×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Ligno kaj kraboj kiel surogato por plastaĵo

Ligno kaj kraboj kiel surogato por plastaĵo

Videblas solvo por la mondskala problemo pri plastaj rubaĵoj: Arbaj fibroj kaj krabaj krustoj - el tiuj materialoj povus estonte konsisti la pakaĵo de nutraĵoj. La kunmuntita materialo el la naturo estas kontraŭe al plastaĵoj kompoŝtebla.

Oni produktas la foliaĵon per ŝprucpistolo. Tavolon post tavolo alterne estas surmetataj nanokonsisteroj de krabaj krustoj kaj de arbaj fibroj. La sekigita fina produkto estas travidebla kompoŝtebla foliaĵo kiu ne nur aspektas kiel plastaĵo, sed kiu estas ankaŭ tiel utiligebla.

Same kiel plastaĵo la novtipa materialo detenas oksigenon de putremaj fruktoj kaj legomoj. Kompare al komerce havebla PET la foliaĵo el kraboj kaj arboj estas koncerne tiun punkton eĉ pli efika. "Nia materialo tralasas 67 procentojn malpli da oksigeno ol kelkaj formoj de PET. Tio signifas ke teorie ĝi povus konservi freŝecon de manĝaĵoj pli longe", klarigas sciencisto de la Georgia Instituto pri Teknologio en Usono. Tiamaniere la foliaĵo povus helpi redukti krom plasta rubaĵo ankaŭ forĵetaĵojn de nutraĵoj.

Tion ebligas la kristaleca konstruo de la novtipa materialo. El ĥemia vido la foliaĵo konsistas el celulozo el arbaj fibroj kaj el kitino kiu estas ĉerpata el krabaj krustoj. Dum celulozo jam estas konata kiel biopolimero en la alternativa "produktado de plastaĵoj", kitino estas sufiĉe nova. Temas same kiel ĉe celulozo pri strukturdona polisaĥarido.

La solideco de la supraĵo rezultas precipe el la maniero kiel kitino kaj celulozo estas surmetataj. "Ni ekkonas ke la kitinaj nano-fibroj posedas pozitivan ŝargon kaj la celulozaj nanokristaloj negativan. Tiel ili estas tre bone alterne surmeteblaj kaj kreas bone kunligitan tranĉan areon", diras la sciencistoj. Ju pli ofte oni ripetas tiun procedon, des pli dika fariĝas la materialo. "Estus tiel ankaŭ eble produkti botelojn por keĉupo aŭ telerarojn por unufoja uzo", diras la usona esploristo.

La esploristoj troviĝas koncerne la materialon ankoraŭ en stadio de disvolvo, sed ili estas optimismaj ke la kompoŝtebla pakaĵo povos baldaŭ aperi en la merkato. Ĉar ne mankas baza materialo: "Pro la kvanto da celulozo kiu jam nun estas produktata kaj pro la granda kvanto da kitinenhavaj forĵetaĵoj en la fiŝkapta industrio disponeblas pli ol sufiĉe da materialo por produkti la novajn foliaĵojn", aldonas la esploristo.

Por la seria produktado de la pakaĵmaterialo kaj por ke ĝi laŭpreze povu konkuri kun plastaj foliaĵoj, la produktadaj procezoj devas ankoraŭ esti disvolvataj. Precipe necesas ankoraŭ trovi vojon por industrie produkti kitinon. Kaj necesas ankaŭ plibonigi la tralason de akva vaporo por pli bone teni ekzemple kuketojn sufiĉe sekaj. Sed ankaŭ por tio videblas solvo.

Do espereble baldaŭ ni povos redukti la kvanton da plastaĵoj por la konservado de nutraĵoj.

Ligno kaj kraboj kiel surogato por plastaĵo Wood and crabs as a surrogate for plastic