×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, La eposo pri Gilgameŝ

La eposo pri Gilgameŝ

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Plurajn fojojn mi aŭdis – pli-malpli supraĵe – pri la eposo “Gilgameŝ”, kaj mi jam volis produkti artikolon pri ĝi, sed mi decidis fari tion nur, kiam mi legis tekston pri ĝi en brazila revuo. La kialo de la publikigo de tiu teksto estas, ke aperis brazila (do portugallingva) traduko de la eposo.

La tradukinto estas brazila profesoro pri la greka (lingvo kaj literaturo) – Jacintho Lins Brandão, konata fakulo pri klasikaj studoj –, kiu lernis la akadan lingvon nur por fari la tradukon. Laŭ la aŭtoro de la revua artikolo ĝi estas bonega, vera heroaĵo. La tradukinto aldonis – post profunda esploro de la afero – multajn eksplikajn notojn kaj komentojn.

La ĵurnalisto informis ankoraŭ:

“Gilgameŝ” estas ne nur la nomo de eposo, sed ankaŭ la nomo de reĝo, kiu vivis en la 27-a jarcento a.K. en Uruk (hodiaŭ en Irako) kaj kiu estas la protagonisto de la eposo. La heroaĵoj de la reĝo kaj de lia amiko Enkidu estis priskribitaj en pluraj rakontoj – unue en la sumera lingvo, poste en la akada. Ĉirkaŭ 1200 a.K. la skribisto Sin-leqi-unninni kunigis kaj organizis tiujn rakontojn kaj skribis ilin kojnoforme sur argilaj tabuletoj. Tamen en la 1-a jarcento a.K. la tabuletoj tute malaperis, kaj kun ili tiu historia kaj literara trezoro. Parto el ili estis malkovritaj unue en 1846 en la ruinoj de Ninevo. Poste aliaj reaperis, la plej ĵusaj en 2007 kaj 2011, kiujn la tradukinto ankaŭ tradukis.

Ankoraŭ laŭ la aŭtoro de la artikolo la eposo Gilgameŝ estas granda valora literara verko kiel tiuj de Homero kaj Shakespeare (Ŝejkspiro), profunde filozofa kaj kun bela subtila stilo. La reĝo Gilgameŝ estas arketipo de supera heroo, kiu serĉas nemortecon. Lia serĉo estas sensukcesa, sed li akiras saĝon. En la eposo estas priskribitaj plurtipaj dioj, vizioj de la regno de la mortintoj, luktoj inter homoj kaj dioj, la doloro pro perdita amikeco kaj monda diluvo.

Ĉi-tie mi finas la resumon de tio kio legeblas en la artikolo pri la eposo. Ne menciindas pluaj laŭdoj pri la traduko nek la unuaj tradukitaj linioj, cititaj kiel ekzemplo.

Mi serĉis en Guglo kaj vidis, ke en la Esperanta Vikipedio estas artikolo pri la reĝo Gilgameŝ kaj longa artikolo pri “Eposo pri Gilgameŝ”. En la dua troviĝas sufiĉe pli da detaloj ol en la revua teksto kaj eĉ resumo (kun kelkaj citaĵoj) de 12 tabuletoj. Ĉar vi povos legi tiun artikolon, mi citas nur kelkajn frazojn:

Oni konjektas ke la Gilgameŝ-epopeo eble estas la plej malnova poemrakonto en la mondo. Ĉi tiu epopeo estis de granda influo sur la literaturo de la Mez-Oriento kaj inspiris multajn poetojn kaj aliajn artistojn. La temoj de ĉi tiu klasika epopeo estas universalaj kaj de ĉiuj tempoj : senkondiĉa amikeco, timo pro la morto kaj la serĉado de senmorteco. [...]

Lastatempaj esploroj ligas la eposon de Gilgameŝ al la 12 laboroj de Heraklo (la homologo greka de la romia heroo Herkulo).

Sur la 11-a tabuleto troviĝas longa rakonto pri diluvo.

Kiam la teksto estis rivelata antaŭ la Societo de Biblia Arkeologio en Londono en la jaro 1872, [...] evidentiĝis ke la rakonto pri la diluvo similis multe, sed pli detale, al la rakonto de Noa en la Biblio.

Fakte kiam antaŭ kelka tempo kolego menciis la eposon, li emfazis la similecon inter la du rakontoj pri la diluvo. Tamen nur nun mi vidis en la interreto, ke estas pluraj paĝoj (verŝajne en diversaj lingvoj, sed mi rigardis nur la portugallingvajn) pri tiu simileco.

En tre detala teksto la aŭtoro montras la similecon ne nur de la rakonto pri la diluvo, sed de pluraj partoj de la eposo kaj de la Genezo (kp. https://thoth3126.com.br/o-genesis-e-a-epopeia-de-gilgamesh/).

Alia donas konkretajn ekzemplojn de simileco de la priskribita diluvo: Dio (en la Genezo) / dioj (en la eposo) decidis detrui la homaron pro ĝia malboneco kaj peko. Viro justa (Noa en la Genezo, Utnapiŝtim en la eposo) ricevis instruon konstrui arkeon en kiu kelkaj elektotaj homoj kaj ĉiuj bestoj povos savi sin. Ambaŭ arkeoj estis grandegaj kaj havis nur unu pordon kaj almenaŭ unu fenestron. Pluvego kovris la Teron kaj la montojn. Por trovi teron sekan, oni sendis birdojn for de la arkeo; inter ili estis unu korvo kaj kolomboj (unu en la eposo, tri en la Biblio). Post la pluvego la arkeo surteriĝis sur monto. (La montoj nomitaj en la Genezo kaj en la eposo distancas nur ĉirkaŭ 500 kilometrojn unu de la alia.) Post la diluvo oni faris oferojn, kiuj plaĉis al Dio / al la dioj, kaj Noa kaj Utnapiŝtim estis benitaj. (kp. https://darwinismo.wordpress.com/2014/01/08/quais-sao-as-semelhancas-entre-genesis-e-o-epico-de-gilgamesh/)

La aŭtoro de tiu teksto defendas la ideon, ke la Biblio (aŭ almenaŭ la Genezo) estas pli malnova ol la Eposo pri Gilgameŝ, sed multaj aliaj pensas la malon.