×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Malfacile atingebla malstreĉiĝo

Malfacile atingebla malstreĉiĝo

Dum feriado la streso de la ĉiutago laŭeble rapide malaperu. Multaj homoj deziras tion, sed ne ĉiuj sukcesas atingi tion. Sed kial kelkaj homoj eĉ en la feriejo ne kapablas malstreĉiĝi? Kaj ĉu homoj kiuj estas trafitaj de tiu problemo povas mem solvi tiun dilemon?

Kuŝi en sunbrilo, legi libron kaj ĝui temperaturojn ĉirkaŭ 30 gradoj C: Tiu kombino estas por multaj homoj la esenco de feriado kaj regeneriĝo. Laŭ enketo pasintjare 41 procentoj de la germanoj pasigis ĉeplaĝan feriadon por vere bone rekreiĝi. Sed ne ĉiu sukcesas atingi tion.

Sondaĵo de la Akcidenta Asekuro montras ke multaj laborprenantoj kunportas la ŝarĝiĝon de sia laborokupo al la feriejo. Tiel 37 procentoj de la enketitoj indikis ke ili dum feriado daŭre troviĝis en stato de tensio kaj ke ili suferis pro maltrankvilo. 20 procentoj eĉ plendis ke ili sentas malpli da feria ĝojo, triono sentas dum feriado korpajn simptomojn, ekzemple afekciojn de dormado. Ŝajnas esti, almenaŭ por kelkaj homoj, malfacila misio vere trovi trankvilon dum feriado.

Malagrabla fenomeno estas malsaniĝo tuj antaŭ aŭ dum la liberaj tagoj - la tiel nomata poststresa simptomo - kiu esprimiĝas per laceco, senimpulseco aŭ facila incitiĝo. Do streso ankaŭ dum supozata ripoza paŭzo ne estas simple forskuebla.

Se la sufera premo estas alta, sub certaj cirkonstancoj helpas faka konsilado for malaperigi la streson. Gravas precipe malteni sin de la pensoj pri la laboro kaj klare komuniki ke oni dum tiu tempo ne estas telefone atingebla. Tio koncernas ankaŭ mallongajn pertelefonajn mesaĝojn aŭ retmesaĝojn. Do en plej bona kazo oni malŝaltu tiajn aparatojn aŭ lasu ilin hejme. Eĉ komplete seninterreta tempo estas rekomendinda.

Ĝuste la kompufono fariĝis por multaj homoj nerezignebla akompananto - tamen rentumas rezigni dum feriado pri la uzo de porteblaj aparatoj kun konekto al interreto. Tiel eblas eviti ĉagreniĝon pri nenecesaj retmesaĝoj. Do la rezignado pri ĉiaj ekranetoj povas helpi vere malstreĉiĝi jam post kelkaj tagoj.

Sed tio kompreneble ne sufiĉas. La ferianto devas ankaŭ entrepreni ion, ekzemple sportumi. Kaj je tiu okazo eblas pripensi ĉu oni vere volas preni al si tempon por certaj aferoj, anstataŭ rapide plenumi diversajn flankajn aferojn.

Kial entute ofte daŭras tiel longan tempon ĝis aperas entute sento de trankvilo? Kulpas pri tio la korpo. Unue la biologia ritmo devas reagordiĝi dum la feriado. Kaj krome necesas alkutimiĝi al la vivoritmo de la feriejo. Tio jam povas daŭri du ĝis tri tagojn.

Plej bone eblas forpeli streson per moviĝado, prefere jam antaŭ la feriado. Jam intensaj promenoj trifoje dum semajno pruveble malaperigas streson kaj liberigas la kapon.