×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, La junaĝo hodiaŭ finiĝas nur kun 24 jaroj

La junaĝo hodiaŭ finiĝas nur kun 24 jaroj

Esploristoj markas por la magia limo al la plenkreska aĝo novan aĝon: El 19 fariĝas 24.

Aŭstraliaj sciencistoj ŝanceligas kutiman imagon pri la plenkreskado: Se en antaŭa epoko oni vidis la transiron de la junaĝo al la plenkreska aĝo ĉe la aĝo de 19 jaroj, nun ekspertoj pledas ŝovi tiun limon malantaŭen - nome al aĝo de 24 jaroj. Tion raportas aŭstraliaj sciencistoj en faka ĵurnalo.

Kiel kaŭzojn la sciencistoj nomas precipe la ŝanĝojn en la vivoplanado: Laŭ ili junaj homoj hodiaŭ signife pli malfrue geedziĝas ol ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj, ili pli malfrue fondas familion kaj pli malfrue finas sian kleriĝon. "Multaj leĝaj privilegioj komenciĝas en aĝo de 18 jaroj, sed plenkreskaj rolbildoj kaj konscio pri respondeco manifestiĝas nur kelkajn jarojn poste, skribas la ĉefa aŭtorino el Aŭstralio.

Ni prenu ekzemplojn el Aŭstrio: La averaĝa geedziĝa aĝo en la jaro 2016 en tiu lando situis ĉe 30,3 jaroj. (Komence de la 1990-aj jaroj virinoj edziniĝis en aĝo de averaĝe 24,2 jaroj). Ĉe viroj la averaĝa edziĝa aĝo situas ĉe 32,6 jaroj (en la 1990-aj jaroj ĝi situis ĉe 26,5 jaroj).

Simila evoluo montriĝas ĉe la naskoj: Virinoj decidas havi la unuan infanon pli kaj pli malfrue. Se la averaĝa aĝo de virinoj ĉe la nasko de la unua infano en la jaro 1984 situis ankoraŭ ĉe 24 jaroj, en la jaro 2014 tio estis aĝo de 29 jaroj.

Fakte la ekspertoj jam delonge provas difini la finon de la junaĝo. Leviĝas la demando kiuj faktoroj estu konsiderataj por tio: Ĉu estas decide ke la korpa evoluo atingis finan punkton? Aŭ ĉu oni prefere konsideru kondutmanierojn kiuj aperas en plenkreska aĝo?

Se temas pri la komenco de la junaĝo la ekspertoj apenaŭ havas dubojn: Ekde kiam la korpo de infano produktas sekshormonojn, la pubereco startas. Ĉe knabinoj tio okazas en aĝo de 11 jaroj, ĉe knaboj unu jaron pli poste.

Rilate al plenkreskeco necesas distingi inter korpaj kaj sociaj faktoroj. La korpa plenkreskeco ĉe bone nutritaj junuloj kaj junulinoj certe ne ŝoviĝis supren, sed la junaj homoj hodiaŭ povas pli longe resti en la sino de la familio de la gepatroj. Se mankas la premo havi propran loĝejon, tiam la "hotelo panjo" estas agrabla vivobazo kiun junaj homoj ne ŝatas forlasi rapide. Tiel ili restas pli longe infanoj kaj restas ankoraŭ dum longa tempo dependaj de la gepatroj.