×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kio ni vere estas?

Kio ni vere estas?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Tre ofte oni parolas pri la stato de la hodiaŭa medicino. Klasika medicino okupiĝas antaŭ ĉio pri la homa korpo, ĝi principe ne okupiĝas pri la animo kaj nur iomete okupiĝas pri la menso de la homo. Intertempe la homo estas korpo, menso kaj animo kune prenitaj kaj krom tio inter ni – homoj ekzistas striktaj, fortaj konektoj. Oni ŝajnas ke la nuntempa medicino ĝenerale tiujn konektojn preskaŭ ne rimarkas. Ekzemple kiam unu persono proksimiĝas al la alia je la distanco de almenaŭ unu metro, kial ŝanĝiĝas (malaltiĝas) la pH de nia dermo sen rekta kontakto? Sciencistoj plurfoje jam faris interesajn esplorojn. Ili estis montrantaj sur du ekranoj respektive pozitivajn(belajn) kaj negativajn(tragikajn) enhave bildojn al elektitaj homoj, kies korpoj estis plurloke konektitaj al speciala aparataro, kaj komputilo tute hazarde estis ŝanĝanta la bildojn.

Dum la esplorado montriĝis, ke la montratajn bildojn kiel la unua ne registris la cerbo, sed unue reagis la koro. Estis 130 notitaj kazoj de la malapero de kancero dum kelkaj minutoj sub la influo de iuj ĉinaj terapeŭtoj, kiuj kaŭzis tion nur intense pensante, strange ĉu ne? Bonvolu aŭskulti pri alia eksperimento de iu franca kuracisto. Li subigis unu grupon de kancermalsanuloj al normala terapeŭta ciklo, kaj la alian grupon li subigis al la kuracado fare de apartaj kvar terapeŭtoj. La eksperimento daŭris kelkajn semajnojn. Post ĝi montriĝis, ke la grupo kuracata de la kvaropo de kuracistoj multe pli resaniĝis ol la unua grupo kuracita normale. En la konsisto de la terapeŭtoj estis judo, indiano de Amazono, ĉino kaj hindo, kiuj kvar reprezentis aliajn kulturojn, kredojn kaj pensmanierojn. Ili kuracis ne per lingvo aŭ kulturo, sed per la intenco elkuraci siajn pacientojn.

Verŝajne la intenco do konas neniujn barojn. Sed la filino de la kuracisto ne fidis al sia patro, pensante ke li faris ion malĝuste. Estante mem sciencistino ŝi decidis ripeti la eksperimenton. Ŝi faris tion dufoje, kaj ĉiun fojon la rezulto estis ankoraŭ pli bona ol antaŭe. Ofte ni pensas pri la sano kaj medicino nur baze de tio, kion ni kapablas imagi, kion ni apenaŭ nun scias. La lastaj cent jaroj apartenis al – ni diru – la medicino „fizik-kemia”, sed verŝajne la sekvontaj cent jaroj apartenos al la medicino „informa” aŭ „energetika”, se ne uzi la nocion „spirita”. Eble ni nun estas la atestantoj de la komenco de la fino de la farmaciindustrio? Jam nun la scio pruvas, ke oni povas alkonduki al homeostato (sanekvilibro de la organismo) sen kuraciloj!? Tio ne estos facila afero, kaj eble tio okazos post cent-ducent jaroj.

La komencoj de la procezo jam nun estas esplorataj kaj montrataj, kaj temas pri praktikaj spertoj. Imagu, ke seanco terapeŭta povas okazi eĉ, kiam la kuracato troviĝas trans la muro en alia ĉambro. La distanco estas sensignifa. Grandan progreson koncerne tion atingis rusaj esploristoj, kiuj praktike elprofitas la fakton de nia reciproka konekto – nia interligo. Kio do ni estas kaj kio estas la atomo? Ĉu ĝi vere estas nur kerno kun elektronoj? Kiam helpe de plej moderna tekniko oni alrigardis la atomon de oro, oni ekvidis nenion pli ol oni ĝis nun konis! Atomo estas verdire nur la nubeto de energio, pri kio bone scias la kvantumfizikistoj. Kio do ni estas?

Energio ekzistas ofte en la formo de fotono. Iam sciencistoj dispartigis fotonon en duonojn kaj la alian duonon metis 22 kilometrojn pli malproksime. Ili komencis ŝanĝi la parametrojn de unu duono de la fotono kaj la alia (duono) reagis egale je la faritaj ŝanĝoj. Krom tio ili mezuris, ke la fotonoj reagis je la okazigitaj ŝanĝoj preskaŭ sesoble pli rapide ol tio estas kaze de la lumrapideco! Laŭvice oni scias, ke geno estas nur kelka informo, kiu servas al organismo por krei proteinon. Se sciencistoj opinias, ke la homo havas ĉ. 25 mil genojn, kial en nia organismo estas – kiel oni konstatis – almenaŭ 125 mil diversaj proteinoj?

Subite ekmankis do sufiĉe multe da genoj por krei la menciitan nombron de proteinoj?

Ĉu la homo surbaze de sia scio rajtas manipuli genojn?