×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Nubaj kaj kemiaj trenaĵoj

Nubaj kaj kemiaj trenaĵoj

Mi esperas, ke ĉiu esperantisto kiel bonulo zorgas pri ĉiuspeca bono sur nia planedo.

Mi do deziras kompletigi la vefton de la klimataj ŝanĝoj, kiun mi komencis antaŭ kelkaj semajnoj. Bedaŭrinde mi sentas min iom strange skribante pri tiu temo, ĉar mi konscias, ke plimulto el vi tute ne rimarkas aperantajn ĉiutage spurojn kaj signojn, kiuj montras ion pripensindan. Tamen tri aferoj instigis min tion fari. Unue: pri la problemo parolas kelkaj konataj al mi kuracistoj. Due: mi faris miajn proprajn konvinkigajn observojn. Trie: lastatempe mi konfesis miajn interesiĝojn koncerne hodiaŭan temon al mia sveda E-amikino, kiun okupas similaj temoj, kaj ŝi konfirmis, ke ŝi povis iom pri tio aŭdi en kelkaj televidkanaloj. Mi do daŭrigas.

En mia pasintsemajna sonartikolo mi parolis pri miaj spertoj lige kun la kemiaj trenaĵoj, kiujn tre abunde postlasas militaviadiloj flugante alte sur la pola ĉielo dum belveteraj tagoj. Pri tiu fenomeno ekzistas ne nur miaj fotoregistraĵoj, ĉar tre multaj raportoj de diversaj personoj preskaŭ svarmas en la reto, kion ĉiu interesato povas rigardi sur fotoj kaj filmoj. Sufiĉas enskribi en retserĉilo la vorton „chemtrails” por „admiri” la ĉielon plenan de kreskegoj, zigzagoj aŭ „ŝaktabuloj” preskaŭ. Ĉu temas pri hazarda fenomeno ligita kun la diferenco de temperaturoj inter la aero tie alte kaj la brulgasoj de aviadilo, kiel opinias skeptikuloj? Ĉu eble ili estas cele „elvokitaj” de iuj vetermanipulantoj por atingi difinitajn celojn? Se la celo estas la regado super la vetero, kial oni parolas tiel malmulte pri tio? Ĉu vere ekzistas eblo influi je ĉiam ŝanĝiĝantaj aermasoj? Kion kaj kiakvante oni uzas por fari ŝanĝojn? Ĉu pro la agado ŝanĝiĝas nur la vetero? La demandojn oni povas multobligi, sed ĉiu demando baldaŭ naskas la sekvan. Jen kion pri tio mi aŭdis de konata al mi kuracisto.

La kemiaj trenaĵoj estas, laŭ polaj sciencistoj, iuspecaj atmosferaj fenomenoj, tiaj nubetoj. Al infanoj en lernejoj oni instruas eĉ, ke tute ne temas pri iuj patologiaĵoj. Sed fakte temas pri gigantskala priŝprucado per pluraj kemiaj substancoj – nanomolekuloj fare de aviadiloj. Post tia priŝprucado, ni vidas komence trenaĵojn, kiuj sufiĉe rapide transformiĝas je kvazaŭ belaj nubetoj, kiuj – kiel ŝajnas al ni – antaŭanoncas belan veteron. Tamen post kelka tempo la vento disblovas ĉion, kaj la ĉielo ŝanĝas sian aspekton je iom nebuleca. Ĉi „belaj” nubetoj entenas diversajn substancojn, kies kvantoj gigante superas la allaseblajn normojn. Aluminio - 5000%, bario – 4000%, boro – 13000%, kalcio – 16000%, kromo – 28000%, kupro – 78000%, fero – 33000%, magnezo – 4300%, mangano – 11000%, nikelo – 600%, plumbo – 200%, vanado – 1200%. Kiam la molekuloj de la metaloj falas malsupren, ĉiuspeca faŭno filtras ilin per siaj pulmoj. Ĉi-kaze indas konsideri tre danĝeran situacion – nome aluminion. Tiu ĉi elemento ne apartenas al la naturo.

Bonvolu rimarki, ke printempe kiam la vivantaj organismoj ricevas de la naturo tre fortan impulson, samtempe komenciĝas tre intensa aviadila priŝprucado. La suno tiam ne atingas la grundon rekte, sed ĝi respeguliĝas de tiu tavolo de la disŝutitaj tra la ĉielo metalaj molekuloj. Ni bone scias, ke dum la suna tago ni volas vivi. Bedaŭrinde sekve de la kontraŭsuna priŝprucado, post kio la suno perdas sian brilon, ni perdas nian volon vivi. Tiel pli malpli tekstis la eldiro de la citita de mi kuracisto.

Kompreneble mi plu vivas plej parte en la sfero de divenoj kaj nefiniĝantaj demandoj. Mi ne volas, ke vi kredu min, sed mi postulas, ke vi mem observu kaj vivu pli konscie. Mi volas, ke ni zorgu pri la vivo de ĉiuj niaj kunplanedanoj, kio povas okazi des pli bone, ju pli rimarkemaj, ju pli pensemaj ĉiutage ni estos. Mi estus feliĉa, kiam iutage mi povus vekiĝi vidante la sunon brilantan sur blua ĉielo, kie flugas neniu aviadilo, nur iuj abeloj, papilioj kaj birdetoj. Tio por mi signifus, ke finiĝis senrevene la erao de la regado de unu homo super la alia, kion ajn tia regado signifas.