×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, La Nacia Palaco de Queluz (Portugalujo)

La Nacia Palaco de Queluz (Portugalujo)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

La 103-a Universala Kongreso okazos ĉi-jare en Lisbono. Kiel en ĉiuj UK-oj la LKK (Loka Kongresa Komitato) proponas antaŭ-, dum- kaj postkongresajn ekskursojn.

La propra Lisbono estas ege vizitinda, sed ankaŭ valoras la penon viziti la aliajn proponitajn lokojn: la malnovajn urbojn Porto kaj Koimbro, la malgrandajn urbojn Sintra, Óbidos, Nazaré, Batalha kaj Fátima - relative proksimaj al Lisbono – kaj aliajn.

Oni ankaŭ proponas viziti la Nacian Palacon de Mafra. Pri ĝi aperis ĉi-tie la 22-an de novembro de 2016 artikolo, en kiu mi menciis la palacon de Queluz.

Pri tiu palaco mi hodiaŭ aperigas en la Esperanta Retradio modifitan version de mia artikolo antaŭe publikigita en la revuo Brazila Esperantisto.

La palaco situas en la urbeto Queluz, kiu apartenas al la municipo Sintra kaj distancas je ĉirkaŭ 15 kilometroj de Lisbono. Oni povas veturi tien per trajno, kiun oni prenas en la centro de la ĉefurbo (en la stacio Rossio). De la stacidomo de Queluz oni piediras ĝis la palaco dum 20 minutoj aŭ prenas aŭtobuson (aŭ evidente taksion).

Kiam oni alproksimiĝas, oni vidas trans granda placo belan konstruaĵon tute rozkoloran. Meze de la malplena placo staras alta statuo de la Reĝino Maria la 1-a de Portugalujo. Verdire la roza koloro estas nur je la placa flanko de la konstruaĵo (kiu estas la palaco). Je la alia flanko la muroj estas parte bluaj, parte blankaj, kaj flavaj en kelkaj lokoj. Originale ĉiuj muroj estis bluaj, sed poste ili estis farbitaj per roza koloro, kaj en 2013 oni komencis redoni la originalan koloron.

La konstruado de la palaco (fakte transformado de antaŭa konstruaĵo en palacon) komenciĝis en 1747, pro ordono de la tiama portugala princo Petro de Bragança. Siaflanke lia frato, Reĝo Jozefo la 1-a (kiu regis ekde 1750), ordonis, ke li restu en Queluz, malproksime de la lisbona korto. Princo Petro iĝis Reĝo Petro la 3-a en 1777 kaj regis kune kun sia edzino, Reĝino Maria la 1-a. Kiam ties mensa sano malpliboniĝis post la morto de ŝia edzo en 1786, ŝi estis devigita loĝi en Queluz. Kaj kiam okazis incendio en la reĝa palaco de Ajuda en Lisbono en 1794, la palaco de Queluz iĝis oficiala loĝejo de la regento Johano (posta Reĝo Johano la 6-a) kaj de lia familio. Ili vivis tie ĝis sia fuĝo al Brazilo en 1807 (kiam la francoj invadis Portugalujon). Alia rilato kun Brazilo estas la fakto, ke la brazila imperiestro Petro la 1-a naskiĝis (en 1798) kaj mortis (en 1834) en la palaco de Queluz.

Ekde 1826 ĝi ne estis plu uzata de la reĝa familio. En 1908 ĝi iĝis ŝtata proprietaĵo, kaj ekde 1910 ĝi estas “Nacia Monumento”. Post granda incendio ĝi estis tute renovigata ekde 1934. Ĝi povas esti vizitata, sed unu alo, la “Pavilono D. Maria”, estas rezervita ekde 1957 al eksterlandaj ŝtatestroj, kiam ili faras oficialan viziton al Portugalujo.

Kiel okazis kun grandaj konstruaĵoj pasintece, la palaco ne estis konstruita kiel tutaĵo en unu jaro, sed iom post iom. Pro tio ĝi havas diversajn arkitekturajn stilojn: barokan, rokokan kaj novklasikisman. Kelkfoje ĝi estas nomata “portugala Versajlo” (kvankam multe pli malgranda).

La plej belaj partoj estas sendube la impona Salono de la Trono, la Salono de la Ambasadoroj, la Salono de Muziko, la Kapelo kaj la Koridoro de Azuleĵoj. Ne eblas priskribi la belecon – ĉion tion oni devas vidi persone, aŭ almenaŭ sur fotoj.

Alia grava allogaĵo estas la ampleksaj kaj belegaj ĝardenoj – kelkaj el ili francastilaj– kun artefaritaj lagetoj, skulpturoj, fontano, eta akvofalo, mallonga kanalo kaj botanika ĝardeno.

Mi rekomendas rigardi la fotojn disponeblajn en la interreto. Kaj dum via proksima estado en Lisbono ne forgesu viziti la Nacian Palacon de Queluz.