×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Nova vivoŝanco per artefarita koro

Nova vivoŝanco per artefarita koro

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Estis trarompo en la kormedicino: Kuracistoj en Prago unuafoje enplantis komplete artefaritan koron.

Por homoj kun progresinta kormalforteco mekanikaj korpaŝigiloj estas ofte la sola ŝanco pluvivi normale. Nun en la Praga instituto por klinika kaj eksperimenta medicino (Ikem) estis enplantita protezo kiu ne nur subtenas la korfunkcion, sed kiu ĝin plene anstataŭas.

La artefarita koro kun la nomo "Carmat" estas griza ronda aparato kiu estas envolvita de membrano. La aparato pezas ĉirkaŭ 800 gramojn kaj estas proksimume trioble pli granda ol normala koro. Ĝi estis disvolvita de la franca korĥirurgo Alain Carpentier. La internaj vandoj de la artefarita koro kiuj kontaktiĝas kun la sango, havas tavolon en bio-kongrua materialo, do el materialo kiu ne damaĝas al la sango. Pro tio la aparato povas esti multe pli longa en funkciado ol la ĝis nun uzataj korpumpiloj. Oni antaŭvidas ke la pumpilo funkcios almenaŭ kvin jarojn.

Due la protezo produktas - alie ol la kutimaj korsubtenaj sistemoj - normalan pulson kiel normala koro. Kaj trie ĝi povas reagi je ŝanĝoj de la sangopremo kaj de la sangovolumeno. Tiel ĝi reagas pli fiziologie ol antaŭaj modeloj. Tion ebligas enkonstruita komputilo kiu prilkalkulas informojn el entute 17 sensoroj. Tiel la koro povas reagi je la aktuala bezono de la paciento.

La protezo estis unuafoje enplantita en la jaro 2014 en Francio, la dua lando estis antaŭ kelkaj monatoj Kazaĥio. Meze de novembro finfine viro en Prago ricevis la francan artefaritan koron. La paciento dum la lastaj ok monatoj dependis de subtenaj sistemoj kaj de infuzoj. Ĉar malboniĝis lia sanstato, oni devis forstreki lin el la atendolisto por kortransplanto. La artefarita koro tiel estis la sola solvo por li. La teknike tre ambicia operacio daŭris ok horojn.

La artefarita koro plialtigas la ŝancon iam ricevi koron de donacanto, ĉar se la paciento estas konektita al mekanika subtena sistemo, la pulma alta premo normaliĝas ene de tri monatoj. Poste eblas plenumi ankaŭ kortransplanton. La ĉefa celo por la artefarita koro tamen ne estis transponti la tempon ĝis la transplanto de koro de donacanto. La pumpilo principe komplete anstataŭu la koron.

Por ke ĝi batu, la artefarita bezonas provizadon per elektro. Tra la vando de la ventro tial kondukas kablo el la korpo de la paciento. Tiu kablo konektas la artefaritan organon kun baterio kiun la koncerna persono devas porti kun si en poŝo. Oni esperas ke post kvin ĝis dek jaroj la sistemo povos esti enplantata ankaŭ inkluzive de la baterio.

La nove disvolvita aparato jam tre similas al vera organo kaj tiel estu daŭra solvo por paciento. La ĉeĥaj kuracistoj konsideras sian antaŭnelongan operacion kiel trarompon kaj nun planas pluajn tiajn intervenojn.