×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Majo de 1968

Majo de 1968

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Pri tiu monato – fakte ne temas simple pri iu monato; “Majo de 1968” iĝis fiksa esprimo – ekzistas eĉ vikipedia artikolo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Majo_de_1968_(Francio)).

Mi citas:

Kiel Majo de 1968 estas nomata serio da eventoj komenciĝintaj per striko de studantoj en Francio. Ĝi jen fariĝis ĝenerala striko, kiu senmovigis partojn de la lando kaj kondukis ĝin al disfalo de la rego de de Gaulle. La plejmulto de la protestantoj havis maldekstrecajn kaŭzojn, ĉu komunismajn, ĉu anarkiismajn, kvankam la plejmulto de la grandaj nome maldekstrecaj partioj sin malproksimigis de la studantaro kaj eĉ helpis la policon kaj la estraron ĉesigi la ribelon. Multaj homoj rigardis la eventojn kiel oportunon por agiti la "malnovan socion" je multaj aspektoj, inter ili edukmetodoj, seksa kaj ama liberoj. Kvankam kelkaj el tiuj sindeklarantaj maldekstristoj, kiuj kontraŭis la movadon, nun nomas Majon de 1968 politika fiasko, ĝi estis grandsignifa revolucia momento en la 20-a jarcento.

La unuaj strikoj ekokazis en universitatoj kaj mezlernejoj en Parizo, de post kvereloj kun universitataj administrantoj kaj la polico. La klopodoj de la rego de de Gaulle ĉesigi tiujn strikojn per plua policagado nur plivarmigis la situacion, kio kaŭzis surstratajn batalojn kun la polico en la Latina Kvartalo, sekvita de ĝenerala striko de studantoj kaj multaj strikoj en la lando fare de dek milionoj da laboristoj, plimalpli du trionoj de la laboristaro de Francio.

Mi estis komencinta miajn universitatajn studojn en 1964 en Germanujo, kaj en 1965 kaj 66 mi jam perceptis malkvieton kaj eksciton en kelkaj partoj de la studentaro. En 1966 mi transloĝiĝis al Parizo kaj la sekvan jaron komencis studi tie. La situacio estis trankvila, sed la studentoj diskutis multe – pri ĉiuj faktoj menciitaj supre en la kvara alineo. Fine alvenis Majo de 1968.

La supre citita artikolo rakontas la paŝojn:

La ribelo komenciĝis la 3an de majo en la universitato de Nantero, per ĝenerala striko. Dum unu semajno, la studentoj barikadis la Latinan Kvartalon (studenta kvartalo de Parizo) kaj la tre forta polica reprimo, kiu sekvis, kondukis al subita pliakriĝo de la krizo: la studentoj okupadis la fakultaton de Sorbono. [...] la striko etendiĝis al la laboristaro. Ĝenerala manifestacio de la 13-a de majo.

Mi ĉeestis ĉion tion (inkluzive de la barikadoj en la Latina Kvartalo, de la surstrataj bataloj inter studentoj kaj polico, de la okupado de fakultatoj kaj teatroj – kie oni povis legi interalie “Estas malpermesite malpermesi” kaj “Estu realismaj: petu la neeblon”), sed kiel eksterlandano mi ne partoprenis. Cetere ankaŭ multaj francaj studentoj ne partoprenis. Sed fakte tio estis ege interesa historia momento.

La menciita artikolo rakontas ankaŭ la finon:

La protestoj atingis tian punkton, ke [Prezidento] de Gaulle kreis stabejon por deteni la perturbon, fermigis la Nacian Asembleon kaj estigis novan balotadon la 23-an de junio, por la parlamento. Je tiu punkto, la estraro estis proksima de disfalo (de Gaulle eĉ rifuĝiĝis dume en aerarmean stabejon en Germanio), sed la revolucia situacio dispistiĝis preskaŭ tiel rapide, kiel ĝi estiĝis. Laboristoj reeklaboris post serio da elreviĝoj kaŭzitaj de la Confédération générale du travail, la maldekstreca federacia unio de laboristoj, kaj la Parti Communiste Français (Franca Komunista Partio). Kiam la balotado finfine okazis en junio, la partio de de Gaulle estis eĉ pli forta ol antaŭe.

Kiel estis dirite supre, Majo de 1968 “estis grandsignifa revolucia momento en la 20-a jarcento”. Por mi kaj ĉiuj ĉeestintoj ĝi estas neforgesebla.

Evidente ekzistas multaj libroj pri ĝi, en kiuj estas ne nur donataj la detaloj sed ankaŭ analizataj la kaŭzoj kaj la konsekvencoj.