×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Medicinaj efikoj de avenaj flokoj

Medicinaj efikoj de avenaj flokoj

Ĉu kiel matenmanĝaj flokoj aŭ en la vegetara hamburgero: Aveno estas vera ĉiopovanto - kaj krome ĝi estas sana: Ĝi reguligas la nivelon de sanga sukero je bona nivelo, ĝi protektas la intestan flaŭron kaj estas bona por la haŭto. Kaj aparte ĉe diabeto validas: Avenaj tagoj rentumas.

Plej multaj homoj apenaŭ atentas la neimpresajn flokojn en la matena kaĉo. Tamen aveno estas vera "Supermanĝaĵo". Ĝi povas malaltigi la nivelon de sanga sukero kaj de ĥolesterolo, ĝi povas protekti la intestan flaŭron kaj tiel povas efiki kancerprevente. Krome ĝi povas kvietigi la jukantan haŭton de homoj kun neŭrodermito. En la jaro 2017 la vera aveno estis elektita "medicina planto de la jaro".

"Ĉe aveno gravas aparta speco de balastaĵoj, nome la beta-glukanoj", klarigas medicinhistoriisto de la universitato de Würzburg. "Beta-glukanoj malhelpas fortan plialtiĝon de la nivelo de sanga sukero. Tio estas aparte interesa por homoj kiuj suferas pro diabeto tipo II".

Ekzistas studaĵoj laŭ kiuj diabetuloj kiuj devas preni insulinon, povas per du avenaj tagoj en monato, do tagoj dum kiuj la nutraĵo baziĝas ĉefe sur aveno, malaltigi sian bezonon pri insulino je triono. "Oni manĝas dum tiuj tagoj ne nur avenon, sed oni rajtas manĝi kune kun la aveno ankaŭ fruktojn kaj legomojn." Gravas laŭ la sciencisto ke ĉe la tri manĝoj de la tago la bazo estu aveno. Sufiĉas 50 gramoj da aveno por unu plado. La efiko de avena tago daŭras laŭ la sciencisto dum du ĝis tri semajnoj.

Kaj ankoraŭ pluaj faktoroj igas la cerealon tiel sana: La 4,5 gramoj da beta-glukano en 100 gramoj da aveno protektas ekzemple la mukozon de la intesta sistemo. Ĝi ligas supozeble beta-glukanon kun gal-acidoj kaj akcelas la eligon de tiuj acidoj kaj tiel devigas la korpon depreni ĥolesterolon por formi novajn gal-acidojn. Pro tio malaltiĝas la nivelo de ĥolesterolo per la konsumo de aveno.

Apud la balastaĵoj aveno enhavas ankaŭ multajn b-vitaminojn. Kaj aveno estas ankaŭ riĉa je biotino - kio estas bona por la haŭto, por haroj kaj ungoj - kaj ĝi enhavas ankaŭ multe da mineralaĵoj, ekzemple magnezion, feron, fosforon kaj zinkon.

La cerealo estas bona liveranto de energio - komparebla kun rizo. Ĝi enhavas 332 kilokaloriojn en 100 gramoj. La karbonhidratoj de la aveno estas longĉenaj. Tio signifas ke kompare al la simplaj sukeroj tiuj karbonhidratoj estas malpli rapide digestataj. Tiel la nivelo de la sanga sukero pli malrapide plialtiĝas. Oni sentas saton dum pli longa tempo kaj la korpa produktivo ne tiel rapide malkreskas. La grandeco de la flokoj en tio apenaŭ faras diferencon.

Ideala porcio estas 40 ĝis 50 gramoj da avenaj flokoj kiuj liveras inter 150 kaj 180 kilokaloriojn. Estas rekomendinde konsumi avenon kune kun protein-enhava nutraĵo - ekzemple kun lakto, kazeo aŭ jogurto. Tio satigas pli longe. Kaj vitamino C en tiu kunteksto helpas pli bone profiti de la fero kiun aveno enhavas.

Aveno enhavas mukajn substancojn kiuj kvietigas jukantan haŭton. Kaj la juna avenplanto servas ankaŭ en kosmetikaĵoj.

Estas do tre rekomendinde regule manĝi avenon.