×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Poemoj de brazilaj geesperantistoj

Poemoj de brazilaj geesperantistoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En mezlernejoj la lernantoj ricevas informojn pri la literaturo (inkluzive de poezio) de la gepatra lingvo kaj eble ankaŭ de lernata fremdlingvo, sed - kiel okazas kun aliaj lernfakoj – ne ĉiuj lernejanoj ŝatas literaturon, same kiel multaj ne ŝatas matematikon aŭ historion ktp.

Kiam oni volas lerni kaj studi fremdajn lingvojn en la universitatoj, oni necese – aŭ almenaŭ ordinare – devas studi la literaturon de tiuj lingvoj, eĉ se oni intencas preni profesion malproksiman de literaturo. Do kiam mi studis la anglan kaj la francan, mi ankaŭ studis iliajn literaturojn. En la franca literaturo mi interesiĝis pli pri malnovaj verkistoj (ĝis la 19-a jarcento, ekzemple mi ŝatis Baudelaire (vidu mian artikolon de la 1-a de novembro de 2016), sed en la angla – pro influo de profesoro – pli pri la verkistoj de la 20-a jarcento. (Vidu mian artikolon de la 18-a de oktobro 2016 pri Kenneth White.)

Post kiam mi alvenis al Brazilo, mia vivo prenis alian direkton (precipe ĉar mi bezonis labori multe por subteni mian familion) kaj mi malproksimiĝis de la literaturo.

Nun – dediĉinte min al Esperanto ekde 2014 – mi iomete revenis al la poezia kampo (ne kiel aŭtoro, sed kiel leganto), ĉar kelkaj brazilaj geesperantistoj publikigas - aŭ diskonigas - siajn poemojn en la interreto. Mi ne scias, kiom ili estas, sed mi konas tri. Ĉiuj tri havas blogon en kiuj oni povas legi iliajn poemojn (kaj kelkfoje prozaĵetojn).

Serĉante en Guglo pri aliaj brazilaj esperantistoj kiuj verkis poemojn, mi vidis en la vikipedia artikolo “Nuna Esperanto-movado en Brazilo” la nomojn de kelkaj “elstaraj verkistoj, poetoj kaj tradukistoj”, sed nur tre malmultaj ŝajnas esti skribintaj poemojn, inter ili ĉefe Geraldo Mattos. (Pri li vidu la koncernan artikolon en la E-Vikipedio.)

Kiuj estas la tri geesperantistoj kiuj diskonigas siajn poemojn en siaj blogoj?

Unu el ili estas nia kara kunlaboranto en la Esperanta Retradio Paulo Sérgio Viana (lia blogo: https://blogdopaulosergioviana.blogspot.com.br/). (Cetere nur nun mi eksciis – en la vikipedia artikolo “Brazila Literaturo en Esperanto” – kiom da romanoj, rakontoj kaj poemoj li tradukis en Esperanton.)

Alia estas la poetino Nazaré (aŭ Maria Nazaré) Laroca (blogo: http://nazarelaroca.blogspot.com.br/). Ĉi-jare estis publikigita ŝia libro Birda Grundo, konsistanta el dulingvaj poemoj.

La tria estas Paulo Nascentes (blogo http://www.paposnascentes.com). Kvankam vi mem povas legi iliajn poemojn en iliaj blogoj, mi prezentas ĉi-tie po unu aŭ du de ili.

Evidente estus pli bone, se la aŭtoroj deklamus siajn poemojn.

Paulo Sérgio Viana

Mateniĝo

Vekiĝu antaŭ la tagiĝo. Iru vidi la unuan sunradion. Lasu, ke via pupilo malfermiĝu, Surprizita de la origina lumo. La helo. Lumas treme folioj de arbusto, petaloj, la roso. Birdoj pafas sagojn, la aero pulsas. Vi vidas la naskiĝon de la mondo. Kiel feton, la unuan pluvon de la sezono, pupon, ranidon, unuan krion. Sed ne kriu. Silentu, solene, antaŭ tiu sceno, kiun vi privilegie ĉeestas. Vi ne plu vidos egalan mateniĝon. Ĝi estas unika. Atentu. Spiru profunde.

Nazaré Laroca

Somere

Surstrandas duonnudaj korpoj, kiel ludantaj infanoj.

Jen glor' al vivo de provizoraj anonimuloj!

Poezio ĉeestas, kaj plaĝo ŝajnigas homaranan egalecon.

Tago de l' Negra Konscienco

Imite al Nietzsche, malhumanas, tro malhumanas, sklaviganta homo ekde l' prahistoriaj tempoj de la krudfreneza homaro.

Nin hontigas sklavig', kaj ĝi Brazilon fratan humiligas. Ĉu kompensas pardonpeti?

Paulo Nascentes

Gustumado

mi ĝuas la nuancon lignece mildan de l' citrata poezio kiu antaŭas l' antaŭgustomun likvan de l' vino – fruktogustaj taninoj – ĉerizogusta aromoj de l' amatin' rubena lumo ruĝa

la deveno emfazita de servitaj vortoj sorbitaj dum l' aroma rito de l' antaŭgustumo, kiu ekscitas la mildan fluidan guston de voluptoj

prigeografia lekciono poezia kvazaŭ antaŭfaroj antaŭas l' efluvon de la antaŭkiso mildoplena

nur tiam l' ardige droninta hebeteca mergiĝo divenita de l' diluvioj avidaj vagantaj atavismoj