×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Novtipaj enzimoj efikas en plastaĵvorantaj bakterioj

Novtipaj enzimoj efikas en plastaĵvorantaj bakterioj

Plastrubaĵo ĉie - ĉu solveblas la tuttera malpurigo de la medio kaŭzita de plastaĵoj? Esperon vekas almenaŭ malkovro de britaj esploristoj: enzimo kiu kapablas malkombini PET-botelojn.

8,3 miliardoj da tunoj da plastaĵoj laŭ kalkuloj de la universitato de Georgio en Usono estis produktataj ĝis la lasta jaro - tio korespondas al maso de unu miliardo da elefantoj aŭ la 822.000-oblo de la Eifela turo en Parizo. Proksimume unu triono de la produktita kvanto alvenas en la medio kiel rubaĵo, la konsekvencoj estas konataj: En la norda pacifiko formiĝis giganta akvoturniĝo kiu intertempe verŝajne estas pli granda ol la usona ŝtato Teksaso.

Kaj mikroplastaĵoj estas moveblaj. Ili eniras la nutran ĉenon, precipe en akvaj ekologiaj sistemoj kaj kompreneble ili ne haltas ĉe tiuj fiŝoj kiuj alvenas sur nia telero.

Vide al tiuj malhelaj perspektivoj estis ĝojige kion povis raporti tajlanda mikrobiologo antaŭ du jaroj: Li malkovris sur rubaĵejo novtipajn bakteriojn kiuj evidente kapablas malkombini PET-botelojn. Respondecas por tio enzimo kiu ĝis tiam estis nekonata, nome la PETazo.

Tio estas mirinda pro tio ĉar la bakterioj ne havis tro da tempo por adaptiĝi al la nova nutraĵo. Ĉar la patento por la produktado de polietilentereftalato devenas el la 1940-aj jaroj, antaŭe tiu plastaĵo ne ekzistis.

Por klarigi kiel la bakterioj kapablis tiel rapide utiligi al si la novtipan nutraĵfonton, nun sciencistoj de la brita universitato de Portsmouth tralumigis la enzimon helpe de energiriĉaj rentgenaj radioj kaj ili konstatis similecojn kun proteino kiu jam delonge aperas en la natura medio. La PETazo estas simile konstruita kiel la kutinazo - la enzimo per kiu fungoj kaj bakterioj malkombinas la konsisterojn de la ĉelaj vandoj de plantoj.

Kiam la britaj esploristoj volis eltrovi la kaŭzon por la parenceco de ambaŭ enzimoj kaj kiam ili eksperimentis ĉe ilia reaktiva centro, tiam okazis io surpriza: La interveno estis pliboniginta la produktivon de la PETazo. La diferenco ja ne estis aparte granda, sed la malkovro indikas ke eblas ankoraŭ plibonigi tiajn enzimojn.

Laŭ la britaj esploristoj la necesaj iloj ĉiukaze estas disponeblaj, ĉar similaj metodoj estas aplikataj ĉe la disvolvado de lavpulvoro kaj ĉe la produktado de biofueloj. Kaj nelaste tiu teknologio estas plivastigebla al aliaj tipoj de plastaĵoj.

La celo de la britaj esploristoj estas la reciklado de la daŭre kreskanta monto de plastrubaĵoj. La esploristoj do ankoraŭ ne kapablas solvi la problemon je tutmonda skalo per dizajne modifitaj enzimoj, sed ilia malkovro prezentas komencon.