×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Nova studo pri la saniga ĉokolado

Nova studo pri la saniga ĉokolado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Jam de iom da tempo oni scias, ke ĉokolado estas saniga nutraĵo. Eĉ ĉi tie, per la Esperanta Retradio, oni jam traktis pri tiu temo. Sed en aprilo 2018, okaze de ĉiujara rekonto pri Eksperimenta Biologio, en Kalifornio, Usono, nova scienca dokumento konfirmis kaj eĉ pliampleksigis tiun informon, surbaze de novaj, aktualigitaj studoj.

Resume, datumoj sciigas, ke manĝado de ĉokolado enhavanta altan kvanton da kakao (minimume 70 procentojn da kakao kaj 30 procentojn da organika sukerkano) pozitive efikas je la korpaj reagoj kontraŭ streso, kontraŭ inflamoj, por bonaj humoro, memoro kaj imunkapablo. Oni scias, ke kakao enhavas grandan kvanton da flavoproteinoj, sed unuafoje oni dokumentis tiajn eltrovojn ĉe homoj, koncerne kognon, glandojn kaj kor-vaskulan sanon. Laŭ D-ro Lee Berk, el la Universitato de Loma Linda, fakulo pri psiko-neŭro-imunologio: “Dum jaroj, oni rigardis la influon de ĉokolado je neŭronaj funkcioj laŭ la vidpunkto pri ĝia sukero – ju pli da sukero, des pli feliĉa oni estas. Unuafoje, oni nun rigardas la influon de grandaj kvantoj da kakao laŭ precizaj dozoj en regule mezuritaj briketoj de ĉokolado, en homoj, dum longa kaj mallonga tempoj, kaj la rezultoj estas kuraĝigaj. “ Flavoproteinoj estas tre potencaj kontraŭoksidaj kaj kontraŭinflamaj substancoj. En ĉokolado ili ŝajne efikas je la funkciado de genoj rilataj al la neŭronoj. Ili favoras la agadon de “citokinoj”. Ĉi tiuj lastaj substancoj grave reguligas inflam-reagojn en la homa korpo. Krome, ili stimulas limfocitojn, kiuj funkcias kiel antikorpoj, kaj cerbajn ĉelojn respondecajn pri sentumoj. Ili tiel favoras la “plastikecon” de la cerbo.

Elektroencefalogramoj montris, ke englutado de amara ĉokolado (kun 70 procentoj da kakao) estigas cerbajn ondojn, kiu indikas pli da fleksebleco en la funkciado de tiu organo.

D-ro Berk emfazas, ke pliaj studoj necesas por konfirmi kaj detaligi tiujn eltrovojn. Tamen, ili estas tre bonaŭguraj.

Kakao estas arbo deveninta el Sudameriko. Nuntempe, la plej granda produktanto en la mondo estas Eburbordo. Brazilo okupas la kvinan lokon inter plej grandaj produktantoj. En Brazilo, 95 procentoj el la plantejoj de kakao situas en ŝtato Bahia.