×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Mumio

Mumio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Mumio estas tradicia eŭropa nomo de substanco, jam en pratempo priskribita de kuracistoj, kiuj montris metodojn elfosi ĝin kaj elprofiti. En la libera traduko mumio signifas ion preventan kaj ŝirman, ofte alinomata kiel la sango de montaro aŭ la larmoj de rokoj. La orienta medicino konas ĝin de 3000 j., ankaŭ Aristotelo okupiĝis pri tiu substanco. Oni kredas, ke mumio estas eksudaĵo aŭ rezino, kiu troviĝas nur en kelkaj kavernoj aŭ truoj en rokoj sur la alteco de 2000-5000 m. En ĉi tiuj lokoj, siajn nestojn dum centoj aŭ eĉ miloj da jaroj havis abeloj.

Probable oni povus priskribi mumio-n kiel la koncentriĝon de petriĝinta mielo, mortaj abeloj, abelaj nestoj kaj vakso, kiuj dum longa tempo penetris la rokojn sub la influo de elfonta akvo. Rezulte ekestis rezino-simila substanco, riĉa je mineraloj (speciale silicaj), tre maloftaj aminoacidoj kaj grasaj acidoj. La krudaĵo devas esti procesita en montaj kondiĉoj dum centoj da jaroj. La averaĝa aĝo de mumio – laŭ esploristoj – estas difinata je 700-900 jaroj. Mumio troviĝas precipe en la montoj de Kaŭkazo, Altajo kaj Tibeto.

Mumio estas nobla kaj iom mistera substanco simila al rezino, helkolora, bruna kaj griza, en la ĉambra temperaturo ĝi havas la konsistencon de la densa mielo, kiam ĝi estas bonkvalita. Ĝi enhavas maloftajn kuracajn substancojn. La esplorado pri la aplikado de mumio komenciĝis en la antaŭa Sovetunio. Hodiaŭ, ĉi tiu preparaĵo estas integra parto de la rusa medicino, uzata, interalie ĉe la homoj kun skeletaj problemoj. La okcidenta medicino ankoraŭ estas suspektema pri ĉi tiu substanco. Kvankam ĝi malpermesis eksporti ĝin dum jaroj - pro ĝia rareco kaj alta valoro - ĝi poiome iĝas havebla ankaŭ ekster Rusujo.

De jaroj ĝi estas aplikata kaze de ostrompoj, migrenoj, polimjelito, epilepsio, intokso, ulceroj, stomak-intestaj problemoj aŭ tuberkulozo. Ekzistas diversaj specoj de la kuracrimedo, sed en diversaj lokoj oni aplikas ĝin kontraŭ iom aliaj malsanoj. Ekz. en Hindujo oni kuracas tiamaniere astmon, kronikan bronkiton, renajn ŝtonojn, diabeton, haŭtajn malsanojn, ĝi ankaŭ estas uzata kiel la rimedo kontraŭsepsa.

Mumio grandigas imunecon, malgrandigas muskollaciĝon, plibonigas la memorkapablon kaj la psikan formon. Ĝi normaligas funkciojn de korporganoj, povas esti efika kaze de aidoso, la malsanoj de urinaj vojoj kaj cisto, ankaŭ dum la inflamo de kojlo, hepata cirozo. Ĝi krome stimulas sangoformadon kaj kontraŭbatalas alergiojn kaj akneon junecan, vejnajn inflamojn, orelinflamojn, dentajn malsanojn, kaj eĉ nervan sistemon.

Se temas pri kanceroj, mumio agas modere, nur parte bremsante la kancerajn procezojn. Ĝi estas pli bona ol antibiotikoj, kiel la ekvilibrigilo dum la perturboj de la bakteria flaŭro en la digesta sistemo. Indas ĝin konsili post operacioj. Mumio povas bonege anstataŭi diversajn kosmetikaĵojn kiel protektilo, kompletigilo, stimulilo kaj regenerigilo de la haŭto.

Nur areto da homoj scipovas ĝin ĝuste transformi kaj purigi, tiel ke ĝi restu biologie aktiva. Por fari tion, oni devas eligi el la natura krudaĵo necesajn substancojn. Post tia procezo mumio aromas simile al ambro, tamen ĝia odoro dominas super la aliaj. La gusto de ĝi estas amara. En la temperaturo de malpli ol 20 celsiaj gradoj ĝi fariĝas malmola, sed en la akvo ĝi solviĝas rapide sen deponaĵo. Mumio estas facile asimilebla kaj tute sendamaĝa por la homoj en ĉiu aĝo. Konvena kaj regula aplikado de mumio povas liveri al la organismo la plej gravajn vitaminojn kaj vastan skalon de mineraloj, malgrandigante la riskon pri la manko de imuneco.