×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Muziko nur jen kaj jen estas universala lingvo

Muziko nur jen kaj jen estas universala lingvo

Granda muzika eksperimento montras: Danc- kaj lulkantoj estas kompreneblaj tra ĉiuj kulturoj. Amkantoj aliflanke ne - ili sonas por fremdaj oreloj foje apenaŭ laŭ amo.

Jam frue homoj kantis al siaj infanoj melodiojn por luli ilin al ekdormo. Unu el la unuaj dokumentoj datas el la jaro 2000 a. K. Fortaj ritmoj siavice celis de ĉiam instigi al dancado. Sciencistoj de la usona Harvarda universitato volis scii ĉu kantoj kiuj havas certan celon, havas ankaŭ certajn ecojn pri kiuj la homoj reagas same.

Por eltrovi tion ili kolektis 118 kantojn el 86 diversaj socioj de ĉasistoj-kolektistoj, terkultivistoj kaj aliaj malgrandaj popolgrupoj kaj aŭdigis per interreto sonaĵojn al testpersonoj en la tuta mondo por ke ili prijuĝu la kantojn. En la repertuaro troviĝis apud lul- kaj danckantoj ankaŭ amkantoj kaj kuracaj kantoj. Ĉiu ekzempla sonaĵo estis tiucele aŭdebla dum nur 14 sekundoj.

Por eviti eblajn antaŭjuĝojn la sciencistoj donis al la aŭskultantoj ankaŭ ankoraŭ du kromajn opciojn por respondoj kiuj fakte ne aperis. Tiel ili ankaŭ demandis ĉu la kanto - sur skalo de unu ĝis ses - rakontas ion aŭ ĉu ĝi funebru pri mortintoj.

Kaj vere kelkaj el la entute 750 partoprenantoj falis en la kaptilon kaj konsideris amkantojn prefere kiel muzikajn rakontojn ol kiel amkantojn. Ĝenerale tamen apenaŭ iu povis rekoni amkanton kiel tian por kio la esploristoj havas jenan eksplikon: "Povus esti ke ĉe amkantoj malpli temas pri certa rapideco aŭ kiel kompleksa estas la melodio, sed ke vortoj en tiu kazo estas pli gravaj - kaj tial multaj aŭskultantoj pensis ke temas pri rakonto.

Ke kuracaj kantoj aliflanke ne estas amkantoj, tio estis klara por plej multaj testantoj. Sed ankaŭ en tiu kazo aŭskultantoj havis problemon percepti la sencon de melodio.

Alie estis tio ĉe danckantoj kaj lulkantoj - ilin la testantoj povis tute klare klasifiki. Kial tio estas tiel, tion la sciencistoj ne scias. Sed ili havas siajn teoriojn: "Ĝi montras ke homoj en la tuta mondo estas psikologie tiel similaj ke ĉe certaj ritmoj kaj sonaranĝoj ili volas danci."

La samo validas laŭ la esploristoj inverse ankaŭ por dormkantoj. Laŭ tio la aŭskultantoj el Usono, Hindio aŭ Portugalio reagis pri certa stimulo kiu igas bebojn ekdormi. Ankaŭ pri tio estas diversaj teorioj, sed oni ne estas certa pri tio.

Ke homoj reagas precipe pri malambiguaj ritmoj kaj melodioj, tion la esploristoj provis montri en dua eksperimento. Ili volis scii ĉu la partoprenantoj prijuĝas la celon de la kanto laŭ la nombro de instrumentoj aŭ ĉu laŭ tio kiom da kantantoj estas aŭdeblaj aŭ kiel estas la rapideco, la melodio aŭ la komplekseco de la kanto.

Ilia resuma prijuĝo estis ke lulkantoj estis perceptataj kiel pli malrapidaj, ilia melodio kaj ilia ritmo kiel malpli kompleksa kaj la takto estis konsiderata malpli konstanta. Rapidaj, ritme kompleksaj kaj stimulaj estis aliflanke atributoj por danckantoj. "Tiuj ambaŭ ĝenroj ŝajnas esti en sia baza strukturo ekzakte spegulecaj."

Estis tamen en la kantoj ankoraŭ io kion la esploristoj ne povis mezuri per siaj demandoj. "Eble la homoj reagas pri la maniero de la prezento aŭ kiel interagas ritmo kaj melodio kaj voĉoj ktp. Tion la esploristoj volas ankoraŭ eltrovi pli precize.