×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Lou Andreas-Salomé kaj la filmo "LOU"

Lou Andreas-Salomé kaj la filmo "LOU"

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Hodiaŭ mi parolos iomete pri la filmo “Lou”. Sed antaŭe mi devas daŭrigi la resumeton de la biografio de Lou Andreas-Salomé.

Loĝante kun la filozofo Paul Rées en Berlino inter 1882 kaj 1885, ŝi partoprenis en la renkontiĝoj de liaj amikoj, ĉefe sciencistoj kaj filozofoj. Ŝi estis la ununura virino en tiu rondo. En 1885 ŝi publikigis sian unuan libron (sub la pseŭdonimo Henri Lou), t.e. la romanon “En la batalo pri Dio” (Im Kampf um Gott), kiu ricevis bonan kritikon. Tiel ŝi iĝis konata en la Berlina socio.

Baldaŭ ŝi ekkonis la orientaliston Friedrich Carl Andreas, kiu faris edziĝproponon. Post kelka tempo (i.a. post lia provo de sinmortigo) ŝi akceptis, postulante ke ili ne havu seksajn rilatojn. Strange li akceptis tion, kaj ili geedziĝis en 1887. (Nun mi scias, kial ŝi havis “viran” nomon: fakte “Andreas” ne estis vira antaŭnomo, sed lia familia nomo.)

Ŝia edzo akceptis ankaŭ, ke ŝi havis plurajn amantojn kaj ke ŝi faris vojaĝojn sole (aŭ kun amantoj). Siaflanke ŝi akceptis, ke li havis seksajn rilatojn kun ilia servistino, kaj ŝi eĉ prizorgis la tiel naskitan infanon, post kiam la patrino estis mortinta. Ŝi ankaŭ prizorgis la domajn aferojn (antaŭ kaj post kiam ili transloĝiĝis al Göttingen [Gotingeno] en 1903).

Ankoraŭ en Berlino ŝi partoprenis ekde 1890 en alia rondo de intelektuloj, precipe de poetoj kaj aliaj literaraj verkistoj. En 1892 aperis ŝia libro “La inaj figuroj de Henrik Ibsen”, kiu ankaŭ ricevis tre bonan kritikon.

En 1897 ŝi vizitis amikinon en Muniko, kie vivis la nur 21-jaraĝa poeto Rainer Maria Rilke. Li enamiĝis al ŝi (15 jarojn pli aĝa) kaj penis konkeri ŝian koron. Post kelka tempo li sukcesis, kaj ili loĝis kune dum la someraj monatoj en kamparana domo. Ankaŭ ŝi estis enamiĝinta. Kiam ŝi reiris al Berlino, li akompanis ŝin. Li ekloĝis proksime al ŝia hejmo, kie li pasigis plejmultan tempon kun ŝi en la kuirejo (kie ŝi kutime vivis kaj laboris), dum ŝia edzo laboris en la loĝoĉambro. Ŝi havis grandan influon sur la poeton, konigante al li la filozofion de Nietzsche kaj gravajn rusajn aŭtorojn (ekzemple Tolstoj). Li eĉ lernis la rusan por legi iliajn verkojn en la originala lingvo. En 1899 kaj en 1900 ili faris kune du longajn vojaĝojn al Rusio. Kiam ŝi perceptis, ke li ekhavis psikajn problemojn, ŝi decidis disiĝi de li. Tamen la du restis geamikoj ĝis lia morto en 1926.

Alia ŝia amanto, 15 jarojn pli juna psikiatro, iris kun ŝi en 1911 al kongreso pri psikanalizo en la germana urbo Weimar, kie ŝi renkontis Sigmund Freud kaj komencis interesiĝi pri psikanalizo. La saman jaron ŝi publikigis la libron Die Erotik (La eroto), kiu temas pri virina sekseco. En Vieno ŝi ĉeestis prelegojn de Freud kaj partoprenis en diskutoj en rondo de psikanalizistoj. Freud tre estimis ŝin kaj konsilis al ŝi iĝi psikanalizistino – kion ŝi fakte faris. Ŝi estis unu el la unuaj psikanalizistinoj. Cetere ŝi iĝis amikino de la filino de Freud, Anna Freud. Ŝi publikigis kelkajn librojn en tiu kampo, krom romanoj kaj alitipaj verkoj (i.a. biografio pri Rilke kaj “Nietzsche en siaj verkoj“).

