×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, La ateisto

La ateisto

Jam antaŭ tre longe estis unu viro, kiu estis ateisto. En la malgranda vilaĝo, kie li loĝis, ekzistis neniu alia ateisto krom li, tiel ke la kompatindulo vivis en granda izoleco. Tamen li estis orgojla kaj neniam faris plendon, eĉ kiam li sentis sin pli soleca, por ekzemplo en la dimanĉoj, kiam la tuta popolo de la loko iris aŭskulti la meson, kaj li restis vaganta inter la arboj de la placo; aŭ ankaŭ en la antaŭtago de la Kristnasko, kiam la personoj okupiĝis pri la Kripo kaj la Koko-Meso. Ili levadis raketojn en la aeron, la sonoriloj sonadis, ĉiuj ĝojiĝis kaj noktomanĝis kune. Tamen la ateisto ĉiam fordankis la invitojn, kiujn oni faris al li: ne preĝinte, li ne kredis, ke li havas rajton partopreni la kunvespermanĝon, des pli ke, estante ateisto, li estis ankaŭ honesta; li enŝlosiĝis en la hejmon kaj restis kun la kandelo lumanta, legante unu el siaj libroj pri ateismo. Kaj, se unu el la personoj venantaj de malproksime miris la figuron de tiu soleca viro leganta ĉe la malvarmeto de la fenestro kaj demandis, kial li ne ĉeestas en la meso aŭ en la kunmanĝo, lokanoj klarigis jene:

- Li ne povas, li kompatindulo. Li estas nia ateisto.

Pri la cetero, la ateisto vivis same kiel ĉiuj aliaj. Li laboradis en sia ofico, plantadis brasikojn kaj origanojn en la korto, zorgis pri du perdrikhundoj kaj ĉe la noktiĝo partoprenis en rondo de samlokanoj, kiuj konversaciis sidante sur la ŝtupoj de la fontano. Kaj kiam la interparolo tuŝis la temon pri religio, ĉiam estis iu, kiu rimarkigis:

- Vi, kiu estas ateisto...

Tamen alvenis unu jaro, en kiu nia ateisto, pro diversaj kialoj, ŝajne eksentis sin ankoraŭ pli soleca. Mi forgesis diri, ke li estis fraŭlo. Kvankam la vilaĝo havis ian fieron posedi tiun strangulon – iun publikan ateiston -, la fraŭlinoj ne sentis kuraĝon edziniĝi kun viro tiel stigmatizita kaj kiu, apenaŭ li formortos, iros nepre sendite al la infero.

Venis hunda pesto, kiu mortigis liajn du perdrikhundojn. Tio ŝajnis puno por pligrandigi la solulecon de la kompatinda ateisto. Kaj liaj libroj, tiel multe legitaj kaj relegitaj, jam rakontis al li nenion plian. Dum la tago la laboro helpadis lin pri kompanio, kaj vespere li kunestis kun la amikoj. Tamen en tiuj antikvaj tempoj la homoj estis tre religiemaj kaj grandan parton de la tempo ili pasigis en la katolika preĝejo: en la mateno estis la meso, en la vespero, la rozario, en la nokto, la naŭtaga devotado, kaj dum ia ajn festo, la procesioj. Kaj en tiuj grandnombraj horoj, en kiuj la tuta popolo enmetiĝis en la preĝejon, la ateisto eliris el la hejmo, sidiĝis en la ombro de la krucego, sentis la bonan odoron de la incenso brulanta en la fumiloj, kaj tiam sentis ian ekdeziron eniri, rigardi la orkoloron de la vestoj de la sanktuloj kaj la belan latinon de la pastro. Tamen li ĉiam sin detenis de tio; kion dirus la popolanoj, se ili vidus lin tie interne?

