×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Nova senfine ofte reciklebla plasta materialo

Nova senfine ofte reciklebla plasta materialo

Nur tre malgranda parto de la produktitaj plastaĵoj nuntempe estas reciklata. Plej ofte tio koncernas eĉ nur produktojn kun malgranda valoro kiuj eĉ ne estas recikleblaj. Tio alie statas ĉe nova plasta materialo. Ĝi estas senfine ofte reciklebla.

Usonaj sciencistoj disvolvis malpezan kaj ĉiam denove recikleblan plastan materialon. La materialo estas facile produktebla kaj povas esti konvertata al sia origina stato per relative malgranda investo de energio. La grupo de sciencistoj de la Kolorado ŝtata universitato en Fort Collin priskribas la procedon en faka revuo. Ĉu la materialo povos plenumi la altajn postulojn pri diversaj produktoj, tio ankoraŭ devos montriĝi.

Per naturaj procezoj, ekzemple per mikroorganismoj, plastaj materialoj ne estas malkombineblaj. Oni ja intertempe disvolvis biologie malkombineblan plastan materialon, sed plej ofte tiu materialo ne havas la ecojn kiujn bezonas la produktantoj de plastaĵoj.

La reciklado de plastaĵoj estas plej ofte la escepto: "Post pli ol 40 jaroj ekde la enkonduko de la recikla simbolo nur kvin procentoj de la produktitaj plastaĵoj estas reciklataj", skribas sciencistoj el Hispanio kaj Britio en komentario. Krome laŭ ili la reciklitaj produktoj estas plej ofte malaltvaloraj kaj ne plu estas reciklataj post la fino de la uzado.

Plastaj materialoj ekestas per tio ke ĥemiistoj kunigas unuopajn molekulojn (monomerojn) al longaj ĉenoj (polimerizado). Ofte tiu procezo bezonas multe da energio. Danke al taŭga katalizilo la usonaj sciencistoj sukcesis fari tion ĉe varianto de la substanco gama-butirolaktono ĉe ĉambra temperaturo, do sen kroma energio. Krome ili sukcesis inversigi la procezon: Ili aldonis zinkokloridon, ĉe 180 gradoj C kaj en vakuo fariĝis el la plasta materialo denove la likvaĵo el kiu ĝi estis polimerizata.

"La polimeroj estas ĥemie recikleblaj kaj principe estas senfine ofte reuzeblaj", diras la estro de la usonaj sciencistoj. Lia teamo krome malkovris ke la ecoj de la simple "M1" nomata plasta materialo estis plibonigeblaj per proceda paŝo: Du variantoj de la monomeroj kiuj estas spegulbilde konstruitaj estas miksataj je proporcio 1:1. La ekestinta plasta materialo montris pli bonan reziston kontraŭ solvaĵoj kaj kontraŭ varmego kaj havis ankaŭ pli altan kristaliĝan kvoton ol la unuopaj variantoj de monomeroj.

Studaĵo kiel tiu de la usonaj sciencistoj "povas konduki al mondo en kiuj plastaj materialoj je la fino sia produkta vivo povas esti konsiderataj ne kiel rubaĵo sed kiel kruda materialo por la produktado de altvaloraj produktoj kaj de novaj plastaj materialoj", skribas la du eŭropaj sciencistoj en komentario. La esploristoj de la Kolorado ŝtata universitato jam petis patenton por sia invento kaj fondis firmaon por ekspluati ĝin. "Estus nia revo realigi tiun recikleblan polimeran teknologion en la merkato", diras la usona sciencisto el Kolorado.