×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Lumo en la mondo

Lumo en la mondo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En ĉi tiu jaro 2018 oni celebras jubileon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj. La jubileo ne estas rondcifera (70 jaroj) kaj la ĝusta monato estas decembro. Sed mi emas anticipi la atentigon, ĉar la mondo urĝe bezonas pensi pri tio. Krome, nenio malhelpas, ke oni revenu al tiu grava temo en la sekvontaj monatoj.

La ideo ne estas nova. Kvincent jarojn antaŭ Kristo la persa reĝo Ciro la II-a produktigis cilindron, sur kiu estis gravurita dokumento defendanta la rajton pri religia libereco kaj abolon de sklaveco. Ĝi rezultis de antikva tradicio pri humanismo en Mezopotamio. En Romio, tiaj ideoj evoluis kaj kristanismo dum jarcentoj emis sekvi tiun vojon. Oni starigis la koncepton pri “naturaj rajtoj”, laŭ kiuj la homo staras en la centro de justa socia kaj jura ordo. Sekvis tuta aro da tiudirektaj klopodoj tra la historio, ĝis oni alvenis al la Deklaracio de U.N. en decembro 1948. La kanadano John Peters Humphrey kunordigis la redaktadon, ricevinte la kunlaboron de multaj homoj. Tiun iniciaton motivis la sovaĝaj okazaĵoj dum la Dua Mondmilito. En 1945, en la Konferenco de Yalta, potencaj nacioj starigis la bezonon pri novaj ideologiaj fundamentoj por ia mondo de paco, justeco, demokratio. Eleanor Roosevelt plenumis gravan rolon en tiu proceso. La deklaracio estas vaste citata. Oni tradukis ĝin en pli ol 400 lingvojn. Ĝi enhavas enkondukon kaj tridek artikolojn. La unuaj tri artikoloj tekstas jene: “Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.“

“...tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.”

“Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.“ Pesimistoj kontestas, ke militoj kaj kruelaĵoj plu okazadas post tiu grava dokumento. Ĝi do ŝajnas al ili hipokritaĵo de potenculoj. Esperantistoj ĝenerale ne emas partopreni tiun vidpunkton. Ni ne forlasas la esperon kaj la bataladon por paco kaj justeco, kiu dekomence indikis la vojon al nia movado. La fakto, ke la homaro ankoraŭ ne sukcesas plenumi la indikojn de tiu dokumento ne signifas, ke ĝi ne pravas. Male, ni klopodas daŭre diskonigi ĝin kaj pledi por ĝiaj principoj. Ni opinias dezirinde, ke en ĉiuj lernejoj en la mondo infanoj legu, lernu kaj pensu pri ĝi. Pli ol iam antaŭe, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas aktuala kaj nepre necesa en nia tumulta mondo. Oni ne flankenlasu ĝian lumon.