×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Mimiko manipulas

Mimiko manipulas

Feliĉo, funebro aŭ timo - en la vizaĝo speguliĝas la internaj emocioj. Ĉu vere estas tiel? Sciencistoj nun prezentas aŭdacan tezon. Ĝi diras: Mimiko servas por manipuli aliajn homojn.

Ĉe naŭzo oni suprentiras la nazon, ĉe rido migras la buŝanguloj supren kaj ĉe funebro kuntiriĝas la brovoj - tiuj vizaĝesprimoj ekestas spontane kaj jam beboj reagas tiamaniere. Jam Charles Darwin tial pensis ke mimiko montras senpere la internajn emociojn. Li kredis ke tiuj esprimoj estas denaskaj kaj universalaj.

Surbaze de tio la usona psikologo Paul Ekman dum la 1950-aj jaroj disvolvis sian teorion de la bazaj emocioj: Furiozo, timo, naŭzo, ĝojo, funebro kaj surprizo. La koncernaj vizaĝesprimoj estas konsiderataj kiel universalaj, do laŭ tiu scienca opinio ili estas samaj en la tuta mondo, sendepende de la koncerna kulturo. 80 procentoj el ĉiuj esploristoj kiuj okupiĝas pri emocioj, kredas pri tiu teorio - tion rezultigis enketo antaŭ du jaroj.

Sed intertempe ekzistas almenaŭ kelkaj kontraŭaj pruvoj. Ĉar kelkaj indiĝenaj grupoj ŝajne ne kundividas la universalan vortaron de la mimiko. La tobrinandoj kiuj estas eta popolo en Papuo-Novgvineo vidas en tipe timema vizaĝo minacon, kiel tion skribas du sciencistoj el Britio kaj Usono.

Ankaŭ en aliaj mondregionoj oni trovas kontraŭdirojn al la kutima teorio. Ties adeptoj eksplikas tiujn kontraŭdirojn kutime per lokaj aŭ kulturaj influoj, sed tio laŭ la brit-usonaj sciencistoj estas trosimpligo. Devioj laŭ ili troviĝas en multaj kulturaj grupoj for de la okcidentaj normaj socioj. Kaj nur en tiaj socioj ekzistas firma imago pri internaj emocioj kaj pri ilia videbla esprimo. La sciencistoj konjektas ke kulturo kaj sociaj rilatoj ludas multe pli grandan rolon.

Ili proponas alternativan modelon laŭ kiu vizaĝesprimoj ne estas simple la legebla vortaro de internaj emociaj statoj, sed ke tiuj esprimoj prezentas komunikan instrumenton. Vizaĝesprimoj celas influi la konduton de la vidalvidulo. Kiel tio funkcias, tion beboj lernas jam tre frue, opinias la esploristoj. Pro tio la beboj alridetas onin se ili volas havi kontakton aŭ volas ludi kun oni. Tio nome estas laŭ la nova modelo la funkcio de rido.

Kiu rigardas kun malgaja mieno, tiu aliflanke serĉas protekton kaj ĉeeston ĉe la vidalvidulo. Per furiozo oni provas eldevigi de la alia persono rezignon. Kaj timoplena vizaĝo prezentas defendon kontraŭ atako kaj aludas retiriĝon. Per suprentirita nazo aŭ per naŭzo oni signalas ke oni ne konsentas kun la dummomenta kuro de la komunikado. La vizaĝesprimoj do laŭ tiu teorio servas por sekvi sociajn celojn; kiuj emocioj kaŝiĝas malantaŭ ili, tio estas pli malpli egala.

Sub tiu supozo ankaŭ ne ekzistas "falsa" rideto. Nome jen kaj jen homoj ankaŭ montras afablan esprimon sen esti afablaj - laŭ la klasika kompreno ili trompas kaj estas malhonestaj. Laŭ la nova modelo ili simple sekvas certajn komunikajn intencojn. Plua argumento subtenas la alternativan eksplikon: Emociaj esprimoj estas en socia rondo plej ofte multe pli detalaj ol se oni estas sola, ĉar tiuj esprimoj plenumas socian celon.

Kiel la aŭtoroj de la nova modelo koncedas, estos tamen malfacile konvinki dubantojn, ne nur ĉar necesas ankoraŭ kolekti empiriajn pruvojn. La alternativa aliro dubindigas la imagon pri la homa kulturo laŭ kiu la "vizaĝo estas batalzono inter la interna aŭtentika mem-o kaj la ekstera prezento de la mem-o". En la nova teorio ambaŭ estas iluzio. La homo laŭ la aŭtoroj estas unueca organismo kaj same kiel vortoj kaj gestoj vizaĝesprimoj apartenas al la normalaj sociaj agoj de homo.