×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, La problemo de la solvitaj problemoj

La problemo de la solvitaj problemoj

Se la aferoj turniĝas al pli bono, tiam homoj ŝanĝas siajn mezurilojn kaj plendas eĉ pli. Tiel eblas kompreni ankaŭ la senton, ke ĵus ĉio rapide tendencas malsupren.

Jen ekzempla sceno: Dum la pasinta nokto, la fenestro staris en oblikva pozicio, kaj la endormiĝado denove daŭris iom da tempo. Ekstere blovis la vento, ja milde, sed ĝuste tiel, ke ĝi portis la sonaron de la aŭtoŝoseo el distanco de du kilometroj ĝis la lito. Estis ja nur leĝera muĝado, ne pli - kaj malgraŭ tio ĝi streĉis la nervojn, damne. Aliflanke tuj post la translokiĝo al la antaŭurbo, tio estis ankoraŭ tute alia situacio, tiam tio sentiĝis eĉ ĉe plene malfermita fenestro kaj ĉe muĝanta aŭtoŝoseo kvazaŭ absoluta kormalvastiga silento rampus ĝis la lasta fendetaĵo de la ĉambro.

La kontrasto al la nokta brukuliso en la dormoĉambro en la interna urbo estis pli ol klarega. Tie regule la membroj de kunloĝa komunumo de junuloj kriegis dum vetludado sur ludmaŝino, la najbarino ŝatis laŭte telefoni ĉe malfermita fenestro, sur la strato bruis grupoj de festantoj, aŭ la vetura bruo de la tramo penetris ĝis la lito. La bruo estis normala kaj ne valoris ĉagreniĝi pro ĝi - tamen post nur malmultaj semajnoj en la silenta antaŭurbo jam milda fona muĝado de fora ŝoseo frotvundigis la nervojn.

Kaj tiel estas ankaŭ pri la stato de la mondo: Simpla observado de ĉiutagaĵoj kiel tiu el la dormoĉambro, povas helpi analizi la kreskantan senton laŭ kiu la bonstato rapide malsupreniras kaj ke la situacioj dramece malboniĝas. Ĉie aperas rasistoj, seksistoj, ĉie rifuĝintoj, bonfaremuloj, ĉie detruado de la medio, malpuriĝo, ĉie malriĉeco, ĝismorta malsanado, troŝarĝiĝo, streso, elbruliĝo. Sed la apokalipsa konstato de la situacio trompas. En multaj kampoj ni atingis tiom da progresoj ke zorgoj, ĉagreno kaj furiozo ekflamas jam pro problemetoj kiuj antaŭe situis kvazaŭ sub la sojlo de percepto. Malbonŝance la nivelo de indigniĝo ne ŝanĝiĝas, la ŝaŭmo antaŭ la buŝo restas la sama.

Tiu eco de la percepto vekas la impreson ke la homaro ne kapablas solvi problemojn kaj ĉio evoluas direkte al malbono. Du psikologoj de la Harvarda universitato ĵus publikigis en faka ĵurnalo studaĵon kiu imprese montras la forton de tiu eraro de percepto.

La eksperimentoj montras: Se solviĝas problemo, la homoj kvazaŭ reflekte plivastigas ties difinon: "Se problemo maloftiĝas, ni aŭtomate konsideras pli da cirkonstancoj kiel problemecaj", diras psikologo kiu estas kunaŭtoro de la studaĵo. La rezultoj supozigas ke ni pli kaj pli kritikeme rigardas al la stato de la mondo ju pli tiu stato evoluas al pozitivo. "Ŝajnas esti tiel ke la progreso mem kaŝiĝas".

La psikologoj testis la fenomenon per sufiĉe abstraktaj kaj ankaŭ per malpli abstraktaj eksperimentoj. En unu el tiuj malpli abstraktaj eksperimentoj la partoprenantoj devis identigi minacantajn vizaĝojn el inter neŭtralaj kaj afablaj vizaĝoj. Ju pli malofte aperis furiozaj vizaĝaĉoj, des pli ofte multaj partoprenantoj subite sentis neŭtralajn mienojn kiel timigaj. La sama principo evidentiĝis kiam la testpersonoj devis decidi en simulita komisiono, ĉu petoj por studoj estas etike akcepteblaj aŭ ne. "Ekde kiam ni estis reduktintaj la nombron de etike dubindaj petoj, la partoprenantoj prijuĝis eĉ neobĵetindajn petojn kiel neetikaj."

Ĉio tio supozigas ke multaj sociaj problemoj ne estas solveblaj. Ne, ĉar ili ne malaperas, sed ĉar ŝoviĝas la koordinatoj, laŭ kiuj problemoj estas prijuĝataj. Filozofo priskribis tiun fenomenon kiel "leĝon de la pliiĝanta penetrado de la negativaj restoj". Jen trafa difino por la cirkonstanco ke malgrandaj grataĵoj plej multe streĉas la nervojn, se ili fuŝas alikaze spegulglate poluritan supraĵon.