×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2018, Malbona aero malhelpas moralecon

Malbona aero malhelpas moralecon

Kiu vivas en malbona aero, tiu emas konduti krime aŭ malmorale. Tion montras statistikaj analizoj kaj eksperimentoj. Kiel esploristoj supozas, la malpureco igas homojn timemaj, kaj tiu timo siavice ŝanĝas la konduton.

Malbona aero estas malsaniga. Damaĝaj substancoj kiel nitrogenoksidoj, ozono kaj mikropolvo ŝarĝas la spirorganojn, plialtigas la riskon por gravaj malsanoj kaj povas malplilongigi la vivon. Laŭ la Monda Sanorganizo 90 procentoj de ĉiuj homoj suferas sub malpuriĝo de la aero, pli ol ses milionoj ĉiujare mortas pro la sekvaj malsanoj. Kiel esploristoj de la Kolumbia universitato skribas, la malpura aero ne nur kaŭzas korpajn sed ankaŭ psikajn damaĝojn. Studaĵoj montras: Kelkaj homoj per ĝi fariĝas timemaj kaj depresiaj. Timemaj homoj aliflanke fojfoje kondutas agreseme ĝis maletike.

Tiuj limtransiroj verŝajne estas speco de valvo por la timo. Malbona aero laŭ hipotezo de la esploristoj finfine tiel povus konduki al malmorala konduto. Por konstati ĉu tiu tezo estas ĝusta, ili unue analize prijuĝis datumojn pri aermalpuriĝo kaj krimeco el 9360 usonaj urboj tra periodo de naŭ jaroj. Fakte la aero en urboj kun alta krimeco estis pli forte ŝarĝita per damaĝaj substancoj. La efiko ankaŭ restis post kiam la esploristoj estis forkalkulintaj aliajn eblajn influfaktorojn, ekzemple malriĉecon, senlaborecon kaj aliajn ekonomiajn faktorojn.

La sekvaj eksperimentoj servis por eltrovi eblan kaŭzan kuntekston malantaŭ la ŝanĝo de konduto. Ĉar oni apenaŭ povas meti homojn en realan malbonan aeron, la esploristoj laboris per mensa truko. Tiucele la 256 testpersonoj el Usono devis unue rigardi bildojn pri lokoj kun malpura aŭ kun pura aero. Ili devis imagi kiel estus vivi en la bildigitaj lokoj kaj spiri la aeron tie.

Sekve ili devis plenumi teston en kiu ili devis kompletigi mankantajn vortojn. Ĉiu trafa respondo alportis duonan dolaron. Se la komputila muso moviĝis super certa parto de la ekrano, la ĝusta respondo dum sekundero aperis - jen pro erara programado kiel la esploristoj jam antaŭe informis la testpersonojn. La testpersonoj laŭeble ne movu la muson tien kion ili kompreneble ne ĉiam faris. La estroj de la eksperimento nombris kaŝe kiel ofte testpersonoj trompetis. Tiuj kiuj antaŭe imagis vivon en malpura aero pli ofte trompetis ol la aliaj testpersonoj.

Ĉe la sekvaj du eksperimentoj oni montris al la testpersonoj denove fotojn, nome ĉiuj vidis la samajn lokojn en Pekino, aŭ ĉe klara pura aero aŭ ĉe aero malklarigita per fumnebulo. Post tio ili devis priskribi kiel estus vivi tie kaj pasigi tie tagon. Tiuj eseoj pli poste estis psikologie analizitaj de aliaj esploristoj.

Sekve oni denove "ludis". Ĉe unu eksperimento kun usonaj studentoj temis pri la ĵetita nombro de okuloj de kubo, ĉe aliaj eksperimentoj kun plenkreskuloj el Hindio temis pri diversaj intertraktaj strategioj. Denove tiuj kiuj estis skribintaj pri la vivo en malpura aero kondutis signife pli ofte maletike. Ili pli ofte mensogis pri la nombro de okuloj aŭ pli ofte troigis kaj ili vetis pri maljustaj intertraktaj strategioj. Kiel la analizo de la eseoj krome montris, tiuj partoprenantoj ankaŭ estis multe pli timemaj ol iliaj kolegoj kiuj mense moviĝis en pura aero.

