×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Noviga metodo de batalo kontraŭ alkoholismo

Noviga metodo de batalo kontraŭ alkoholismo

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

La psikiatria kliniko en la mondkonata ĉeĥa urbo Pilseno (Plzeň) volas per novigaj metodoj kontraŭbatali alkoholismon.

"Sidiĝu, mi jam delonge ne plu vidis vin, trinku do glason kun ni". Tiu sceno ruliĝas ĉiutage en ĉeĥaj trinkejoj. Sed ne nur tie, sed de nelonge ankaŭ en la abstiniga stacio de la psikiatria kliniko en la okcidentbohemia urbo Pilseno.

Kompreneble la kuracistoj ne malfermis propran trinkejon en la malsanulejo. Ĉar seĝoj, tabloj, pupitroj kaj eĉ la ĉiutagaj gastoj estas nur virtuale alireblaj sur ekrano kaj per 3-dimensiaj okulvitroj. Temas nome pri speco de terapia komputila ludo por alkohol-malsanuloj kiuj havas unusolan taskon: rezisti. Jiří Podlipný estas kuracisto en Pilseno kaj prizorgas la projekton:

"En la kliniko la pacientoj estas en protektata medio. Ni pensis ke ni bezonas specon de ĉevalo de Trojo kiu proksimigas al la malsanuloj la realon. Do tion kio ilin atendas se ili denove estos kune kun siaj malnovaj amikoj aŭ kial ajn ili ĉiam denove vizitas trinkejon. La pacientoj tiel konsciiĝas kiel streĉa ĉio tio povas esti.

La virtuala trinkejo ekestis en kunlaboro kun informadikistoj de la okcidentbohemia universitato en Pilseno. Tiucele necesis ankaŭ plenumi multe da laboro en la kampumo, klarigas la ĉefprogramisto Jiří Polcar:

"En nia teamo estas dizajnistoj kiuj modeligis nian virtualan gastejon laŭ la modelo de vera trinkejo. Animaciisto tiam enspiris vivon al ĉiuj figuroj. La bruaĵoj estas komplete laŭveraj. Ni estis irintaj kun diktafonoj en trinkejon, pasigis tie vesperon kaj registris aŭtentikajn gastejajn sonbildojn."

Por la pacientoj de la kliniko la vizitoj en la trinkeja simulilo ne estas devigaj. Nuntempe la projekto estas ankoraŭ provo. Se unu el la alkohol-malsanuloj decidas fari tiun paŝon, tiam li plenumas ĝin entute trifoje dum sep semajnoj.

Almenaŭ la unuaj eĥoj de la pacientoj estas pozitivaj, eĉ se tiu noviga formo de terapio ne same taŭgas por ĉiuj. Pri tio diras la psikiatro Milan Beniš:

"La unuaj reagoj estis tute diversaj, sed ofte tre informhavaj. Kelkaj pacientoj havas tute alian trink-konduton. Multaj el ili ne vizitas trinkejojn kaj tial ili ne forte reagas je la virtuala medio. Sed ankaŭ malgraŭ tio oni povas principe diri, ke tio por la plimulto de la partoprenintaj pacientoj estis cezura travivaĵo."