×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Klimatesplorado en sudbohemia praarbaro

Klimatesplorado en sudbohemia praarbaro

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

La tero pruveble plivarmiĝas pro homa agado kaj tial la esplorado pri la klimato gajnis pli kaj pli da signifo. Envolvita en tia esplorprojekto estas ankaŭ aparta peco da arbaro en suda Bohemio.

Super la Sofia-praarbaro en montetaro Novohradské hory ĉirkaŭflugas malgranda senhoma helikoptero. Ĝi apartenas al la ekipaĵaro de svisa firmao kaj servas por aerbaza lasera skanado. Kio per tio estas eltrovebla, tion klarigas la ĉeĥa forsta sciencisto Tomáš Vrška:

"La helikoptero skanas ĉiujn arbojn kun detaleco de 5000 punktoj en kvadrata metro, kio estas unika denseco de punktoj. La per tio ĉerpitaj datumoj havas tre grandan valoron por ni, ĉar ili donas al ni tre precizan kaj klasifitan bildon pri la arbaro kiel tuto."

La perceptado de datumoj pri la Sofia-praarbaro apartenas al esplorprojekto de la NASA. La usona spacvetura aŭtoritato nome volas interalie eltrovi per satelito kiuj arboj povas konservi kiom da karbono. La Sofia-praarbaro jam antaŭ 180 jaroj estis deklarita naturprotektaĵo. La usonaj ekspertoj elektis ĝin ĉar laŭ ili ĝi plej bone respegulas la arbarojn en mezaj situoj en kontinenta Eŭropo, diras Tomáš Vrška. Sed li aldonas ke la usonanoj alvenis ankaŭ pro alia kaŭzo al Ĉeĥio:

"La Sofia praarbaro el tuttera vido ne estas aparte specifa arbaro. Sed ĝi estas elektita surbaze de la mondskala reto "Forest GEO". La NASA interalie konstatis ke ni jam disponas pri tre precizaj datumoj pri tiu praarbaro. Ĉar ni aplikas jam de sep jaroj terskanilojn por la perceptado de datumoj. Ni tial metodike estas plej progresintaj kaj pro tio ni ankaŭ ricevis la oferton de la usonanoj."

Laŭdan konfirmon pri la bona jam farita laboro de la ĉeĥaj sciencistoj esprimis tiam ankaŭ sciencisto de la usona Brown universitato:

"La ĉeĥaj sciencistoj plenumis vere enorman pecon da laboro. Ni komparos la datumojn kiujn ni ĉerpis per terskaniloj kun la datumoj kiujn la svisaj esploristoj perceptis el la aera skanado. Ĉio kune tiam estos prijuĝe analizata per softvaro kiu same estis disvolvita en Ĉeĥio. Ni do ne nur venis ĉi tien pro la unika praarbaro, sed ankaŭ por kunlabori kun la ĉeĥaj ekspertoj."

Sed por kiu celo servu tiu kunlaboro? Tion ankoraŭfoje klarigas Tomáš Vrška:

"Vide al la klimata ŝanĝo oni konscie antaŭvidas povi konservi karbonon por tiel malrapidigi la varmiĝon de la tero. Ĝis nun ni ankaŭ ne posedas sufiĉe da ekkonoj pri tio kiom da karbono niaj arbaroj povas absorbi. Same mankas al ni informoj pri tio kiom da karbono niaj arbaroj denove redonas al la atmosfero. Ĉio tio estu pli pecize esplorata en nia projekto. Kaj tio eble povus esti ŝlosila rezulto por la ekkono ĉu ni tiel povos prokrasti la tervarmiĝon je certa maniero, se ni ne plu povas haltigi ĝin."