×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kio igas nin aspekti maljuna

Kio igas nin aspekti maljuna

Sulkoj, proaĝaj makuloj, maldensa hararo: La maljuniĝo ŝanĝas la aspekton de homo. Sed ne ĉiu maljuniĝas same rapide laŭ ekstera aspekto. Kaj kiu aspektas juna, tiu ankaŭ ofte estas restinta juna fizike. Kaj pro tio ne nur kulpas la genoj.

La kosmetika industrio bone vivas de la homa maljuniĝo, kaj ŝajnas ke nur per kosmetikaĵoj eblas kontraŭbatali la malaperon de la junaĝa beleco. Sed la rapideco de la laŭaspekta maljuniĝo dependas ne nur de niaj genoj, sed ankaŭ esence de nia konduto, de la loko kie ni vivas kaj kiel ni traktas nian medion.

Se oni konsideras nian haŭton, kiu ja estas la plej granda videbla organo, tiam la nombroj estas tre klaraj: "20 ĝis 30 procentoj de la ŝanĝiĝoj de la haŭto estas kaŭzataj de genetikaj faktoroj. La ceteraj 70 ĝis 80 procentoj aperas pro mediaj influoj, ekzemple per UV-radiado kaj malpuriĝo de la aero", klarigas estro de instituto pri medi-medicina esplorado.

Kiu volas kompreni kial ŝanĝiĝoj de nia aspekto dependas tiel forte de la medio kaj de nia konduto, tiu rigardu precize en la ĉelojn de la homa korpo. "Maljuniĝo neniam koncernas nur unu organon, maljuniĝas ĉiam la tuta organismo. Eksteraj ŝanĝiĝoj do interdependas kun la tuta maljuniĝa procezo kaj povas doni indikon pri la stato de nia korpo", diras fakulo pri biologio de la maljuniĝo.

Kiu nutras sin per multe da graso, trinkas alkoholon, fumas aŭ kuŝas tro longe sub sunbrilo, tiu subigas sian korpon al biologia streso. Per tio aperas kaj ĉe junaj kaj ĉe maljunaj homoj molekulaj damaĝoj, ekzemple en la DNA. Tiaj damaĝoj ĉiuminute miloble aperas. Sed dum juna korpo bone regas kaj rapide riparas ilin, maljuna korpo pli kaj pli malbone kapablas tion. "Maljuniĝo signifas ke la korpo pli kaj pli malbone povas regi streson. En la korpaj ĉeloj kolektiĝas pro tio mutacioj de la DNA. Per tio organoj pli simple povas misfunkcii aŭ povas ekesti tumoroj", klarigas la fakulo.

Tiaj ŝanĝiĝoj de la ĉeloj videble efikas pri la haŭto duoble. "Tio estas unuflanke ŝanĝiĝoj en la pigmentoj de la haŭto. La strukturo fariĝas malhomogena kaj povas aperi makuloj de maljuniĝo. Aliflanke malkreskas la elasteco de la haŭto, do ekestas sulkoj", li diras. Kaj ĉe tio eblas ekkoni la diferencon inter maljuniĝo de la haŭto pro genetikaj kaŭzoj aŭ pro eksteraj kaŭzoj. "Ĉiu el ni ricevas dum maljunaĝo sulketojn. Se aldoniĝas mediaj influoj, tiam la sulkoj pliprofundiĝas. Tiam malkonstruiĝas pli kaj pli da kolageno kiu estas proteino de la kuniga histo." Precipe fulgo el dizelmotoroj montriĝis kiel tre forte damaĝiga.

Niajn genojn ni ne povas ŝanĝi, sed ni ja povas influi kiom da alkoholo ni trinkas, ĉu ni fumas, kion ni manĝas, kiel ni protektas nin kontraŭ sunradiado kaj kiun aeron ni spiras.