×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Lingvo ne falis de la ĉielo

Lingvo ne falis de la ĉielo

Kiam ni lernas paroli, ni uzas kapablojn de la cerbo kiuj ne disvolviĝis por la parolado, sed kiuj jam aperis en pli fruaj fazoj de la homa evolucio.

"Antaŭ proksimume 100.000 jaroj" ankoraŭ ne stariĝis la demando pri la ekesto de lingvo, "ĉar ne ekzistis lingvo". Lingvo aperis nur pli poste, per unusola homo kiu reorganizis sian cerbon: "Nomu lin Prometeo!" Tiel formulis la lingvisto Noam Chomsky ankoraŭ en la jaro 2010 kion li ekde la mezo de la 1950-aj jaroj estis asertinta: Laŭ Chomsky nur ni homoj havas lingvon, kaj nome ni ĉiuj havas la saman lingvon, kun denaska "universala gramatiko".

Tio dum la kuro de la jardekoj estis fariĝinta dogmo, sed eĉ Chomsky devis moligi tiun dogmon, ne nur pro tio, ĉar estas malfacile reimageble kiel kaj kiucele unuopa homo - Prometeo - estus eltrovinta tiun manieron de komunikado. Kolektiĝis simple tro da pruvoj ke ankaŭ lingvo ne venis el la nenio, sed estas parto de la evolucio. Tio validas por la teknika flanko, nome la anatomia parolaparato - jam makakoj posedas ĝin kiel ni homoj - kaj tio validas ankaŭ por la softvara bazo: El la genoj kiuj kunefikas ĉe la parolado oni ja ĝis nun identigis nur unu, nome Foxp2, ĝi aktivas en nia cerbo ĉe la gramatiko kaj en la buŝo ĉe la agordado de la artikado.

Sed ankaŭ Foxp2 ne estas inventaĵo de la homo, birdoj kantas per ĝi, musoj pepas per ĝi - ambaŭ portas ete aliajn genvariantojn - kaj neandertaluloj havis precize la saman varianton kiel ni. Sed lingvo devas ne nur ekzisti, oni devas ellerni ĝin, kiel infano. Ankaŭ la ilo por tio jam disponeblis en la evolucio, pruvoj por tio jam delonge estis kolektitaj. Laŭ metaanalizo de 16 studaĵoj pri la evoluo de lingvo la akiro de la vortaro ĉe infanoj dependas de la "deklara memoro", sed tiu memoro helpas ne nur ĉe vortoj, sed ankaŭ ĉe tio ke ni ankoraŭ scias kion ni manĝis hieraŭ vespere.

Sed nur solaj vortoj ne faras lingvon, ili devas kombiniĝi al sencohavaj frazoj helpe de gramatiko. Por tio necesas alia memoro: "la proceda memoro". Per ĝi ni alikaze lernas ekzemple kiel oni ludas muzikinstrumenton aŭ kiel oni kondukas aŭtomobilon. Kaj per ĝi lernas ankaŭ jam ratoj kiel ili povas trairi labirinton. Do ambaŭ memoroj ne formiĝis por la parolado, ili nur estis elektitaj tiucele: Tiuj du cerbaj sistemoj, nome tiu de la deklara kaj tiu de la proceda memoro, ekzistas en bestoj kaj homoj, ili estas evolucie malnovaj. Ili do aperis jam longan tempon antaŭ la homoj.

Lingvo ne falis de la ĉielo

Kiam ni lernas paroli, ni uzas kapablojn de la cerbo kiuj ne disvolviĝis por la parolado, sed kiuj jam aperis en pli fruaj fazoj de la homa evolucio.

"Antaŭ proksimume 100.000 jaroj" ankoraŭ ne stariĝis la demando pri la ekesto de lingvo, "ĉar ne ekzistis lingvo". Lingvo aperis nur pli poste, per unusola homo kiu reorganizis sian cerbon: "Nomu lin Prometeo!" Tiel formulis la lingvisto Noam Chomsky ankoraŭ en la jaro 2010 kion li ekde la mezo de la 1950-aj jaroj estis asertinta: Laŭ Chomsky nur ni homoj havas lingvon, kaj nome ni ĉiuj havas la saman lingvon, kun denaska "universala gramatiko".

Tio dum la kuro de la jardekoj estis fariĝinta dogmo, sed eĉ Chomsky devis moligi tiun dogmon, ne nur pro tio, ĉar estas malfacile reimageble kiel kaj kiucele unuopa homo - Prometeo - estus eltrovinta tiun manieron de komunikado. Kolektiĝis simple tro da pruvoj ke ankaŭ lingvo ne venis el la nenio, sed estas parto de la evolucio. Tio validas por la teknika flanko, nome la anatomia parolaparato - jam makakoj posedas ĝin kiel ni homoj - kaj tio validas ankaŭ por la softvara bazo: El la genoj kiuj kunefikas ĉe la parolado oni ja ĝis nun identigis nur unu, nome Foxp2, ĝi aktivas en nia cerbo ĉe la gramatiko kaj en la buŝo ĉe la agordado de la artikado. This applies to the technical side, namely the anatomical speech apparatus - macaques already own it like we humans - and this also applies to the software base: Of the genes that interact with speech, only one has been identified so far, namely Foxp2, it is active. in our brain at the grammar and in the mouth at the tuning of the articulation.