Aliajn okazojn pri envio li spertis en la tagoj de procesio, kiam liaj amikoj vestis religian mantelon el kolora silko kaj transportis la portilon, la stangojn de la paliumo aŭ la lumantajn vakskandelegingojn, sed li staris en stratangulo kun la manoj pendigitaj ekde la kubutoj, en sia malnova vestaĵo de la ĉiutago. Tiam li reiris al la laboro, kvankam estis festotago, sed neniu skandaliĝis pri tio, ĉar ĉiuj komprenadis lian situacion de ateisto, malgraŭ tio, ke ili bedaŭris pri lia malfeliĉa destino.

Sed ĝuste tiam, en la fino de tiu jaro, aperis iu junulino, kiu menciinde estis nevino de la pastro kaj kiu enamiĝis al la ateisto. Kiel tio komenciĝis, neniu scias, sed la amo estas tia: junulino pasas tra la strato, ekvidas viron, kiun ŝi vidadis la tutan vivon kaj subite ŝi sentas baton ene de la brusto kaj komencas ami tiun viron.

Unue li nur kortuŝiĝis antaŭ la rigardoj, kiujn ŝi direktis al li, tiel dolĉaj kaj amikemaj.

Tamen, poste, rimarkante sin amata, li, kiun neniu antaŭe amis, komencis ankaŭ ami ŝin. Tiam ĉiuj loĝantoj de la loko bedaŭris pri la geamantoj, sciante, ke ili povos ekpensi pri geedziĝo kaj ke la pastro ne transdonos tiun naivan ŝafinon en la manojn de iu memkonfesinta ateisto.

Tiel alvenis la Kristnasko. Estis aranĝita la Kripo kaj komenciĝis la pilgrimado de la vizitantoj, kiuj venis kisi la piedon de la Infano. Kaj tiam la amatino de la ateisto insistis, ke li akompanu ŝin en tiu deviga vizito. Li diris, ke ne kaj ke nur grandpene li konsentus eniri en la ĉambron kaj resti en angulo, dum ŝi faros siajn devotaĵojn. Tamen tion la junulino ne akceptis:

- Kiom kostas unu kiso? Ĉu vi ne kisas min?

Li ridetis:

- Sed tamen vi estas homo, vi estas el karno kaj mi amas vin. La Infano, kiel vi nomas ĝin, estas pupo el ceramiko.

La junulino argumentis, ke el ceramiko estas ankaŭ la taso, kiun li portas al la lipoj kaj kiu tute ne malutilas al li. Li tiam menciis sian memamon, cetere ĉar li estis la loka ateisto, la sola tie. En tiu momento la junulino ekploris, dirante, ke se li havas pli da memamo, ol amo al ŝi, estas ĉio finita. La ateisto ektimis pri tiu minaco kaj tial donis sian konsenton, kvankam kontraŭvole. Li akompanis la triumfan junulinon, eniris en la vicon post ŝi kaj alfrontis onies miregajn rigardojn. Unuj post aliaj, la devotuloj haltis antaŭ la Kripo, fleksis la genuojn, eldiris preĝeton kaj kisis la piedon de la Infano. Nun venis la vico de la amatino, kiu, farinte sian riverencon kaj doninte la kison, turniĝis kaj ridetis al sia bona ateisto, celante animi lin. Li disetendis la rigardon ĉirkaŭen kaj vidis en ĉiuj la saman mienon de ĝojo kaj espero. Do li decidiĝis: li fleksis la malglatan genuon kaj klinis la kapon sur la piedetojn de la adorato. Kaj jen li sentis sub la lipoj ne la malvarmon de la porcelano, sed la varmon de la karno, la moviĝon, la pulsadon de la karno. Li levis la okulojn teruriĝinte. Tiam li rigardis la Infanon kaj vidis, ke Li ridetas radiante al li, kaj el Liaj okuloj eliĝis lumo, kian neniam okuloj el ceramiko havus.

Oni diras, ke la ateisto falis sur la plankon, kun la brakoj krucigitaj, plorante kaj adorante. Kaj tiam en tiu nokto de Kristnasko ĉesis ekzisti la sola ateisto en tiu vilaĝo.

Sed oni diras ankaŭ, ke li ne edziĝis al la amatino. Li ne povis tion, ĉar li forlasis ĉion kaj fariĝis monaĥo.