×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, La Lumo de paco el Betlehemo

La Lumo de paco el Betlehemo

Ĉiujare infano el Supra Aŭstrio ekflamigas la "Lumon de paco" en la groto kie naskiĝis Jesuo en Betlehemo. Tiam la lumo venas en speciala lampo per aviadilo al Linz. Dum multaj jaroj pilgrimantoj el Supra Aŭstrio akompanis la infanon en tiu vojaĝo al Betlehemo.

Tiu nova tradiciaĵo okaze de Kristnasko ekestis en la jaro 1986 en la radiocentro de Supra Aŭstrio en Linz. Elirpunkto estis la ideo de aŭskultantino danki per lumo al ĉiuj donacantoj kiuj subtenas monkolektadon favore al handikapitaj infanoj dum la kristnaska vespero. Laŭ la estroj de la radiostacio tio estu tute speciala lumo. Ĉar oni festas dum Sankta Vespero la naskiĝon de Jesuo Kristo en Betlehemo, oni decidis venigi tiun lumon el Betlehemo. Memore al la mesaĝo pri la paco por homoj kun bona volo kiu estis diskonigata de la anĝeloj dum la naskiĝo de Kristo, oni nomis ĝin "Lumo de paco el Betlehemo".

Origine la Lumo de paco estis intencita nur por unufoja agado, sed jam en la unua jaro la loĝantaro de nia lando entuziasme bonvenigis la lumon el Betlehemo.

La simbolo de kristnaska paco fariĝis tradiciaĵo en tuta Eŭropo. Ĝi akiris precipe en la najbaraj landoj de orienta kaj centra Eŭropo lokon en la koroj de la homoj. Antaŭ 29 jaroj rekte post la revoluciaj ŝanĝiĝoj en la jaro 1989 la lumo de paco el Betlehemo unuafoje transsaltis limojn kiuj ĝis tiam estis netraireblaj.

10.000 homoj salutis ĝin sur la ĉefa placo de la sudbohemia urbo Budvejso kiel simbolon de la nova najbareco kaj interligiteco. Ĝi lumis ĉe la malfermita muro de Berlino kaj post la falo de la "Fera Kurteno" la infano de la pacolumo portis ĝin kun delegacio el Linz al la novaj najbaroj en Berlino kaj Turingio.

En la jaro 1989 komencis ankaŭ la skoltoj porti la Lumon de paco al la orientaj najbaraj landoj. Intertempe helpe de la skoltoj la lumo atingas la altan nordon de Eŭropo kaj en la oriento Vladivostokon. Ĝi venas al Usono, Argentino, Bolivio kaj eĉ al Aŭstralio. En Svislando la flamo el Betlehemo lumas en la tuta areo de la lando.

Multaj elstaraj personoj el la politika kaj socia vivo ricevis la Lumon de paco el Betlehemo, ekzemple ĉi-jare delegacio transdonis ĝin al la reĝo de Belgio kaj al reprezentantoj de la Eŭropa Komisiono en Bruselo. La kulmino de tiuj transdonoj estas la vizito ĉe la papo en Romo kiu ankaŭ ĉi-jare okazis. Kadre de ĝenerala aŭdienco papo Francisko jam la kvaran fojon ricevis la lumon el Betlehemo.

Estas ege ĝojige ke ideo kiu naskiĝis en Supra Aŭstrio disvastiĝis en la tuta mondo. Ekzistas ankaŭ kanto pri la Lumo de paco. Vi povas aŭskulti ĝin kantata de Rolando Villazón kun geknaboj el bazlernejo en Turingio.

La Lumo de paco heligu ankaŭ vian koron!

La Lumo de paco el Betlehemo The Light of peace from Bethlehem