×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Pri Avaaz

Pri Avaaz

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Multaj junuloj sin demandas – aŭ ne komprenas – kiel la homoj sukcesis vivi sen komputiloj kaj sen interreto. Fakte hodiaŭ la homaro ne sukcesus vivi sen tio (kvankam evidente estas regionoj en kiuj nek komputiloj nek interreto ekzistas).

Antaŭ 30 jaroj mi mem – kiel plejmultaj homoj – verkis sen komputilo, sed estas malfacile kompreni ekzemple, kiel verkistoj sukcesis skribi dekojn da dikaj libroj sen komputilo.

La interreto gravas precipe pro tio, ke ĝi ebligas al la uzantoj ricevi sennombrajn konojn, krom distriĝi, amuziĝi.

Rilate al la sociaj retoj: ili havas – kiel la tuta interreto – bonajn kaj malbonajn flankojn: la malbonaj estas unue, ke multaj homoj uzas ilin tro multe, sendante mesaĝojn tute nenecesajn (“Bonan matenon al ĉiuj”; “Bonan nokton”; “La vivo estas bela” ktp. ), gênante la aliajn, kaj – ligite al tio – due ke multaj homoj, ĉefe junuloj, manie dependas de tiaj retoj, malŝparante multe da tempo (plurajn horojn ĉiutage). La bonaj flankoj de la sociaj retoj estas, ke oni povas rapide diskonigi – kaj ekscii – gravajn aferojn.

Nuntempe ekzistas ekzemple retaj organizoj per kiuj iu ajn povas fari peticiojn, internaciajn, landajn, regionajn, personajn. Unu el la plej gravaj estas “Change.org”. Sed hodiaŭ mi volas paroli pri alia, pri Avaaz.

Avaaz.org estas usona neregistara organizo, kies oficejoj estas en Novjorko. Ĝi estis fondita de la brito-kanadano Ricken Patel en 2006, por arigi la « mondajn civitanojn » por sentivigi, konduki agojn, kaj « fronti la novajn defiojn, kiuj minacas nian estontecon, kiaj la klimatŝanĝiĝo kaj la kresko de la konfliktoj ». [...] Avaaz.org estis kunkreita de Res Publica, grupo de transnaciaj civitismaj kampanjoj, kaj de MoveOn, usona grupo por socia instigo per interreto. Ĝi asertas havi pli ol 32 milionojn da membroj en 194 landoj en la mondo, januare 2014. Ili konigas siajn agojn precipe per interreto, per la dissendo de peticioj per retpoŝto aŭ per socialaj retoj kaj blogoj. En 2008 unu el iliaj videoj estis elektita la plej bona video fare de la uzantoj de YouTube en la politika kategorio [...]. La ideo, kiu ofte revenas en la kampanjoj de Avaaz estas ke la homamaso, kiu agas, povas premi al la regantoj. Ĉiu povas agi por tio, kion oni povas opinii justa por tiel konservi la diversecon de la opinioj, kaj eviti la unuecon de la opinioj de iuj regaj elitoj. (Vikipedio)

Kiuj estas la temoj de la kampanjoj de Avaaz?

Plej ofte temas pri la defendo de la natura medio, de bestoj, de homoj (rifuĝintoj, homoj persekutataj, homoj kiuj suferas pro naturaj katastrofoj aŭ pro militoj aŭ terorismo). Do Avaaz faras peticiojn ekzemple por malpermesi la uzadon de danĝeraj pesticidoj aŭ por haltigi la ĉasadon de balenoj aŭ de elefantoj. Ofte Avaaz petas nur, ke la interret-uzantoj subskribu la peticion, aliajn fojojn ĝi petas (malgrandan) kvanton da mono, precipe kiam temas pri helpi homojn kiuj troviĝas en la supre menciitaj situacioj.

En la interreto mi legis tre kritikan tekston pri Avaaz. La aŭtoro diras i.a., ke la fondinto de la organizo perlaboras multe da mono (milionojn da dolaroj) per la donacoj, ke Avaaz kelkfoje donas erarajn informojn kaj ke ĝi faras falsan propagandon (ekzemple mensoge asertante, ke ĝi sukcesis plibonigi iun situacion). Poste mi vidis la titolojn de pluraj aliaj kritikaj artikoloj. Mi ne scias, ĉu ĉiuj kritikoj veras, kaj mi ne intencas esplori la demandon. Fakto estas, ke la agado de Avaaz jam estis laŭdata de pluraj gravaj homoj.

Ekzemple Avaaz helpis por ke la Eŭropa Parlamento ne aprobis traktaton, kiu ebligus cenzuron en la interreto. La Prezidento de la Eŭropa Parlamento diris poste (laŭ la retejo de Avaaz): “Mi estis impresita de la peticio de Avaaz, subskribita de 2,8 milionoj da homoj. La Eŭropa Parlamento konsideris serioze la zorgojn de la civitanoj.”

Ekde kelke da tempo mi ricevas la peticiojn, kaj kelkfoje mi subskribas ilin. La lastan kiun mi ricevis, temis pri monda problemo kiun ĉiu klera homo konas: la tro granda konsumo de plastaĵoj. Surbaze de pluraj gazetaj artikoloj, Avaaz asertis, ke a) en la tuta mondo oni uzas ĉiutage 1,4 miliardojn da plastaj boteloj; b) se oni faros nenion, en 2050 estos en la maroj pli da boteloj ol fiŝoj; c) troviĝas en la maroj grandegaj “insuloj” de boteloj kaj aliaj plastaj rubaĵoj; d) multaj fiŝoj, balenoj kaj testudoj mortas kaŭze de tiuj rubaĵoj; e) 90% el ĉiuj plastaj rubaĵoj en la maroj venas el nur 10 riveroj en Azio kaj Afriko; f) fakuloj havas ideojn pri kiel ŝanĝi la situacion de tiuj riveroj, por ke alvenu malpli da rubaĵoj al la maroj. En tiu okazo, Avaaz petis monon (3 eŭrojn aŭ pli) por: sendi fakulojn al urboj kiuj situas ĉe la riveroj por ellabori planojn pri purigado; lanĉi grandajn kampanjojn por konsciigi la loĝantaron pri la problemo de la poluado; fari premon sur aliajn landojn por ke ili faru donacojn por ebligi la ĝeneralan planon rilatan al la dek riveroj. Kiel vi vidis, estas opinioj favoraj al Avaaz kaj ankaŭ malfavoraj al ĝi. Do tiuj kiuj interesiĝas pri la afero kontrolu dum la proksimaj monatoj – aŭ jaroj – ĉu la agado de Avaaz atingos la deziratajn (aŭ diskonigatajn) celojn.