×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Muziko kaj lingvoj helpas al la cerbo

Muziko kaj lingvoj helpas al la cerbo

Ĉu homoj kiuj estas lernintaj duan lingvon aŭ kiuj lernis muzik-instrumenton, povas pli bone enmemorigi telefonnumerojn aŭ aliajn aferojn? Jes, tion montras nova studaĵo. La kaŭzo estas ke la cerbo devas peni malpli.

Studaĵoj dum la lastaj jaroj jam montris ke hobiaj muzikantoj kaj dulingvaj homoj pli facile memortenas multajn aferojn. Aktuala studaĵo nun liveras eblan eksplikon: Ilia cerbo laboras pli efike. Tion almenaŭ proponas komparo de cerbaj skanaĵoj de 41 viroj kaj virinoj en la aĝo inter 19 kaj 35 jaroj.

Ĉar dum ĉiuj partoprenantoj de la studo devis plenumi la samajn taskojn pri enmemorigo kaj reekkono, la cerbo de la hobiaj muzikantoj kaj de la dulingvuloj montris malpli da aktiveco. Ĉe tiuj kiuj nek ludis instrumenton nek regis duan lingvon, la cerbo aliflanke laboris videble pli, klarigas la aŭtoro de la studaĵo kaj neŭrosciencisto de la universitato de Toronto en Kanado. "Ni ofte vidis ke homoj kiuj estas lernintaj instrumenton aŭ kiuj plenkreskis kun dua lingvo povas pli facile memorteni telefonnumerojn kaj estas pli bonaj en kalkulado per la kapo. Nun ni havas indikon kial tio estas tiel."

Ke ekzistas kunteksto inter videbla aktiveco de la cerbo kaj la penado de la cerbo, tio montriĝas el pli fruaj studaĵoj: En normala kazo plialtiĝas la aktiveco de la cerbo ju pli malfacila fariĝas la pensotasko de la cerbo. Laŭ inversa konkludo tio signifas: Ĉar la cerbo ĉe muzikistoj kaj dulingvaj personoj montras malpli da aktiveco, ĝi devas peni malpli, konkludas la kanadaj esploristoj.

"Per la muzikumado same kiel per la lernado de dua lingvo malsamaj areoj de la cerbo estas kunretigataj. Tiu reto estas utiligebla tiam por aliaj taskoj", diras la aŭtoro de la studaĵo. Tiel restas al la cerbo pli da energio por prilabori informojn pli rapide kaj por memorteni pli da aferoj.

Tiurilate la hobiaj muzikantoj ŝajnas esti eĉ ankoraŭ pli bonaj ol la dulingvuloj, almenaŭ en tiu studaĵo. Ne nur iliaj cerboj estas malpli aktivaj ĉe la solvado de la taskoj, ili ankaŭ enmemorigis aferojn pli rapide. La dulingvuloj estis koncerne rapidecon nur malmulte pli bonaj ol la kompara grupo. Laŭ la esploristo la prilaborado de du lingvoj povis iomete bremsi la efikecon.

"Ni ne kredas ke nur la muzikumado kaj la lernado de lingvo igas la cerbon pli efika. Tio validas ankaŭ por aliaj lernitaj lertecoj kiel dancado, pentrado aŭ simile", opinias la sciencisto. Lia kredo tial estas: "Defiu vian cerbon intelekte, estu malferma por novaj aferoj - tio igas vin pli saĝa."

Se li pravas, tiam tio helpas por resti mense kapabla ankaŭ en alta aĝo kaj tio povus prokrasti malsanojn kiel ekzemple demencon. Sed por povi kompreni kiel la lernado de muzikinstrumento formas la cerbon kaj kiel per tio ĝia produktivo plialtiĝas, tio postulas ankoraŭ pluajn esplorojn, precipe longtempajn studojn, por eltrovi la kuntekston pri la kaŭzoj de tio.