×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Nekutima vizito

Nekutima vizito

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En la monato julio 2018 la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko ricevis nekutiman viziton. En formala vesto kaj eleganta kravato la 8-jara Johano Paŭlo Guerra Barrera sin prezentis tie kaj estis akceptita de la sekretariino, kiu respondas pri la junularo.

La knabo jam publikigis du librojn, ambaŭ en la portugala kaj angla lingvoj. En la jaro 2017 li gajnis premion en konkurso de NASA, la usona agentejo por kosmaj esploroj. Li verkis rakonton, kiu okazas en kosma stacio. La ĉefa celo de la vizito estis peto. Li mane skribis leteron al aŭtoritatuloj en UN: “Mi havas specialan peton al vi. Bonvolu inkluzivi la portugalan lingvon inter la oficialajn lingvojn de UN. Tio faros nin pli fortaj por pledi por niaj ideoj kaj projektoj, por ke la mondo fariĝu pli bona loko por ĉiuj.” Li interparolis ankaŭ pri sciencoj, teknologio, renovigado, naturprotektado, reciklado de materialoj, respekto al ĉiuj homoj kaj pri feliĉo. Ĉi tio rilatas al la tiel nomata Agendo 2030, kiu enhavas 17 mondajn celojn. Ili koncernas daŭripovan progreson kaj kongruas kun la ideoj kaj agoj de la juna Johano Paŭlo, deklaris la sekretariino. Siavice, la knabo komentis: “Ne gravas via aĝo, gravas ke vi ektransformu viajn revojn en realaĵojn.” Nuntempe, UN havas ses oficialajn lingvojn: la araban, la ĉinan, la hispanan, la francan, la anglan kaj la rusan. La araban oni oficialigis en la jaro 1973; la kvin aliajn, ekde 1946, kiam la institucio estis fondita. Ili estas ankaŭ laborlingvoj, kaj tio signifas, ke oni devas traduki ĉiujn dokumentojn en ĉiujn tiujn lingvojn. Jen ampleksa kaj multekosta laboro. Samtempe, leviĝas ofte la demando: laŭ kiuj kriterioj ĉiuj ceteraj lingvoj estas ekskluditaj? La portugala lingvo estas parolata de pli ol 200 milionoj da homoj en Eŭropo, Ameriko, Afriko kaj Azio. Ekzistas do pli da parolantoj de la portugala ol da parolantoj de la rusa aŭ de la franca. Sekve, la propono de la brazila knabo estas tute pravigebla. Johano Paŭlo transdonas al junaj kaj nejunaj homoj pozitivan mesaĝon en maniero simpla kaj trafa. Ĉu ni devus mesaĝi al li pri la celo de Esperanto en la mondo?