigi la kamentubojn kiel kaĝetojn, tiel ke la manĝaĵoj sub ili preparataj similis al puraj kanarioj. Li preparis por suno kaj aero la vojon al la homa fajro. Tio estas bona laboro.

La tempo forfluis kiel akvo kaj Hanĉjo maturiĝis rapide. La sinjoro kamentubisto estis pri li kontenta, la edzino ŝatis lin kaj Lida? — Ho, tiu jam delonge pardonis al li eĉ tion, ke li iam alproprigis ŝin mem.

Tiam Lida jam maturiĝis kiel betulo kaj Hanĉjo estis kiel fago.

Se vi iam renkontos lin, bone vi lin rekonos. Li aspektas same kiel ĉiu alia kamentubisto, sed li havas poŝojn plenajn de butonoj kaj li donas ilin al ĉiu, al kies jako ili mankas, ĉar li ne volas porti la feliĉon nur al unuj kaj al aliaj ne.

Esti kamentubisto signifas feliĉigi homojn, kiuj havas butonojn. Kiam ĉiuj homoj havos butonojn, tiam ĉiuj estos feliĉaj. 1922.

(Jiří Wolker (1900-1924) tradukis J. Kožený)