Timo laŭ la esploristoj ne devas esti la sola ekspliko por la ŝanĝo de la konduto. Tiel ekzemple malpli bela medio instigas al nesociema konduto, tion almenaŭ asertas la teorio de "rompitaj fenestroj". Kaj ankaŭ povus ludi rolon ke en malklara aero nur eblas vidi malpli. Ne estas hazardo ke multaj krimoj okazas dumnokte aŭ dum krepusko kaj ne dum hela taglumo.


Malbona aero malhelpas moralecon

Kiu vivas en malbona aero, tiu emas konduti krime aŭ malmorale. He who lives in bad air tends to behave criminally or immorally. Tion montras statistikaj analizoj kaj eksperimentoj. This is shown by statistical analyzes and experiments. Kiel esploristoj supozas, la malpureco igas homojn timemaj, kaj tiu timo siavice ŝanĝas la konduton. As researchers believe, dirt makes people afraid, and that fear in turn changes their behavior.

Malbona aero estas malsaniga. Bad air is sickening. Damaĝaj substancoj kiel nitrogenoksidoj, ozono kaj mikropolvo ŝarĝas la spirorganojn, plialtigas la riskon por gravaj malsanoj kaj povas malplilongigi la vivon. Harmful substances such as nitrogen oxides, ozone and micro-dust load the respiratory organs, increase the risk for serious illnesses and can shorten life. Laŭ la Monda Sanorganizo 90 procentoj de ĉiuj homoj suferas sub malpuriĝo de la aero, pli ol ses milionoj ĉiujare mortas pro la sekvaj malsanoj. According to the World Health Organization, 90 percent of all people suffer from air pollution, more than six million die each year from the following diseases. Kiel esploristoj de la Kolumbia universitato skribas, la malpura aero ne nur kaŭzas korpajn sed ankaŭ psikajn damaĝojn. As researchers at Columbia University write, the dirty air not only causes bodily harm but also psychic damage. Studaĵoj montras: Kelkaj homoj per ĝi fariĝas timemaj kaj depresiaj. Studies show: Some people become scared and depressed by it. Timemaj homoj aliflanke fojfoje kondutas agreseme ĝis maletike. Afraid people on the other hand sometimes behave aggressively until unethically.

Tiuj limtransiroj verŝajne estas speco de valvo por la timo. Those borderline transitions are probably a kind of valve for fear. Malbona aero laŭ hipotezo de la esploristoj finfine tiel povus konduki al malmorala konduto. Bad air according to the researchers' hypothesis could ultimately lead to immoral behavior. Por konstati ĉu tiu tezo estas ĝusta, ili unue analize prijuĝis datumojn pri aermalpuriĝo kaj krimeco el 9360 usonaj urboj tra periodo de naŭ jaroj. To ascertain whether this thesis is correct, they first analyzed air pollution and crime data from 9360 US cities over a nine-year period. Fakte la aero en urboj kun alta krimeco estis pli forte ŝarĝita per damaĝaj substancoj. La efiko ankaŭ restis post kiam la esploristoj estis forkalkulintaj aliajn eblajn influfaktorojn, ekzemple malriĉecon, senlaborecon kaj aliajn ekonomiajn faktorojn. The impact also remained after the researchers had figured out other potential influencing factors, such as poverty, unemployment and other economic factors.

La sekvaj eksperimentoj servis por eltrovi eblan kaŭzan kuntekston malantaŭ la ŝanĝo de konduto. The following experiments served to discover a possible causal context behind the change in behavior. Ĉar oni apenaŭ povas meti homojn en realan malbonan aeron, la esploristoj laboris per mensa truko. Because one can hardly put people in real bad air, the researchers worked on a mental trick. Tiucele la 256 testpersonoj el Usono devis unue rigardi bildojn pri lokoj kun malpura aŭ kun pura aero. To that end, the 256 test people in the United States had to first look at pictures of places with dirty or clean air. Ili devis imagi kiel estus vivi en la bildigitaj lokoj kaj spiri la aeron tie. They had to imagine what it would be like to live in the pictured places and breathe the air there.

