×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Nova efiksubstanco kontraŭ rezistaj ĝermoj

Nova efiksubstanco kontraŭ rezistaj ĝermoj

Usonaj esploristoj malkovris novan klason de antibiotikaĵoj kiuj kontraŭbatalas rezistajn hospitalajn ĝermojn. La apartaĵo estas ke la efiksubstanco atakas ankaŭ dormantajn infektantojn kiuj kaŝiĝas en homaj ĉeloj - tio tamen ĝis nun nur ĉe la muso.

Ĉe la nova efiksubstanco kiun analizis sciencistoj el Usono temas pri sintetikaj retinoidoj. Tio estas substancoj kiuj similas en sia ĥemia strukturo al retinolo, do al vitamino A.

La apartaĵo ĉe ambaŭ substancoj estas ke ili efikas kontraŭ multrezistaj bakterioj, pli precize kontraŭ la meticilin-rezista Staphylococcus aureus, mallonge MRSA. Tiuj bakterioj laŭ populara nomo estas konataj kiel "hospitalaj ĝermoj", sed infektoj per MRSA okazas ne nur en hospitalo.

Ekzistas diversaj variantoj de tiu multrezista bakterio kaj per mutacioj daŭre ekestas novaj variantoj. Tiuj ĝermoj ja estas trakteblaj per tiel nomataj rezervaj antibiotikaĵoj, tamen la rezistivoj daŭre plimultiĝas. Pro tio efiksubstancoj kiel la sintetikaj retinoidoj povus fariĝi signifaj en la terapio kontraŭ multrezistaj ĝermoj.

Ĉar almenaŭ en la modelo de muso ambaŭ substancoj ne nur efikis kontraŭ akuta MRSA-infekto. Ili atakis ankaŭ dormantajn bakteriojn. Tio igas la studaĵon aparte interesa, ĉar ĝis nun antibiotikaĵoj povas ataki nur aktivajn stafilokokojn, do bakteriojn kiuj ĵus dividiĝas kaj per sia plimultiĝo kaŭzas akutan infekton.

Ambaŭ sintetikaj retinoidoj tamen atakas ankaŭ "dormantajn" bakteriojn, kiuj retiriĝis al homaj ĉeloj aŭ al homa histo kaj kiuj reduktis sian metabolon preskaŭ al nulo. Tiuj MRSA-bakterioj ne estas malkovrataj de la kutimaj antibiotikaĵoj kaj pro tio ankaŭ ne okazas atako kontraŭ la bakterioj. Tio povas konduki ĉe homoj al kronikaj infektoj kiuj ĉiam revenas kiam ekzemple la imunsistemo estas malfortiĝinta.

La novaj efiksubstancoj tamen ĉe la muso liveris bonajn rezultojn. Ili povis trovi kaj detrui la dormantajn stafilokokojn. Laŭ la opinio de la aŭtoroj de la studaĵo la sintetikaj retinoidoj havas la potencialon konduki al nova klaso de kontraŭbakteriaj terapioj kaj tio estas bakterioj kiuj hodiaŭ jam malfacile kaj estonte eble tute ne plu estas atakeblaj per kutimaj antibiotikaĵoj.

Por certaj grupoj de la loĝantaro la risko pri infekto estas esence pli granda ol por aliaj grupoj. Al tiuj apartenas homoj kiuj ofte troviĝas en hospitaloj kaj tie ricevas antibiotikaĵojn, kaj tiuj kiuj havas intensan kontakton kun bestoj, ekzemple bestobredistoj aŭ bestokuracistoj. Porkoj ekzemple apartenas al la bestoj ĉe kiuj ofte estas pruvebla MRSA. Pli altan riskon pri infekto havas ankaŭ homoj kiuj multe vojaĝas, ĉar en la landoj de suda Eŭropo, orienta Azio aŭ ankaŭ en Usono la disvastiĝo de MRSA estas esence pli granda ol en centra Eŭropo.