×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Mi ne estas geniulo

Mi ne estas geniulo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

La titolo de tiu ĉi skribaĵo iluzie estas nenio originala. Multaj el ni, se ne diri: preskaŭ ĉiu el ni, povas tiel diri pri si mem. Ankaŭ mi bone scias tion, kvankam mi iam diras al mi mem „vi estas geniulo”, kio okazas precipe tiam, kiam mi sukcesis fari iun eksterordinare malfacilan taskon, kiam ŝajnis al mi, ke mi tute facile povis tiam fiaski.

Sed iel tiel, intuicie, en malfacila tempo la aferoj iafoje ŝanĝiĝas, kaj ni venkas nin mem, kio plenigas nian koron per ĝojo.

Do estante kutime ordinara persono mi tamen ĝojas, ke mi kapablas rimarki kaj admiri verajn geniulojn, la homojn, pri kiuj oni parolas, ke ili estas pridonacitaj per Dio, Naturo, Providenco. Nur ne neu, karaj, ke vi kaj mi dankŝuldas nian ekziston al ni mem, aŭ nur al niaj gepatroj, ĉar nek mi, nek vi scias, kia estas la vera deveno de la homo. Sed mi ne intencas okupiĝi pri tio hodiaŭ.

Do estante tia ordinarulo, kiu de tempo al tempo sentas sin „geniulo”, kaj kiu kun ravo alrigardas aliajn homojn, eĉ tiujn iom pli talentajn ol mi mem, mi devas esti kontenta, ke mi povas „partopreni” la geniecon de la aliaj. Kiel tio ĉi okazas? Tutsimple, mi antaŭ ĉio aŭskultas virtuozojn de instrumentoj, kaj farante tion mi forflugas malproksimen, mi sentas iun neimageblan feliĉon en la koro, mi travivas mian propran eksterordinarecon, kaj poste deziras renkonti alian homon, kiu travivis ion similan, tiel kiel mi.

Niaj travivaĵoj esta io, kion neniu povas al ni forpreni, ili estas io, kio, kvankam ili daŭras momenton, ofte estas iu senco de nia vivo. Plurfoje mi jam travivis tiajn momentojn, kiam mi ekkonsciis, ke mi vivas, por povi travivi ĝuste tiajn momentojn de ekscito. Kaj malgraŭ ke ĉio ĝis nun estis iasence mizera, tiumomente oni konstatas, ke valoris ĝisvivi tiun tagon, kaj nenio alia gravas!

La ekzisto de geniuloj rememorigas al ni, ke estas eblaj neeblaĵoj. Ofte ni trovas geniulojn inter sciencistoj. Ni alkutimiĝis apreci Ejnŝtejnon, kvankam la hodiaŭa scienco pritraktas plurajn fenomenojn laŭ aliaj kriterioj. Estas imageble, ke en la senfino de la mondo ekzisas ankoraŭ multe pli da nescio, kaj la homo, malkovrante ĉiam pli novajn angulojn de la penso devus esti multe pli humila ol ŝajnas tio al multaj el ni. La homo estas genia, sed ĉu antaŭ la homo ne estis pli potenca penso, kiu ĉion ekmovis?

La homoj interŝanĝas inter si siajn sentojn kaj pensojn. Ofte oni aŭdas, ke ies pensado apogas alian personon, kiu dank' al tio ricevas specialan forton. La spirita ekzisto de la homo estas ŝajne io komprenebla kaj ofte grava. Ni volonte bondeziras al ni, kaj se tio okazas sincere kaj kun kredo, niaj bondeziroj havas grandan forton.

Ofte ni antaŭsentas, ke en nia realeco io ne iras tiel, kiel ĝi devus. Ni intuicie diferencigas veron al falso, ĉar ni havas la kapablon observi la vivon, kiu nin ĉirkaŭas.

Genia estas ĉio, kio estas harmonia, logika sed ankaŭ simpla. Tian mondon plenan de la aperoj de genieco mi bondeziras al vi!