×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, La lastaj aferoj de homo - Karel Čapek

La lastaj aferoj de homo - Karel Čapek

Tiun ĉi rakonton de Karel Čapek produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

"Esti kondamnita al morto estas terura sperto," diris poste sinjoro Kukla. "Mi scias tion, ĉar foje mi travivis la lastajn momentojn antaŭ mia propra ekzekuto. Memkompreneble, tio okazis en sonĝo; sed sonĝo same apartenas al vivo de homo, kiel ĉiu alia, eĉ se nur al ĝia rando. Sur tiu rando ne multo jam restas el via graveco, homo, nenio el tio, pri kio vi vantaĉas en la vivo; restas tie ankaŭ sekso, timo, memplaĉo kaj kelkaj aliaj aferoj, pri kiuj vi plejparte hontas; eble tio estas la lastaj aferoj de homo.

"Foje posttagmeze mi revenis hejmen, beste ĉaspelita, tiom da laboro mi plenumis; mi kuŝiĝis sur la planko kaj ekdormis kiel ŝtipo. Iam mi sonĝis, ke malfermiĝis la pordo kaj en ĝi staras tute nekonata sinjoro kaj post li du soldatoj kun bajonetoj; mi ne scias, kial, sed la soldatoj havis kozakajn uniformojn. Leviĝu, diris la nekonato krude, preparu vin, morgaŭ matene oni realigos je vi mortokondamnon. Komprenite? "Mi komprenas, mi rediras; sed mi ne scias, kial ja - "Tio ne interesu vin, bruskis la sinjoro. Jen ordono, ke ni faru la ekzekuton - Kaj li brufermis post si la pordon. "Poste mi restis sola kaj pripensis. Fakte mi ne scias: kiam oni meditas en sonĝo, ĉu oni vere meditas, aŭ oni nur sonĝas la meditadon? Ĉu tio estis miaj pensoj, aŭ la pensojn mi nur sonĝis, same kiel ni sonĝas pri vizaĝoj? Nur mi sciis, ke mi insiste meditis kaj samtempe miris pri la pensoj. La unua, kio absorbis min, estis ia malica kontentigo, ke ĝi estas eraro; ke morgaŭ mi estos ekzekutita pro misatento kaj ke ili havos pro tio skandalon. Sed samtempe kun tio kreskis en mi ia maltrankvilo: ke mi estos vere ekzekutita kaj postlasos edzinon kaj infanon; kio okazos kun ili, kion ili miadio faros - Tio estis fakta doloro, kvazaŭ sangus mia koro, sed samtempe kun tio kvietigis min agrable, ke mi pensas tiel zorgeme pri la edzino kaj infano. Nu vidu, mi ripetis al mi, kio estas la lasta penso de viro mortonta! Certagrade ĝojigis min, ke mi fordonas min al tiom granda patreca aflikto; ĝi impresis min preskaŭ edife. Tion mi devas diri al mia edzino, mi ĝojis. "Sed subite timo trapasis min: mi rememoris, ke ekzekutoj okazas kutime ege frue; ĉe tagiĝo, je la kvara aŭ kvina matene, kaj sekve mi devos iel frue leviĝi por esti ekzekutita. Nome mi ne ŝatas leviĝi; kaj nun la imago, ke la soldatoj bruvekos min jam ĉe mateniĝo, cedigis ĉion ceteran; mia kuraĝo perdiĝis kaj preskaŭ mi ploris super mia sorto. Tio estis tiel terura, ke mi vekiĝis kaj kun senpeziĝo respiris; sed la sonĝon mi ne rakontis al mia edzino.

ooo "La lastaj aferoj de homo," ekparolis sinjoro Skřivánek kaj ekruĝis pro embaraso. "Mi rakontus ion al vi, sed eble vi opinios tion naiva." "Nepre ne!" certigis lin sinjoro Tausig. "Nur ek!" "Mi ne scias," opiniis sinjoro Skřivánek iom necerte. "Nome foje mi volis min pafmortigi, kaj tiel - Kiam sinjoro

Kukla rakontis ĉi tie pri la vivrando - Ankaŭ tio estas ia vivrando, se oni volas sin mortigi."

