La plej malgaja Kristnasko
Tiun ĉi rakonton verkis kaj produktis Jaroslava Malá el Ĉeĥio
Dum mia junaĝo, post la abiturienta ekzameno, mi ne estis akceptita en la altlernejo. Mi revenis el sezona laboro, sed mi ne trovis konvenan daŭran laboron. Unu monaton mi kudris t-ĉemizojn en granda teksaĵfabriko, poste mi respondis al la anonco en magazeno kaj estis dungita kiel edukanto en la domo de infanoj separitaj de gepatroj pro multespecaj kialoj.
Mi zorgis pri dek (ĉiutage) ĝis dudek (semajnfine) infanoj. Ili – post la piedreveno el la lernejo de proksima vilaĝeto – devis pasigi ekstere ankoraŭ 2 horojn, skribi hejmajn taskojn, lerni kaj legi. Vespere ili spektis televidon, ne longdaŭre. Ni kantis, promenis ĉiutage kaj mi provis plenumi la taskon de respondeca persono por eduki la zorgendajn infanojn.
Ĉiam, kiam iliaj gepatroj vizitis „miajn idojn“, mi serĉis la kialon de tiu-ĉi situacio. Fakte plejparte temis pri infanoj kun gepatroj-drinkuloj, aŭ gepatroj, kiuj ne povis okupiĝi pri siaj infanoj pro malsano, enkarceriĝo ktp.
Venis la tempo de Kristnasko. Ĉiuj atendis la decidon hejmenreveni, pasigi tiun tempon kun gepatroj. Mia surprizo estis granda, ververe multaj idoj restis en la infandomo.
Antaŭe ni ĉiuj rakontis pri niaj revoj, kion ni volus vidi sub la Kristnaska arbo. Do mi kaŝe aĉetis malgrandajn donacetojn por ĉiuj infanoj. Mi intence restis en la infandomo dum festoj. Mi sentis min sufiĉe matura por plenigi la rolon de edukanto kaj sufiĉe memstara por elteni tiun tempon sen mia propra multmembra familio.
Ni komune vespermanĝis, atendis la tempon de alveno de Jesuĉjo, kiu alportas donacetojn al ĉeĥaj infanoj. Kiam la Jesuĉjo venis, ni ĉiuj malpakis donacetojn, sed la infanoj ne ĝuis tiun momenton. Poste - por mi komence nekompreneble - ĉiuj infanoj ploris. Jes, ploris, singultis, ĉar ili ne estis hejme ĉe gepatroj. Ne gravas, kiajn gepatrojn ili havis, ĉiuj volis esti hejme! Ankaŭ orfo Tonĉjo ploris, havanta neniun. Kiam mi vidis, ke infanoj ne ĝuis donacetojn, ankaŭ mi angoris, ploris kaj kondutis kiel la infanoj, kaj bedaŭris la malŝparitan tempon. Ni ĉiuj pasigis la plej malgajan tagon de la jaro.
Ne helpis montri multajn riĉajn donacetojn, ĉiu infano (kaj ne nur infano) bezonas sian propran familion, la plej proksimajn homojn, karajn al niaj animoj.
Do mi findecidis kaj ili rapide enlitiĝis kaj - por forgesi nian malgajan staton - mi legis plurajn fabelojn. Estis tempo por dormi. Mi kaŝe karesis ĉiujn kapojn en litoj kaj senbrue foriris. Estis tempo por mediti….