×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, La dezerto nutras la arbaron

La dezerto nutras la arbaron

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En la naturo troviĝas vere kuriozaj fenomenoj. Kiu povus pensi, ke ekzistas grava, eĉ esenca rilato inter la Sahara dezerto kaj la Amazonia arbaro? Jen usonaj sciencistoj en NASA antaŭ ne longe trovis intiman ligon inter tiuj du tute malsamaj regionoj.

Plantoj bezonas fosforon kiel nutraĵon, ĝi estas nepre necesa. En Amazonio ne ekzistas tiu elemento en sufiĉa kvanto por nutri la grandan kvanton da plantoj. Kio do okazas? Okazas, ke en la norda regiono de Afriko, en la dezerto, ofte formiĝas fortegaj, vastegaj sabloŝtormoj. Multaj tunoj da sablo estas blovataj en la atmosferon kaj pro la forto de la vento “flugas” milojn da kilometroj al la okcidento, je granda alteco super la marnivelo. Tiuj sableroj atingas Amazonion. Feliĉe, tiuj sablonuboj estas tre riĉaj je... fosforo! La arbaro dankas! La tuta fenomeno, kiu ripetiĝas regule, estas dokumentita per satelita filmado. Ĝi estas vere bela fenomeno, sed fakuloj maltrankviliĝas. Pro la klimataj ŝanĝoj en la mondo, dum la lastaj jardekoj, ili timas, ke la migrado de fosforhavaj nuboj el Afriko al Ameriko, suferos ian perturbon. Tio rekte endanĝerigus la arbaregon – kaj sekve la planedan sanon.

Amazonio estas unu el la plej grandaj arbaroj en la mondo, ĝi kovras pli ol kvin milionojn da kvadrataj kilometroj kaj naŭ landojn. Sesdek procentoj el tiu arbaro troviĝas en Brazilo. Ĝia ampleksa biologia enhavo ankoraŭ ne estas tute konata. Ĝi estis elektita kiel unu el la modernaj naturaj mirindaĵoj en la mondo. UNESKO deklaris ĝin monda trezoro. Siavice, en la nordo de Afriko, la Sahara dezerto kovras areon de pli ol 9 milionoj da kvadrataj kilometroj, kio estas grandeco komparebla al la tuta Ĉinujo. La nomo “sahara”, en araba dialekto, signifas “dezerton”. Antaŭ multaj miloj da jaroj, tiun regionon okupis granda arbaro kun amasego da vivaj estaĵoj. Tio klarigas, kial ĝis nun la dezerta sablo estas miksita kun fosforo. Observante tian fenomenon, oni ja havas la impreson, ke nia planedo estas vere vivanta organismo.