"Nu nu, diris sinjoro Karas, "kaj kial vi volis tion fari?" "Pro dolortimemo," diris sinjoro Skřivánek, ruĝiĝante ankoraŭ pli. "Nome mi ne kapablas toleri doloron. Kaj tiam mi malsaniĝis je inflamo de triĝemela nervo - Doktoroj diras, ke ĝi estas unu el la plej teruraj doloroj; kiujn oni - Mi ne scias." "Estas tiel, murmuris doktoro Vitásek. "Homo, mi bedaŭras vin. Ĉu ĝi ripetiĝas?" "Ripetiĝas," ekruĝis Skřivánek, "sed nun ne plu mi volas ... Nome mi devus rakonti al vi -" "Do rakontu tion," kuraĝigis lin sinjoro Doležal. "Tio estas malfacile esprimebla," defendis sin Skřivánek sinĝene. "Entute ... jam la doloro ..." "Oni beste blekas," rimarkigis doktoro Vitásek. "Jes. Kaj kiam estis al mi plej malbone ... la trian nokton ... mi metis revolveron sur noktotablon. Ankoraŭ horon, mi pensis, pli longe mi tion ne eltenos. Kial mi, ĝuste mi devas tiom suferi? Senĉese mi havis impreson, ke per tio okazas al mi terura maljustaĵo. Kial mi, kial ĝuste mi -" "Vi devus preni pulvorojn," murmuris doktoro Vitásek. "Trigeminon aŭ veramonon, adalinon, algokratinon, migradonon -" "Mi prenadis ilin," protestis Skřivánek. "Sinjoro, tiom da ili mi englutis, ke ... ili tute ĉesis efiki. Nome ... la pulvoroj dormigis min, sed la doloron ili ne dormigis, ĉu vi komprenas? La doloro restis, sed tio ne plu estis doloro, ĉar mi estis ... tiom narkotita, ke preskaŭ mi perdis ankaŭ min mem. Mi ne sciis pri mi, sed mi sciis pri la doloro; kaj tiel mi komencis imagi al mi, ke tio estas doloro de iu alia. Tiun alian mi aŭdis ... li tiel mallaŭte ĝemegis kaj veis; kaj tiom mi bedaŭris lin ... pro bedaŭro fluis miaj larmoj. Mi sentis, kiel la doloro kreskas - - Jesuo Kristo, mi diradis al mi, kiel nur eltenos ĝin tiu homo! eble ... eble mi pafmortigu lin, por ke li ne suferu tiom! Sed en tiu momento mi konsterniĝis ... ja tio ne eblas! Mi ne scias; subite mi sentis ian strangan respekton al lia vivo, ĝuste tial, ĉar li iom ege suferas - Sinjoro Skřivánek frotis embarase sian frunton. "Mi ne scias, kiel priskribi tion al vi. Eble ĝi estis ia senskonfuzo post la pulvoroj, sed samtempe ĝi estis tiel senfine klara ... preskaŭ brilega. Mi havis vizion, ke tiu suferanto kaj veanto estas la homaro ... ke li estas Homo mem. Kaj mi estas nur atestanto de la dolorego ... noktgardisto ĉe lito de doloro. Se mi ne ĉeestus, mi pensis, la doloro estus vana; ĝi estus kiel ia granda ago, pri kiu neniu scias. Nome antaŭe ... dum ĝi estis mia doloro ... mi opiniis min mizera kiel vermo ... ia eta. Sed nun ... kiam la doloro min superkreskis ... mi sentis eĉ kun teruro, kiel granda estas la vivo. Mi sentis ... Sinjoro Skřivánek ŝvitis pro embaraso. "Vi ne darfas min moki. Mi sentis, ke la doloro estas ... ia ofero. Kaj tial, vi devas kompreni, tial ĉiu religio ... metas doloron sur dian altaron. Tial estis sangaj oferoj ... kaj martiroj ... kaj Dio sur la kruco. Mi ekkomprenis ... ke ... ke ... ke el la doloro de Homo rezultas la mistera beno. Tial ni devas suferi, por ke la vivo estu konsekrita. Neniu ĝojo estas sufiĉe forta kaj granda ... Kaj mi sentis, se mi eliros el ĉi tio, mi portos en mi ion kiel sakramenton."

"Kaj ĉu vi portas ĝin? demandis pastro Voves kun intereso. Sinjoro Skřivánek impete ekruĝis. "Ne, ne," li rapidis diri, "pri tio oni ne scias ja. Sed ekde tiu tempo ... estas en mi ia respekto; ĉio ŝajnas al mi pli grava ... ĉiu bagatelo kaj ĉiu homo, ĉu vi komprenas? Ĉio havas grandegan valoron. Rigardante la sunsubiron, mi diras al mi, ke ĝi valoras la grandegan doloron. Aŭ homoj, ilia laboro, ilia ordinara vivo ... ĉio havas valoron per doloro. Kaj mi scias, ke ĝi estas granda kaj senmezura valoro - - Kaj mi kredas, ke ekzistas nek malbono, nek puno; ekzistas nur doloro, kiu servas al tio, por ke ... por ke la vivo havu la grandan valoron." Sinjoro Skřivánek eksilentis, ne sciante kiel daŭrigi. "Vi estas bonaj al mi," li ekvortigis kaj emociite mungis, por kaŝi la ardantan vizaĝon.