Sekve ili devis plenumi teston en kiu ili devis kompletigi mankantajn vortojn. Therefore they had to complete a test in which they had to complete missing words. Ĉiu trafa respondo alportis duonan dolaron. Each right answer brought half a dollar. Se la komputila muso moviĝis super certa parto de la ekrano, la ĝusta respondo dum sekundero aperis - jen pro erara programado kiel la esploristoj jam antaŭe informis la testpersonojn. If the computer mouse was moving over a certain part of the screen, the correct answer for a second appeared - this was due to erroneous programming as the researchers had previously informed the test personnel. La testpersonoj laŭeble ne movu la muson tien kion ili kompreneble ne ĉiam faris. The test people may not move the mouse in a way that they did not of course always do. La estroj de la eksperimento nombris kaŝe kiel ofte testpersonoj trompetis. The leaders of the experiment counted secretly how often test persons were blowing tricks. Tiuj kiuj antaŭe imagis vivon en malpura aero pli ofte trompetis ol la aliaj testpersonoj.

Ĉe la sekvaj du eksperimentoj oni montris al la testpersonoj denove fotojn, nome ĉiuj vidis la samajn lokojn en Pekino, aŭ ĉe klara pura aero aŭ ĉe aero malklarigita per fumnebulo. In the following two experiments, the test persons were again shown photographs, all of which saw the same places in Beijing, either in clear clean air or in air blurred by a smokescreen. Post tio ili devis priskribi kiel estus vivi tie kaj pasigi tie tagon. Then they had to describe what it would be like to live there and spend a day there. Tiuj eseoj pli poste estis psikologie analizitaj de aliaj esploristoj. These essays were later psychologically analyzed by other researchers.

Sekve oni denove "ludis". Therefore, it was "played" again. Ĉe unu eksperimento kun usonaj studentoj temis pri la ĵetita nombro de okuloj de kubo, ĉe aliaj eksperimentoj kun plenkreskuloj el Hindio temis pri diversaj intertraktaj strategioj. One experiment with American students focused on the number of eyes thrown on a cube, while other experiments with adults from India focused on various negotiation strategies. Denove tiuj kiuj estis skribintaj pri la vivo en malpura aero kondutis signife pli ofte maletike. Again, those who had written about life in the dirty air behaved significantly more often unethically. Ili pli ofte mensogis pri la nombro de okuloj aŭ pli ofte troigis kaj ili vetis pri maljustaj intertraktaj strategioj. They more often lied about the number of eyes or exaggerated more often and they bet on unfair negotiation strategies. Kiel la analizo de la eseoj krome montris, tiuj partoprenantoj ankaŭ estis multe pli timemaj ol iliaj kolegoj kiuj mense moviĝis en pura aero. As the analysis of the essays further showed, these participants were also far more timid than their colleagues who moved mentally in the open air.

Timo laŭ la esploristoj ne devas esti la sola ekspliko por la ŝanĝo de la konduto. Fear according to the researchers should not be the only explanation for the change in behavior. Tiel ekzemple malpli bela medio instigas al nesociema konduto, tion almenaŭ asertas la teorio de "rompitaj fenestroj". Thus, for example, a less beautiful environment encourages unsocial behavior, which is at least affirmed by the theory of "broken windows". Kaj ankaŭ povus ludi rolon ke en malklara aero nur eblas vidi malpli. And it could also play a role that in dim air it is only possible to see less. Ne estas hazardo ke multaj krimoj okazas dumnokte aŭ dum krepusko kaj ne dum hela taglumo. It is no accident that many crimes occur at night or during dusk and not during bright daylight.