×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Nuntempaj sintenoj kaj kondutoj de brazilaj virinoj

Nuntempaj sintenoj kaj kondutoj de brazilaj virinoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

La 8-an de marto oni solenis la tagon de la virino. Evidente aperis multaj komentoj pri la situacio de la virinoj en la mondo.

Hodiaŭ mi parte resumas, parte tradukas tekston kiun mi legis en brazila revuo. La aŭtorino estas Mirian Goldenberg, antropologino kaj profesorino en granda brazila universitato. Ŝi esploris aparte pri la situacio de la brazilaj virinoj.

La subtitolo de la artikolo bone resumas tion, kion ŝi detalas poste: “La samaj virinoj kiuj envias kaj tiom deziras la liberecon de la viroj kritikas tiujn (virinojn), kiuj adoptas konduton pli liberan kaj rifuzas la tradiciajn virinajn idealojn.” Posta frazo havas similan sencon: “Ekzistas grandega distanco inter la liberalisma parolado de la brazilaninoj kaj iliaj konservativaj konduto kaj valoroj.”

Dum 30 jaroj la aŭtorino faris esplorojn, kies partoprenantoj estis 5000 homoj inter 18 kaj 96 jaroj. Unu el la rezultoj estis, ke la virinoj ĝenerale envias la virojn pro ties libereco: libereco rilata al ilia korpo, seksa libereco, libereco petoli kaj ridi pri iu ajn stultaĵo. Ili envias ilin eĉ pro “povi pisi stare”. Ĉe la aliaj virinoj ili envias la belecon, la junecon kaj la voluptemon. Imagu, kia estis la respondo de la viroj al la demando pri tio, kion ili envias ĉe la virinoj. Ili diris kategorie: nenion.

Alia rezulto de la esploro estis, ke multegaj virinoj, ĉefe inter 25 kaj 45 jaroj, sentas sin nekontentaj, frustritaj, deprimitaj kaj lacegaj. Ili plendas pri manko de tempo, aprezo kaj libereco.

La antropologino ankaŭ konfirmas ion, kion oni povas percepti en la socio: antaŭjuĝon, la antaŭjuĝon, ke maljunaj viroj povas kunvivi kun junaj virinoj, sed ne inverse. En multaj okazoj la propraj filinoj kaj amikinoj havas tiun antaŭjuĝon. Ekzemple unu filino diris: “Mia patrino havas amanton, kiu aspektas kiel ŝia filo. Mi mortas pro honto: ridinda maljunulino promenanta en minijupo kun junulo, kiu povus esti mia amato. Ŝiaj plej bonaj amikinoj plene konsentas kun mi: ŝi devus esti emeritiĝinta en tiu segmento de la vivo kaj zorgi pri la genepoj. Mia fratino opinias, ke ŝi iĝas senila.”

En libro pri maljunulinoj (aŭ mezaĝulinoj) la esploristino prezentas komparan studon pri brazilaj kaj germanaj virinoj inter 40 kaj 60 jaroj. Multaj brazilaninoj asertis, ke ili havas profesian sukceson, ekonomian sendependecon kaj seksan liberecon, sed zorgas pri troa pezo, sentas honton pri sia korpo kaj timegas maljunuliĝi. Male la germaninoj montriĝis multe pli sekuraj – kaj parole kaj age –, akceptas pli sian korpon kaj la maljunuliĝon kaj reliefigas la riĉecon de tiu aĝo, ĉion tion, kion ili jam akiris kaj konkeris.

Post jarcentoj da barakto por la libero de la virinoj la brazilaninoj ankoraŭ havas antaŭjuĝojn rilate al la korpo kaj al la sekseco. Je la fino de la artikolo la antropologino demandas: “Kion ĉiu el ni faras por ne plu akcepti la logikon de la vira superrego kaj la malnovajn ideojn pri la manieroj, kiel virinoj devas konduti?”