Ŝi daŭre loĝis kun sia edzo en Gotingeno. Kiam, en 1930, ŝi bezonis pasigi kelkajn semajnojn en hospitalo, li – maljuna kaj malsana – vizitis ŝin ĉiutage. La saman jaron li mortis, post 40-jara geedzeco. Ŝi mem suferis dum kelkaj jaroj je kancero kaj mortis en 1937.

Nun pri la filmo.

Oni povas spekti filmojn ĝenerale laŭ tri manieroj: sen scii nenion – aŭ preskaŭ nenion – pri la enhavo; leginte pri la enhavo; leginte kritikojn pri la filmo.

En la okazo de biografiaj filmoj eblas ankaŭ, ke oni antaŭe legis la tutan biografion.

Ĉio tio influas la impreson, kiun la filmo faras sur la spektanton.

Kelkfoje mi spektas filmojn sen scii ion ajn pri la enhavo; kelkfoje mi legas nur etan resumon; malofte mi legas kritikojn, i.a. pro tio, ke mi estis konstatinta, ke ofte mi ne konsentas kun la opinioj de la kritikistoj.

En ĉi-tiu okazo – ĉar mi volis skribi artikolon por la Esperanta Retradio kaj la filmo ankoraŭ ne estis lanĉita – mi legis kelkajn kritikojn en brazilaj retpaĝoj.

Unu el ili estas sufiĉe negativa. Laŭ la kritikisto la filmo havas du partojn, en kiuj du aktorinoj rolas Lou Andreas-Salomé, la junan kaj la maljunan. La unua parto temas pri la virino al kiu profunde enamiĝas pluraj homoj. Tiu parto estas supraĵa kaj ne kontentige prezentas la inteligentan filozofinon, kio veras ankaŭ rilate al la aktorado de la aktorino.

La dua parto – kaj la aktorado de la dua aktorino - estas pli bona, pli serioza.

Alia kritikisto parolas multe pli detale pri la filmo, dirante ke ĝi konsistas el pluraj partoj kaj ke la kvar aktorinoj kiuj ludas la rolon de Lou Andreas-Salomé estas bonegaj. Por li tio estas eĉ la plej granda atuto de la filmo (krom la propra ideo fari filmon pri ŝia vivo). Sed li kritikas iomete la moralismon de la filmo kaj ĉefe ĝian konvencian formon.

Mi mem faras la jenajn komentojn: Por bone – aŭ persone – taksi la filmon, sendube estus pli bone, se mi estus leginta antaŭe nek la kritikojn nek resumon de la biografio. Evidente verŝajnis, ke filmo kiu montras la vivon de tiel interesa homo kiel Lou Andreas-Salomé – kiu konis plurajn gravajn virojn – plaĉos al mi. Miaopinie biografiaj filmoj – kiujn mi tre ŝatas – devas esti realismaj, kaj pro tio eĉ bonas, se ili estas konvenciaj. La filmo havas konvencian formon kaj sufiĉe bone montras la vivon de Lou Andreas-Salomé. Male al la unua kritikisto mi opinias la aktoradon de la ĉefa aktorino (kiu ludas la rolon de Lou, kiam ŝi havis ĉirkaŭ 20 jarojn ĝis la aĝo de iomete pli ol 50 jaroj) tre bona. La kritikisto ankaŭ asertis, ke ŝi aktoris tro gaje, tro infanece, sed laŭ ŝia biografio ŝi kondutis tiel, malgraŭ la fakto, ke ŝi estis tre inteligenta intelektulino. Do oni vere ne povas fidi filmkritikistojn. La dua kritikisto opiniis la filmon moralisma. Ŝajne li ne komprenis, ke la tiama socio estis moralisma; oni ne povas diri, ke la filmo estas moralisma. (Eble la kritikisto taksas la filmon moralisma pro tio, ke ĝi preskaŭ ne montras scenojn de seksumado.) Fine du kritikoj miaj: a) La filmo montras tro longdaŭre la maljunan virinon dum ŝiaj konversacioj kun sia posta biografo. Tiu tempo povintus esti profitata por montri pliajn okazaĵojn de ŝia vivo. (Ekzemple: oni scias, ke ŝi havis plurajn amantojn, sed krom Rilke nur unu aperas en la filmo.) b) Estas normale en biografiaj filmoj miksi postajn kaj antaŭajn fazojn de la vivo. Tamen miaopinie unu fojon tio estis nenecesa: kiam en du mallongaj scenoj estas montrataj renkontoj kun Rilke, kiuj fakte okazis multe pli malfrue.

Estu kiel ajn, mi rekomendas la filmon al tiuj kiuj ŝatas ekkoni la vivon de tre konataj homoj, aparte intelektuloj.