×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Pasis sep jaroj

Pasis sep jaroj

Karaj aŭskultantoj kaj eĉ pli karaj aŭskultantinoj!

Se vi regule aŭskultas la programojn de la Esperanta Retradio, tiam vi apartenas jam al la sufiĉe malgranda komunumo de altnivelaj E-uzantoj. Vi ja kapablas sekvi la paroladojn kaj helpe de la subtena teksto vi bone povas kompreni la enhavon. Kaj en plej bona kazo vi ankaŭ povas eĉ ĝui la programojn.

La ERR havas ĉiutage proksimume 700 geaŭskultantojn en la tuta mondo. Tiu nombro estas sufiĉe stabila. Ĝi ne signife kreskas, sed ĝi ankaŭ ne malkreskas. Por ambaŭ evoluoj ja efikas faktoroj. Por la malkresko efikas ke ĉiujare formortas parto de la sufiĉe aĝaj E-parolantoj, kaj por la kresko efikas novlernintoj kiuj jam relative rapide post la eklernado de la lingvo kapablas kompreni la radioparoladojn.

Tio certe estas nur tre malgranda procentaĵo de la novlernintoj, ĉar se oni unuflanke konsideras la pli ol unu kaj duonan milionojn nombrantan aron da novlernantoj en Duolingo kaj aliflanke la eble 50 - 100 novajn aŭskultantojn ĉiujare, tiam la procentaĵo de novaj aŭskultantoj estas ekstreme malalta.

Verŝajne plej multaj novlernintoj post ioma okupiĝo pri la lingvo perdas la intereson pri Esperanto kaj transiras al alia simila mensa defio. Do per Duolingo ja eblas atingi sufiĉe multajn homojn kiuj interesiĝas pri lingvoj, sed tio ja ne signifas ke ili estas konvinkitaj ke Esperanto estas solvo por lingvaj problemoj kaj ke Esperanto povas pliriĉigi ilian vivon.

Sed estas ankaŭ ekonomiaj interesoj de eldonantoj de periodaĵoj kaj libroj en Esperanto kiuj kontraŭstaras la pli fortan kreskon de radioaŭskultado en Esperanto. La eldonistoj ja volas vendi siajn produktojn al legantoj, dum programoj de ajna retradio estas senpagaj. Do eldonantoj - al kiuj apartenas ankaŭ UEA - ne vere ŝatas la senpagan radion kaj ili do ne rekomendas ĝin al novaj parolantoj de la lingvo.

Tio certe ne plifaciligas la taskon de la RetRadio teni la lingvon vivanta ekster la multaj esperantlingvaj aranĝoj en la tuta mondo per ofertado de radioprelegoj pri temoj de la mondo de hodiaŭ por homoj el la mondo de hodiaŭ.

La Esperanta Retradio nun jam plenumas tiun taskon ĉiutage de sep jaroj seninterrompe. Ĉiuj kunlaborantoj fervore sendas siajn kontribuojn kaj tiel ebligas tre buntan mikson de temoj. Ni esperas povi daŭrigi nian agadon ankoraŭ dum multaj jaroj por servi al la plua kreskado de la lingvo en la mondo kaj por oferti al la E-uzantoj konkretajn aplikeblecojn por la lingvo.

Via subteno por tio estas ĉiam bonvena!