×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kio okazas en la cerbo de balbutantoj?

Kio okazas en la cerbo de balbutantoj?

Plej multaj balbutantoj povas senprobleme kanti aŭ reciti poemojn. Kial la parolado ne funkcias?

Kial kelkaj homoj ne povas flue elparoli kelkajn vortojn? Dum longa tempo la sciencistoj ne povis klarigi tiun demandon. Sed nun per pli precizaj bildigaj procedoj eblas ekkoni pli kaj pli bone kiuj strukturoj kaj funkcioj ĉe balbutantoj estas ŝanĝitaj en la cerbo.

Unuflanke estas genetikaj kaŭzoj. Aliflanke la ŝanĝoj baziĝas sur tio ke la cerbo adaptiĝis kaj provas kompensi la deficiton.

Ĉe plej multaj homoj la cerbaj regionoj kiuj kompetentas por lingvo kaj parolado troviĝas en la maldekstra cerboduono. Ĉe balbutantoj tie estas reduktita la tiel nomata griza substanco, tio estas regionoj de la centra nervosistemo en kiuj troviĝas abunde da nervoĉelaj korpetoj. Krome estas malpli forte realigitaj certaj fibrovojoj kiuj kunligas la diversajn parolregionojn en la cerbo. Ekzemple la areoj kiuj kompetentas por la planado kaj realigado de parolmovoj, evidente povas malpli bone komuniki kun areoj kiuj respondecas por la aŭda revena signalo, ekzemple por la aŭdado de la propra parolado.

Ĉiu parolado estas detale agordita artaĵo: Dum ni parolas, ni aŭdas nin mem kaj planas jam la sekvan silabon. Ĉe balbutantoj ŝajnas ke precipe tiu aŭda eĥo ne estas bone agordita kun la parolmova planado. La kunludado inter la prilaborado de sensaj impresoj kaj la stirado de muskoloj malharmonias.

Se balbutantoj estas "surdigataj" per kapaŭskultiloj aŭ se per tio ilia propra parolado aŭde revenas nur prokrastite, tiam ili plej ofte flue parolas. Ĉar la fibraj kunligoj en la maldekstraflankaj cerboregionoj estas malpli fortaj, evidente la dekstra cerboduono anstataŭe kunhelpas - kaj provas laŭeble kompensi. La dekstra cerboduono ĉe balbutantoj estas pli aktiva ol ĉe ne-balbutantoj.

Sed la kompensado ne ĉiam sukcesas. Sub streso ekzemple la rompiĝema sistemo perdas sian ekvilibron. Tio estas komparebla kun aŭtomobila radioaparato kiu ricevas nur malbonan signalon. Se aldoniĝas kroma malfortiga faktoro, ekzemple pro tunelo aŭ domo, la kvalito de la signalo ne plu sufiĉas. La dekomence malforta sistemo kolapsas. Ankaŭ tiel eblas ekspliki kial balbutado ne ĉiam aperas.

Al tiu tre simpligita modelo ankaŭ korespondas ke kantado aŭ recitado de poemoj ĉe plej multaj balbutantoj senprobleme funkcias. Kaŭzo por tio povus esti ke la melodio aŭ la takto helpas al la cerbo kiel speco de paŝigilo por aktivigi la diversajn areojn laŭ la ĝusta tempa agordado. Aktualaj studoj konjektigas ke la fibraj strukturoj jam dum infanaĝo estas malrezistivaj.

Per efikaj terapioj la apartaĵoj en la cerbo de balbutantoj estas almenaŭ parte ŝanĝeblaj. Tio intertempe estas pruvebla.