×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Matematikaj taskoj

Matematikaj taskoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Prenu paperfolion kaj skribilon. Aŭskultu la demandojn kaj notu vian respondon post ĉiu el la taskoj. Fine kontrolu, ĉu vi bone kalkulis, klakante la ligilojn kun la solvoj ĉe la fino de la teksto.

1. Sur telero kuŝas 12 pomoj. Patrino metis ankoraŭ 7. Kiom da pomoj kuŝas nun sur la telero? Sur la telero kuŝas nun (?) pomoj.

2. En ŝranko troviĝas 16 paroj da ŝuoj. Patro prenis sian paron. Kiom da paroj restis? Restis (?) paroj da ŝuoj.

3. Patro disdonas bombonojn. Li havas 4 gefilojn, kaj al ĉiu li volus doni po 5. Kiom da bombonoj li devus havi? Li devus havi (?) bombonojn.

4. En bankkonto estas 4000 dolaroj. La monposedanto prenis foje 1000 kaj sekve 1500 dolarojn. Kiom nun restis tie? Nun restis tie (?) dolaroj.

5. Kiom da radoj havas 6 aŭtomobiloj? Ses aŭtomobiloj havas kune (?) radojn.

6. Kiom da oreloj havas 15 antilopoj? 15 antilopoj havas (?) orelojn.

7. La homo ofte havas 32 dentojn. Se dum la vivo perdiĝis 8 el ili, kiom da dentoj (sen uzi protezojn) en la buŝo restis por la fino? En la buŝo de la homo por la fino restis jam nur (?) dentoj.

8. Tra la ĉambra fenestro rigardas 14 okuloj de iuj personoj. Kiom da personoj estas en la ĉambro? En la ĉambro estas (?) personoj.

9. Patro perlaboras 4500 forintojn monate. Kiom da mono li povus elspezi post du monatoj? Post du monatoj li povus elspezi sume (?) forintojn.

10. Tri genevoj heredis egale 90 mil pundojn post sia sola sed riĉa kaj malavara onklinjo. Kiom da pundoj ricevos ĉiu el la genepoj post sia malavara onklinjo? Ĉiu el ili ricevos egale (?) pundojn.

11. Iu homo ŝatis fiŝkapti. Ĉiun liberan de la laboro tagon li dediĉis al sia ŝatokupo.

Sed pro sia laboro li havis nur du liberajn tagojn semajne kaj krome tiuj du tagoj en ĉiu monato estis aliaj. Januare temis pri sabato kaj dimanĉo. En februaro estis ili vendredo kaj sabato. Marte venis la tempo por ĵaŭdo kaj vendredo. Dum aprilo li povis fiŝkapti nur merkrede kaj ĵaŭde. En majo estis la vico por mardo kaj merkredo. Junie sekvis liberaj lundo kaj mardo. En sekvaj ses monatoj la situacio pri liberaj tagoj ripetiĝis simile kiel en la unua duono de la jaro. Ekzemple en julio li denove havis la eblecon fiŝkapti sabate kaj dimanĉe, same kiel en januaro. Poste en aŭgusto sekvis vendredo kaj sabato simile kiel en februaro.

Septembre estis same kiel en marto, oktobro konvenis al aprilo, novembro similis al majo, kaj decembro – al junio. Jen la demando: kiom da tagoj dum la tuta jaro la homo dediĉis al sia ŝatokupo? Por prikalkuli la menciitajn tagojn nepre uzu la kalendaron de la 2017-a jaro kaj kuraĝu anonci viajn rezultojn post ĉi tiu teksto.

Solvo 1 solvo 2 solvo 3 solvo 4 solvo 5 solvo 6 solvo 7 solvo 8 solvo 9 solvo 10

Matematikaj taskoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Prenu paperfolion kaj skribilon. Aŭskultu la demandojn kaj notu vian respondon post ĉiu el la taskoj. Fine kontrolu, ĉu vi bone kalkulis, klakante la ligilojn kun la solvoj ĉe la fino de la teksto.

1\\\\. Sur telero kuŝas 12 pomoj. Patrino metis ankoraŭ 7. Kiom da pomoj kuŝas nun sur la telero? Sur la telero kuŝas nun (?) pomoj.

2\\\\. En ŝranko troviĝas 16 paroj da ŝuoj. Patro prenis sian paron. Kiom da paroj restis? Restis (?) paroj da ŝuoj.

3\\\\. Patro disdonas bombonojn. Li havas 4 gefilojn, kaj al ĉiu li volus doni po 5. Kiom da bombonoj li devus havi? Li devus havi (?) bombonojn.

4\\\\. En bankkonto estas 4000 dolaroj. La monposedanto prenis foje 1000 kaj sekve 1500 dolarojn. Kiom nun restis tie? Nun restis tie (?) dolaroj.

5\\\\. Kiom da radoj havas 6 aŭtomobiloj? Ses aŭtomobiloj havas kune (?) radojn.

6\\\\. Kiom da oreloj havas 15 antilopoj? 15 antilopoj havas (?) orelojn.

7\\\\. La homo ofte havas 32 dentojn. Se dum la vivo perdiĝis 8 el ili, kiom da dentoj (sen uzi protezojn) en la buŝo restis por la fino? En la buŝo de la homo por la fino restis jam nur (?) dentoj.

8\\\\. Tra la ĉambra fenestro rigardas 14 okuloj de iuj personoj. Kiom da personoj estas en la ĉambro? En la ĉambro estas (?) personoj.

9\\\\. Patro perlaboras 4500 forintojn monate. Kiom da mono li povus elspezi post du monatoj? Post du monatoj li povus elspezi sume (?) forintojn.

10\\\\. Tri genevoj heredis egale 90 mil pundojn post sia sola sed riĉa kaj malavara onklinjo. Kiom da pundoj ricevos ĉiu el la genepoj post sia malavara onklinjo? Ĉiu el ili ricevos egale (?) pundojn.

11\\\\. Iu homo ŝatis fiŝkapti. Ĉiun liberan de la laboro tagon li dediĉis al sia ŝatokupo.