×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Noktuo - birdo de la jaro - strigo minacata de pereo

Noktuo - birdo de la jaro - strigo minacata de pereo

Per sia voĉo onidire la noktuo anoncas morton. Fakte tiu subtila strigo mem apartenas al tre minacataj animaloj. Tiun problemon nun rimarkigas ankaŭ la Ĉeĥa instituto de ornitologoj, kiu proklamis noktuon kiel birdo de la jaro 2018. La noktuojn protektas ankaŭ Martin Šálek el Instituto de biologio de vertebruloj.

Kial estas la ĉi-jara birdo de la jaro ĝuste la noktuo?

"La noktuo estis elektita pro tio, ĉar ni volis atentigi pri problemo kiu aperas en la agrikultura regiono kun tre rimarkinda ŝrumpo de plua besta populacio, kiu vivas en la agrikultura regiono. La noktuo estas unu el tipaj specioj, kiu estis bunte disvastiĝinta ankoraŭ komence de la pasinta jarcento. Ĝi estadis la plej grandnombra strigo. Dum la lastaj sesdek jaroj ĝi rapide malmultiĝis kaj nun ĝi estas je la limo de pereo. Ĝuste pro tio la noktuo estis elektita, ni volas atentigi pri problemoj, kiujn devas alfronti specioj, kiuj vivas en la agrikultura regiono."

Kiom da noktuoj nun vivas en Ĉeĥio?

"Komence de la lasta jarcento tie povus esti kelkaj dekoj da miloj da paroj, sed jam en la sepdekaj jaroj iliaj kvantoj rapidege ŝrumpis. Nuntempe ilia populacio estas tre malgranda. Ni scias pri 100 ĝis 130 paroj da noktuoj, do ĝuste nur fragmento kompare al la stato antaŭ tridek jaroj. La noktuo malaperas el nia regiono kaj ne temas nur pri kvanto. Ĝia disvastiĝo estas nun izolita en insuloj, antaŭe ĝi vivis fakte en la tuta respubliko. Niaj avoj kaj avinoj konis ĝin, ĝi estis konata tipo de birdo, nun ĝi troviĝas nur en malgrandaj birdaj populacioj en la norda regiono en Ústí, en la centra regiono kaj en la regiono de suda Moravio."

Kion povas fari normala homo por ke la noktuoj revenu en nian naturon?

"La noktuoj forlasis la agrikulturan regionon, transloĝiĝis en la proksimecon de homaj loĝejoj, sed ankaŭ tie ili devis alfronti multajn danĝerojn. Ni serĉadis, kie nun la noktuoj plej ofte mortas, kaj ni konkludis, ke kvardek procentoj mortas en teknikaj kaptiloj kio estas ege granda nombro. Kiel kaptilo oni povas imagi barelojn de akvo, kuvojn aŭ starantajn tubojn. La strigoj estas scivolaj kaj esploras tiujn objektojn. Kiam ili falas en starantan tubon, ili ne scipovas savi sin. Alie dirite, se ni ĝardenumas, kaj ni havas la barelon en ĝardeno, estas bone meti tien ekzemple flosilon de polistireno aŭ de ligno, por ke la noktuoj (kaj multaj aliaj bestoj - abeloj, papilioj kaj ranoj…. ), sukcesu saviĝi el tiu barelo. Alie ni ĉiuj povas pensi pri tio, ke ni ne tondu la tutan gazonon. Ni lasu unu zonon ne tonditan. Tia ne tondita areo estas grava por ĉiuj insektoj, ili povas bone vivi kaj multobliĝi kaj tiel subteni ankaŭ la noktuojn. Oni povas fari pli. Okupiĝi pri malnovaj arboj, tie estas kavoj - nestoj por multaj birdoj. Ĉiuj rimedoj, kiuj plialtigas buntecon de nia regiono, estas tre taŭgaj por la noktuoj."

Kia estas rilato de publiko kaj strigoj? Ĉu homoj interesiĝas pri strigoj?

"La strigoj estas tre karismaj kaj altiras grandan atenton. Preskaŭ ĉiutage ni vizitadas farmistojn kaj parolas pri la noktuoj kaj aliaj tipoj de strigoj. La farmistoj foje ne perceptas la minacatan noktuon, ĉar ĝi ĉiam ululas en la garbejo kaj ili ne konsciigas al si, ke ĝi estas unu el la plej minacataj birdaj tipoj en la Ĉeĥa respubliko. Se ni poste klarigos, ke tiu "ilia" noktuo povas esti unu el lastaj noktuoj de la regiono, ili fieras pri tio kaj penas fari vere multe, por helpi defendi la noktuojn. Mi opinias, ke la intereso de la ĝardenistoj kaj la publiko estas ververe grandega."